إلى المحتويات

مغلق
الرسائل كحد أقصى 500

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

من unpensador, 7 فبراير، 2012

المشاركات: 821

لغة: Esperanto

bildo (عرض الملف الشخصي) 22 فبراير، 2012 9:15:23 ص

palaman:
Kaj tio deziro estas tute natura por ĉiu homo. Ĉu vi mem ne volus ke la mondo kongruus ies volo?(Plej bonus certe via volo, sed almenaŭ IES)
Ne. Por mi tio deziro ne estas natura. Male, mi pensas, ke tio deziro estas tute malnatura kaj malracia. Mi scias, ke mi estas nur etega parto de mondo, kiel mi povus regi ĝin? Neniel. Ankaŭ ĉiuj personoj ne povas. Ĉiu persono estas nur etega kaj mallongtempega parto de mondo.

palaman (عرض الملف الشخصي) 22 فبراير، 2012 9:49:51 ص

Temas ne pri via racio (kio estas facile ŝanĝebla), sed pri via koro.
Ĉu estas agrable senti sin nura ereto? Ĉu la sento estas natura?

Ĉu ĝi estas racia - tio dependas de la mensstato de taksanto.

bildo (عرض الملف الشخصي) 22 فبراير، 2012 10:43:56 ص

palaman:Temas ne pri via racio (kio estas facile ŝanĝebla), sed pri via koro.
Ĉu estas agrable senti sin nura ereto? Ĉu la sento estas natura?

Ĉu ĝi estas racia - tio dependas de la mensstato de taksanto.
Mi dubas, ke mia koro povas pensi. Ĝi nur pumpas la sangon. Ĉiuj miaj konvinkoj estas dank'al mia cerbo. Kaj mi penas por ke miaj konvinkoj estus raciaj. Mi pensas, ke estas racie studi realan mondon, sed ne kredi je malvero.

palaman (عرض الملف الشخصي) 22 فبراير، 2012 5:21:42 م

En kiu parto de via menso naskiĝas deziro manĝi aŭ dormi?
Ĉu ne estus pli racie ne perdi tempon pro aliaj stultaj deziroj, sed plene decidi sin al scienca laboro?! rido.gif

bildo (عرض الملف الشخصي) 22 فبراير، 2012 6:28:58 م

palaman:En kiu parto de via menso naskiĝas deziro manĝi aŭ dormi?
Ĉu ne estus pli racie ne perdi tempon pro aliaj stultaj deziroj, sed plene decidi sin al scienca laboro?!
Ne gravas, en kiu parto. Gravas, ke tiuj deziroj naskiĝas kaj plenumiĝas. Kaj ili ne estas stultaj, ili estas necesaj por vivi. rideto.gif Tamen, ekzistas ankaŭ vere stultaj deziroj, kaj unu el ili estas, laŭ mi, deziro kredi je io ajn, anstataŭ pensi racie.

unpensador (عرض الملف الشخصي) 22 فبراير، 2012 8:30:35 م

palaman:
miĥil: Specioj ja povas aperi de aliaj
Tio estas via kredo, amiko.
Bedaŭrinde, la kredo estas malscienca kaj blinda.
Sed vi certe rajtas kredi tiom longe, kiom vi havos kredforton.

Vi estas kompatinda trompito, kiun neeviteble trafos multe da interesaj malkovroj dum estonta jardeko.

Sincerdire, mi dume eĉ ne deziras disputi kontraŭ vi, ĉar mi preferas ĝui la momenton, kiam vi mem komprenos vian nunan teruran eraron. Tiam vi rememoros kaj tute retaksos nian nunan konversacion.
Kaj ju pli certa vi estas nun, des pli konfuzita vi estos tiam. Do por kio mi malpliigu mian estontan ĝuon? okulumo.gif

Mi preferas simple atendi la momenton, kiam la novaĵoj de biologia scienco iom post iom iĝos pli popularigitaj, sufiĉe popularaj por eĉ vi ekkonis ilin.
"14 Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaŭ la Sinjoro, ke ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de ŝancelo por la aŭdantoj. 15 Klopodu prezenti vin ĉe Dio kiel aprobita, laboranto senriproĉa, ĝuste pritaksante la vorton de la vero. 16 Sed evitu profanajn babiladojn; ĉar ili iros antaŭen al pli multe da malpieco," LA DUA EPISTOLO DE LA APOSTOLO PAŬLO AL TIMOTEO
Ĉapitro 2
http://esperanto.sorren.com/biblio/~novtest/5502.h...

http://granadacofrade.cuubic.net/node/4275

Rusa amiko Palaman:

Ne perdu pli la tempon kun la ateistoj, malplenaj mensoj, simplaj pecoj de karno kun okuloj, duonvarmaj korpoj kiuj de tempo al tempo spiras kaj kies destino estas la eterna fajro kaj la lago de sulfuro bolante ktp.

Korajn salutojn.

Eduardo okulumo.gif

bildo (عرض الملف الشخصي) 23 فبراير، 2012 4:34:52 ص

unpensador:Rusa amiko Palaman:
Ne perdu pli la tempon kun la ateistoj, malplenaj mensoj, simplaj pecoj de karno kun okuloj, duonvarmaj korpoj kiuj de tempo al tempo spiras kaj kies destino estas la eterna fajro kaj la lago de sulfuro bolante ktp.
Jes! Nur veraj malkuraĝuloj povas kredi je tiu absurdo! rido.gif

palaman (عرض الملف الشخصي) 23 فبراير، 2012 6:51:00 م

bildo:ekzistas ankaŭ vere stultaj deziroj, kaj unu el ili estas, laŭ mi, deziro kredi je io ajn, anstataŭ pensi racie.
Ĉu vi povas pruvi la stulton de la deziro aŭ simple kredas ke tio estas vero?

mihxil (عرض الملف الشخصي) 23 فبراير، 2012 7:13:30 م

palaman:
Cetere eĉ eblas diri ke la tuta koncepto 'Dio' estas sufiĉe malbone difinita, kaj kredi je ĝi iom similas al kredi je klirpoj. Neniu eĉ scias kio estas klirpo, do kompreneble ankaŭ neniu kredas je ilia ekzisto.
La senco de la afero tamen estas simpla kaj evidenta: oni kredas ke la mondo kongruas al ies volo.
La ĉefa vorto estas "ies".
Bone, sed vi kredas multon pli. Estas iom konfuze ke vi diistoj defendas variantan difinon.

palaman:
Ĝi ne bazas je deziro. Kial mi dezirus tion? Kial mi dezirus ke postvive mi tute malaperos?
Por havi garantion ke vi ne plu suferos. [ ktp ]..
Vi sukcesas por ni elpensi kialojn. Tio ne vere mirigas min. Mi nur tute ne akceptas ilin kiel verajn. Laŭŝajne temas pri fantaziaĵoj. Tiusence ili bone kongruas kun la resto de viaj kredoj.

Esence vi do diris ke nekredantoj estas nekredantoj ĉar ili deziras nevivi, ĉar ili ĉiuj suferas. Ne estas montrita ke tia rilato ekzistas.

Mi restas ĉe la opinio ke mi ne kredas pri Dio ĉar mi iel 'dezirus' tion, des malpli ĉar mi dezirus morti. Tio estas sama kiel sugesti ke mi ne kredas pri koboldoj ĉar mi tion dezirus. La kialo estas precipe ke mankas indikaĵoj. Vi ĉiuokaze ne povas decidi miajn motivojn. Pri tio respondecas mi mem.

bildo (عرض الملف الشخصي) 24 فبراير، 2012 4:54:32 ص

palaman: Ĉu vi povas pruvi la stulton de la deziro aŭ simple kredas ke tio estas vero?
Certe, mi povas pruvi tion. Ja ekzistas multego da ekzemploj. Ĉu vi iros al magazeno kun mono aŭ nur kun kredo je tio, ke vi havas monon? Ĉu vi iros trans malkonata rivero kun stango por kontroli profundon de la rivero, aŭ kun via kredo, ke la rivero estas malprofunda? Ktp.

Due. Mi tute ne kredas. Ja mi agnoskas kredon kiel stulta afero. Mi ridas rigardante, ke kredantoj diras al aliaj homoj: "vi simple kredas". Tamen, sian propran kredon ili evidente ne agnoskas kiel "simpla kredo".

عودة للاعلى