글: 29
언어: Esperanto
Julieno (프로필 보기) 2011년 12월 22일 오후 4:03:51
Ekzemple, france, ni diras kaj ĉiam skribas : "Oui", "Non", kaj "Peut-être" (/Ŭi/, /Non/ (la O kaj la N formas la sono /ɔ̃/), kaj /Petetr/ (la 1-a E estas la sono /ø/).
Kutime ni diras : "Ouais" anstataŭ "Oui" (/ŭe/), "Nan" anstataŭ "Non" (/nan/ : la A kun la N formas la sono /ɑ̃/) kaj "P'têt" (/Ptet/).
Jen jen !
Kompreneble, dirpovu prezenti aliajn gravajn aŭ interesajn vortojn de via lingvo
robinast (프로필 보기) 2011년 12월 22일 오후 4:20:47
[LISTO]
jes: jah
ne: ei
eble: võib-olla (laŭlitere 'povas esti')[/list]
ratkaptisto (프로필 보기) 2011년 12월 22일 오후 5:04:15
jes = ja
nei = nein
eble = vielleicht, möglicherweise, eventuell, wohl
darkweasel (프로필 보기) 2011년 12월 22일 오후 5:25:06
ratkaptisto:Elparolu /ja/. Tiu ĉi vorto parollingve - almenaŭ tie ĉi - tamen ofte fariĝas /jo/.
jes = ja
ratkaptisto:Elparolu /najn/. En la "pli nordaj" regionoj (por mi tio komenciĝas norde de Bavarujo ) oni diras ofte /ne/, kaj en la bavaraj dialektoj ĝi estas /na/ (kun longa "a").
nei = nein
ratkaptisto:eble = vielleicht, möglicherweise, eventuell, wohlElparolu: /filájçt/ (ç = pli antaŭa ĥ-sono), /mögliçavajze/ (ö = la sono en la anglalingva bird, work aŭ la franclingva sœur), /eventuél/, /vol/ (kun longa o-sono).
Hyperboreus (프로필 보기) 2011년 12월 22일 오후 5:40:21
ratkaptisto (프로필 보기) 2011년 12월 22일 오후 5:47:56
"En la "pli nordaj" regionoj (por mi tio komenciĝas norde de Bavarujo ) oni diras ofte /ne/"
Sed en la plej nordaj regionoj de Germanio (Hannover, Hamburg, Kiel) oni parolas la plej bonan "altgermana lingvo" kaj ne dialekton. Oni diras "nein".
Hyperboreus (프로필 보기) 2011년 12월 22일 오후 5:53:01
cshtarkov (프로필 보기) 2011년 12월 22일 오후 5:57:16
jes - да (da), kiel la rusa
ne - не (ne), ĝuste kiel en esperanto
eble - може би (moĵe bi)
darkweasel (프로필 보기) 2011년 12월 22일 오후 6:03:22
ratkaptisto:darkweasel skribis:Hm bone, mi ne sciis la detalojn ... Dankon pro la informo.
"En la "pli nordaj" regionoj (por mi tio komenciĝas norde de Bavarujo ) oni diras ofte /ne/"
Sed en la plej nordaj regionoj de Germanio (Hannover, Hamburg, Kiel) oni parolas la plej bonan "altgermana lingvo" kaj ne dialekton. Oni diras "nein".
ratkaptisto (프로필 보기) 2011년 12월 22일 오후 6:09:45
N-true:Jes, tio estas vera. Ofte oni ankaŭ diras "nö".ratkaptisto:Sed en la plej nordaj regionoj de Germanio (Hannover, Hamburg, Kiel) oni parolas la plej bonan "altgermana lingvo" kaj ne dialekton. Oni diras "nein".Eĉ en Hannover, kie la loka dialekto jam formortis kaj oni tial kutime parolas preskaŭ vere la normgermanan, oni tamen kutimas diri "nee" anstataŭ "nein".
Fakte, "nein" estas ofte tro formala en ĉiutagaj situacioj.