לתוכן העניינים

respondo al 'Kiu estas..

של zan, 19 בדצמבר 2011

הודעות: 7

שפה: Esperanto

zan (הצגת פרופיל) 19 בדצמבר 2011, 01:39:59

Kiel oni respondas al la jenaj demandoj?

1:"Kiuj estas studentoj?"
a)"Johano kaj Taro estas studentoj."
b)"Studentoj estas Johano kaj Taro."

2lango.gifolicisto vicigas kelkajn bildojn antaŭ la atestanto kaj demandas lin.
"Kiu estas la viro, kiun vi vidis?"
a)"La dua estas la viro."
b)"La viro estas la dua."

3:"Kiu estas la nuna ĉefministro de Japanio?"
a)"S-ro Noda estas la nuna ĉefministro de Japanio."
b)"La nuna ĉefministro de Japanio estas s-ro Noda."

Ne respondu simple "Johano kaj Taro", ĉar ĉi tio estas mia gramatika demando.

darkweasel (הצגת פרופיל) 19 בדצמבר 2011, 06:12:45

Al mi en ĉiuj tri okazoj ambaŭ respondoj ŝajnas eblaj.

Tjeri (הצגת פרופיל) 19 בדצמבר 2011, 07:13:00

A=B kaj B=A egalas, ĉu ne? same pri A estas B kaj B estas A.

darkweasel (הצגת פרופיל) 19 בדצמבר 2011, 08:25:25

Tjeri:A=B kaj B=A egalas, ĉu ne? same pri A estas B kaj B estas A.
ne ĝenerale, sed en tiuj ĉi okazoj laŭ mia lingvosento ja.

hebda999 (הצגת פרופיל) 19 בדצמבר 2011, 13:17:57

Tjeri:A=B kaj B=A egalas, ĉu ne? same pri A estas B kaj B estas A.
Tute ne:

Homo estas socia animalo.
Socia animalo estas homo. (malkorekte)

Arbo estas planto
Planto estas arbo (malkorekte)

Lakto estas fluaĵo
Fluaĵo estas lakto (malkorekte)

zan (הצגת פרופיל) 20 בדצמבר 2011, 10:28:54

Dankon. Se miaj ekzemploj estas tute eblaj, mi ne havas problemon. Se unuj estas malĝustaj, tio ja estas problemo.
Mi celis demandi pri A=B sed ne pri A∈B.
Pri A∈B mi havas la saman opinion kiel hebda999.

4:"Kio estas kato?"
a)"Mamulo estas kato." mamulo∈kato(malĝusta)
b)"Kato estas mamulo." kato∈mamulo(ĝusta)

5:"Kiu estas via kato?"
a)"La blanka estas mia kato."la blanka=mia(ĝusta)
b)"Mia kato estas la blanka." mia=la blanka(ĝusta)

Kiam 4-a) estas erara, ĉu ankaŭ 5-a) estas erara?
"Ne." Mi trankviliĝis.

ludomastro (הצגת פרופיל) 28 בדצמבר 2011, 19:25:34

Al mi ili estas egala. Mi ne pensas ke la ordo estas grava en E-o. Tamen, ĝi estas grava en lingvoj naturaj kiel la angla.

[Mi petas ke min korektu.]

לראש הדף