Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?
从 lgg, 2011年12月5日
讯息: 148
语言: Esperanto
darkweasel (显示个人资料) 2011年12月20日上午6:13:01
lgg:Vere, la litero [ĥ] estas pleybela! Nomi sole unu lingvon kio uzis supersignay konsonantoy?Mi pensis, ke vi estas slavlingvano? Jen do ...
lgg (显示个人资料) 2011年12月20日上午6:28:17
lgg (显示个人资料) 2011年12月20日上午6:34:18
mihxil (显示个人资料) 2011年12月20日上午7:35:30
lgg:La literoy ä aw ß estas la parto de standardo ISO, sed literoy esparantay ne.La esperantaj literoj estas inkluzivitaj en ISO-8859-3. Tiu kodaro fakte preskaŭ ekzistis sole por esperanto, kaj ĉiam restis iom problema. Sed via aserto tamen restas fakte malvera. Eble vi celis 'parto de ISO-8859-1', ĉar tiu multege pli ofte uzata kodo efektive malhavas la esperantajn literojn.
Sed nuntempe estas unikodo, en kiu evidente ankaŭ estas nia sesopo, kaj kiu fariĝas pli uzata ol eĉ ISO-8859-1. Fakte la kodo de la literoj ne estas plu problemo. La ĉeesto en efektivaj tiparoj ankoraŭ estas. Malmultekostaj tiparoj eble ne inluzivas la ĉapelitajn literojn, ĉar simple estas laboro ilin krei.
Igg:Oni ne povas igi la homon xati la uzon de du aw eq tri klavaroyn por skribi en Esperanto.Mi tamen konsentas kun tio ke la uzado de pluraj (virtualaj) klavaroj estas ĝena. La tajpado, ne la montro, estas la plej granda problemo ĉi-teme.
hebda999 (显示个人资料) 2011年12月20日上午8:37:42
lgg:Ne povis elvidi tie la klaran oficialan kaŭzon, por kiel Esperanto ne povas uzi alfabeton estanta konata kaj alirebla de ĉiu el homoj alfabetaj en tutmondo, anstataŭe la fikciaj supersignoj? Anstataŭe la leteroj ke oni ne povas elirigi, vidi, speco aŭ elprinti?Plendu, plendegu, ni tuj ŝanĝos niajn karajn esperantajn literojn por vin gajigi, kompatinda infano.
Hyperboreus (显示个人资料) 2011年12月20日下午10:22:02
acdibble (显示个人资料) 2011年12月21日上午12:39:42
mihxil (显示个人资料) 2011年12月21日上午6:15:18
Hyperboreus:La grafemo < ĥ > ankaŭ estas forigebla. Ne ekzistas minimala paro inter < ĥ > kaj < h >. Sekve, se ĉiam vi skribus h anstataŭ ĥ (aŭ ĥ anstataŭ h), ne montriĝus iu miskompreno.La kutima maniero anstataŭigi 'ĥ' ne estas per 'h', sed per 'k'.
Ja ekzistas vortoj kiuj nur malsamas pro la supersigno ĉe 'h/ĥ'. Ekz.:
'mi aŭskultis ĥoron', signifas ion tute alian ol 'mi aŭskultis horon'.
Hyperboreus (显示个人资料) 2011年12月21日下午2:53:07
darkweasel (显示个人资料) 2011年12月21日下午2:56:42
Hyperboreus:En ReVo mi trovis ĥordo - hordo.miĥil:Multan Dankon al vi. Mi serĉadis kaj serĉadis minimalan paron kaj ne trovis. Ĉu vi povus sciigi al mi pliajn parojn?Hyperboreus:La grafemo < ĥ > ankaŭ estas forigebla. Ne ekzistas minimala paro inter < ĥ > kaj < h >. Sekve, se ĉiam vi skribus h anstataŭ ĥ (aŭ ĥ anstataŭ h), ne montriĝus iu miskompreno.La kutima maniero anstataŭigi 'ĥ' ne estas per 'h', sed per 'k'.
Ja ekzistas vortoj kiuj nur malsamas pro la supersigno ĉe 'h/ĥ'. Ekz.:
'mi aŭskultis ĥoron', signifas ion tute alian ol 'mi aŭskultis horon'.