Съобщения: 7
Език: Esperanto
zan (Покажи профила) 19 декември 2011, 01:39:59
1:"Kiuj estas studentoj?"
a)"Johano kaj Taro estas studentoj."
b)"Studentoj estas Johano kaj Taro."
2olicisto vicigas kelkajn bildojn antaŭ la atestanto kaj demandas lin.
"Kiu estas la viro, kiun vi vidis?"
a)"La dua estas la viro."
b)"La viro estas la dua."
3:"Kiu estas la nuna ĉefministro de Japanio?"
a)"S-ro Noda estas la nuna ĉefministro de Japanio."
b)"La nuna ĉefministro de Japanio estas s-ro Noda."
Ne respondu simple "Johano kaj Taro", ĉar ĉi tio estas mia gramatika demando.
darkweasel (Покажи профила) 19 декември 2011, 06:12:45
Tjeri (Покажи профила) 19 декември 2011, 07:13:00
darkweasel (Покажи профила) 19 декември 2011, 08:25:25
Tjeri:A=B kaj B=A egalas, ĉu ne? same pri A estas B kaj B estas A.ne ĝenerale, sed en tiuj ĉi okazoj laŭ mia lingvosento ja.
hebda999 (Покажи профила) 19 декември 2011, 13:17:57
Tjeri:A=B kaj B=A egalas, ĉu ne? same pri A estas B kaj B estas A.Tute ne:
Homo estas socia animalo.
Socia animalo estas homo. (malkorekte)
Arbo estas planto
Planto estas arbo (malkorekte)
Lakto estas fluaĵo
Fluaĵo estas lakto (malkorekte)
zan (Покажи профила) 20 декември 2011, 10:28:54
Mi celis demandi pri A=B sed ne pri A∈B.
Pri A∈B mi havas la saman opinion kiel hebda999.
4:"Kio estas kato?"
a)"Mamulo estas kato." mamulo∈kato(malĝusta)
b)"Kato estas mamulo." kato∈mamulo(ĝusta)
5:"Kiu estas via kato?"
a)"La blanka estas mia kato."la blanka=mia(ĝusta)
b)"Mia kato estas la blanka." mia=la blanka(ĝusta)
Kiam 4-a) estas erara, ĉu ankaŭ 5-a) estas erara?
"Ne." Mi trankviliĝis.
ludomastro (Покажи профила) 28 декември 2011, 19:25:34
[Mi petas ke min korektu.]