Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?
od lgg, 5. decembra 2011
Príspevky: 148
Jazyk: Esperanto
lgg (Zobraziť profil) 11. decembra 2011 2:05:17
mihxil (Zobraziť profil) 11. decembra 2011 8:23:52
lgg:Estus vi tiom needukita ke pensas ke skribsistemo estas la parto de lingvo? Mi malfermos vian okulon, la lingvo estos la sama, qu estos skribata en latina, kirila aw araba alfabeto.Mi pensas ke pri esperanto aserteblas ke ĝi dekomence estas precipe skribata, kaj ke la skribo ja iom apartenas al la lingvo mem.
Ĉiuokaze estas tre malrekomendinde kaj malĝentile elpensi ian alternativon kaj seninterkonsente ekuzi ĝin al ĉiiuj. Eĉ se vi pravus ke tia alternativo estus bona ideo, oni ĝin ne trudu.
Igg:Antawyujo kontraw digramoy ne estas kredebla, qar Esperanto jam havas la literon kiu signifas du sonoyn: ĝ [dĵ].ĝ ne estas digramo do la logika konekto inter la partoj antaŭ kaj post la konjunkcio mankas.
lgg (Zobraziť profil) 11. decembra 2011 14:02:25
jan aleksan (Zobraziť profil) 11. decembra 2011 14:19:37
hebda999:Saluton Hebda.jan aleksan:Tute malkorekte - Esperanto estas parola lingvo, la skribsistemo estas nur helpaĵo, ne la celo - kaj Zamenhof mem diris, ke se oni havas problemojn kun esperantaj ĉapelitaj literoj, tiam oni povas uzi h-sistemon (enrete oni povas sukcese uzi x-sistemon). Do tio ĉi ne estas tiel grava kiel vi pensas.
Do resume supersignoj-igas, sed sen ĝi Esperanto ne plu funkcius, aŭ estus alia lingvo.
Skribo estas nur helpo? mi tute malkonsentas. Ni ĉiuj estas retumantaj kaj uzas skribaĵojn por komuniki, ne voĉo. En la reta erao skribo estas ne preteratentebla parto de lingvo mi opinias.
Kaj verdire, la solvo kiun Zamenhof proponis ŝajnas al mi kiel agnosko de eraro, ĉar tiel ĝi ne plu kongruas kun la regulo "unu sono, unu litero". Certe, eble kiam li ricevis la unuajn rimarkojn pri tio, li sakris pro tio. Miaopinie, li elpensis la alfabeton por ke la lingvo estu kiel eble plej multe uzebla, kaj eble esperis je granda sukseso, tiel ke post mallonga tempo ne plu estos teknika problemo
mihxil (Zobraziť profil) 11. decembra 2011 15:38:38
lgg:Jam Esperanto ne havas unu litero = unu sono interrilaton. Opponi novayn malnovayn digrafoyn kiel ch aw zh sur qi tio bazo ne estas juste.Estas granda diferenco inter litero kiu prezentas du sonojn (kio certegrade estas afero de gusto) kaj pli ol unu literoj kiuj prezentas nur unu sonon. Uzi 'ch' por la sono 'ĉ' pli malpli rompas la ortografion, ĉar 'ch' ankaŭ povus kombiniĝi hazarde kaj tiam vere prononciĝu c+h.
Krome vi persistas uzi vian propran ortografion. Kial? Ĉu vi ne samopinas ke tio estas malĝentila?
sudanglo (Zobraziť profil) 11. decembra 2011 18:26:09
Mi kredas ke la mondo povus ankoraŭ akcepti unu.
Se Esperanto ne plaĉas al vi, sentu vin libera lanĉi la propran. Sed ne ĉi tie. Ĉar ĉi tie oni parolas Esperanton.
AlfRoland (Zobraziť profil) 11. decembra 2011 19:17:23
darkweasel (Zobraziť profil) 11. decembra 2011 20:01:12
AlfRoland:Mi konsentas kun "sudanglo". La sola ebleco por "lgg" skribi senerare estus krei propran lingvon.Ĉu kiel superadamuso?
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
lgg (Zobraziť profil) 12. decembra 2011 2:26:15
hebda999 (Zobraziť profil) 12. decembra 2011 11:38:30
lgg:Demandu aynan esperantiston rusan, kay li diros vin, ke [ĝ] ne estas afrikato. En lingvo rusa [ĝ] estas alofono tre malofta kay malfacilrealizata de [ĉ], do ji estas neniam elparolata juste.Skribu esperante aŭ traduku vian mesaĝon al Esperanto.
Ji gvidigas nin al alian demandon: qu estas rezona por la lingvo internacia havi opozicion [ĵ]—[ĝ]-[d'ĵ] kay [z]—[d͡z͡]—[d'z]?