Към съдържанието

Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?

от lgg, 05 декември 2011

Съобщения: 148

Език: Esperanto

lgg (Покажи профила) 26 декември 2011, 05:50:44

lgg:Admin: La esperantaj forumoj estas por skribado en Esperanto, ne en Esperantidoj. Bonvolu skribi nur en Esperanto ĉi tie.
Jen, vandalismo estas rezonado esperanta.

Hyperboreus (Покажи профила) 26 декември 2011, 08:43:04

Forigite

darkweasel (Покажи профила) 26 декември 2011, 09:30:30

lgg:Admin: La esperantaj forumoj estas por skribado en Esperanto, ne en Esperantidoj. Bonvolu skribi nur en Esperanto ĉi tie.
FINFINE!

(Kie estas la "dikfingro-supren"-vizaĝeto?)

lgg (Покажи профила) 26 декември 2011, 15:54:03

Ankorau dum tuta diskutado neniu eksplikis:

- Chu estas normale por iu lingvo havi TRI alfabetojn bazantajn sur UNU skribo latina, samtempe?
- Chu ekzistas similajn precedencojn en lingvaj naturaj?

Chainy (Покажи профила) 26 декември 2011, 16:16:06

lgg:Ankorau dum la tuta diskutado neniu eksplikis:

- Chu estas normale por iu lingvo havi TRI alfabetojn bazinta bazitajn sur UNU skribo latina, samtempe?
- Chu ekzistas similajn precedencojn en lingvoj naturaj?
Nu, vi nun almenaŭ provas skribi en Esperanto! Kaj eblas uzi la x-sistemon por ĝuste skribi la 'ĉ' en ĉi tiu forumo. Eble vi ankaŭ provos tion?

lgg (Покажи профила) 26 декември 2011, 17:10:06

Chainy:Nu, vi nun almenaŭ provas skribi en Esperanto!
Mi ne 'provas', mi skribas. Bonvolu ne imagi erarojn neekzistantajn anstataue respondi esence.

Chainy (Покажи профила) 26 декември 2011, 17:45:38

lgg:
Chainy:Nu, vi nun almenaŭ provas skribi en Esperanto!
Mi ne 'provas', mi skribas. Bonvolu ne imagi erarojn neekzistantajn anstataue respondi esence.
Vi simple malŝparas tempon. Vi pli bone lernu eĉ bazajn aferojn pri Esperanto, anstataŭ senĉese plendi pri ĉio!

Plej ofte viaj demandoj kaj plendoj estas nur bagatelaj, naskitaj el ia stranga frustriĝo. Ili verdire eĉ ne meritas respondon.

Kial ne simple akcepti tion, kiel plejmultaj Esperantistoj uzas la lingvon? Tute ne indas ĉiam batali kontraŭ ĉiuj.

mihxil (Покажи профила) 26 декември 2011, 23:52:34

darkweasel:
lgg:Admin: La esperantaj forumoj estas por skribado en Esperanto, ne en Esperantidoj. Bonvolu skribi nur en Esperanto ĉi tie.
FINFINE!
Kaj kio precize nun pli bonas? Antaŭe almenaŭ ankoraŭ eblis malĉifri kion li volis diri, sed nun simple la tuta fadeno estas rompita.

Chainy:Tute ne indas ĉiam batali kontraŭ ĉiuj.
Prave. Nek fakte indas ne batali kontraŭ ĉiuj en aŭ pri esperanto. Agnoskindas ke esperanto en si mem estas superfluaĵo kiu nur servas kiel hobio. Tute neniel vere gravas kiel oni uzus ĝin aŭ ne uzus ĝin. Se oni amuziĝus pro trolado per strangaj ortografioj, aŭ pro kontraŭbatalo de tio, tiam oni faru. Sed indas vere nenio.

lgg (Покажи профила) 27 декември 2011, 01:20:53

Chainy:Vi simple malŝparas tempon... Plej ofte viaj demandoj kaj plendoj estas nur bagatelaj...
Kaj vi refoje ignoras demandon.

Desmut (Покажи профила) 27 декември 2011, 01:22:05

lgg:
Chainy:Nu, vi nun almenaŭ provas skribi en Esperanto!
Mi ne 'provas', mi skribas. Bonvolu ne imagi erarojn neekzistantajn anstataue respondi esence.
Ega trolo! Mi legis tion duoje! Unuafoje kiam vi sendis la mesaĝon kaj duafoje kiam vi ŝanĝis por ŝajnigi al Chainy kiel stultan homon!
Vi Trolo!
Fi al vi!

Bv neniu diru plu! Li estas nur naiva komencanto kiu (tute samkiel multaj multaj aliaj antaŭe) volas forigi la supersignojn...haha, stultul*to rideto.gif

Обратно нагоре