前往目錄

Kial la Lingvo internacia ne uzas alfabeton internacian?

貼文者: lgg, 2011年12月5日

訊息: 148

語言: Esperanto

lgg (顯示個人資料) 2011年12月11日上午2:05:17

Admin: La esperantaj forumoj estas por skribado en Esperanto, ne en Esperantidoj. Bonvolu skribi nur en Esperanto ĉi tie.

mihxil (顯示個人資料) 2011年12月11日上午8:23:52

lgg:Estus vi tiom needukita ke pensas ke skribsistemo estas la parto de lingvo? Mi malfermos vian okulon, la lingvo estos la sama, qu estos skribata en latina, kirila aw araba alfabeto.
Mi pensas ke pri esperanto aserteblas ke ĝi dekomence estas precipe skribata, kaj ke la skribo ja iom apartenas al la lingvo mem.

Ĉiuokaze estas tre malrekomendinde kaj malĝentile elpensi ian alternativon kaj seninterkonsente ekuzi ĝin al ĉiiuj. Eĉ se vi pravus ke tia alternativo estus bona ideo, oni ĝin ne trudu.

Igg:Antawyujo kontraw digramoy ne estas kredebla, qar Esperanto jam havas la literon kiu signifas du sonoyn: ĝ [dĵ].
ĝ ne estas digramo do la logika konekto inter la partoj antaŭ kaj post la konjunkcio mankas.

lgg (顯示個人資料) 2011年12月11日下午2:02:25

Admin: La esperantaj forumoj estas por skribado en Esperanto, ne en Esperantidoj. Bonvolu skribi nur en Esperanto ĉi tie.

jan aleksan (顯示個人資料) 2011年12月11日下午2:19:37

hebda999:
jan aleksan:
Do resume supersignoj ploro.gif-igas, sed sen ĝi Esperanto ne plu funkcius, aŭ estus alia lingvo.
Tute malkorekte - Esperanto estas parola lingvo, la skribsistemo estas nur helpaĵo, ne la celo - kaj Zamenhof mem diris, ke se oni havas problemojn kun esperantaj ĉapelitaj literoj, tiam oni povas uzi h-sistemon (enrete oni povas sukcese uzi x-sistemon). Do tio ĉi ne estas tiel grava kiel vi pensas.
Saluton Hebda.

Skribo estas nur helpo? mi tute malkonsentas. Ni ĉiuj estas retumantaj kaj uzas skribaĵojn por komuniki, ne voĉo. En la reta erao skribo estas ne preteratentebla parto de lingvo mi opinias.
Kaj verdire, la solvo kiun Zamenhof proponis ŝajnas al mi kiel agnosko de eraro, ĉar tiel ĝi ne plu kongruas kun la regulo "unu sono, unu litero". Certe, eble kiam li ricevis la unuajn rimarkojn pri tio, li sakris pro tio. Miaopinie, li elpensis la alfabeton por ke la lingvo estu kiel eble plej multe uzebla, kaj eble esperis je granda sukseso, tiel ke post mallonga tempo ne plu estos teknika problemo

mihxil (顯示個人資料) 2011年12月11日下午3:38:38

lgg:Jam Esperanto ne havas unu litero = unu sono interrilaton. Opponi novayn malnovayn digrafoyn kiel ch aw zh sur qi tio bazo ne estas juste.
Estas granda diferenco inter litero kiu prezentas du sonojn (kio certegrade estas afero de gusto) kaj pli ol unu literoj kiuj prezentas nur unu sonon. Uzi 'ch' por la sono 'ĉ' pli malpli rompas la ortografion, ĉar 'ch' ankaŭ povus kombiniĝi hazarde kaj tiam vere prononciĝu c+h.

Krome vi persistas uzi vian propran ortografion. Kial? Ĉu vi ne samopinas ke tio estas malĝentila?

sudanglo (顯示個人資料) 2011年12月11日下午6:26:09

Igg, jam aperis pli ol 900 artefaritaj lingvoj (pli precize, planlingvaj projektoj).

Mi kredas ke la mondo povus ankoraŭ akcepti unu.

Se Esperanto ne plaĉas al vi, sentu vin libera lanĉi la propran. Sed ne ĉi tie. Ĉar ĉi tie oni parolas Esperanton.

AlfRoland (顯示個人資料) 2011年12月11日下午7:17:23

Mi konsentas kun "sudanglo". La sola ebleco por "lgg" skribi senerare estus krei propran lingvon.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年12月11日下午8:01:12

AlfRoland:Mi konsentas kun "sudanglo". La sola ebleco por "lgg" skribi senerare estus krei propran lingvon.
Ĉu kiel superadamuso? rido.gif

lgg (顯示個人資料) 2011年12月12日上午2:26:15

Admin: La esperantaj forumoj estas por skribado en Esperanto, ne en Esperantidoj. Bonvolu skribi nur en Esperanto ĉi tie.

hebda999 (顯示個人資料) 2011年12月12日上午11:38:30

lgg:Demandu aynan esperantiston rusan, kay li diros vin, ke [ĝ] ne estas afrikato. En lingvo rusa [ĝ] estas alofono tre malofta kay malfacilrealizata de [ĉ], do ji estas neniam elparolata juste.

Ji gvidigas nin al alian demandon: qu estas rezona por la lingvo internacia havi opozicion [ĵ]—[ĝ]-[d'ĵ] kay [z]—[d͡z͡]—[d'z]?
Skribu esperante aŭ traduku vian mesaĝon al Esperanto.

回到上端