Gesloten
Max. 500 berichten.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
door unpensador, 7 februari 2012
Berichten: 821
Taal: Esperanto
unpensador (Profiel tonen) 26 februari 2012 10:20:41
En Anglio subtenas kutimon kiu en Hispanio estingis faras jardekojn, kiam la PSOE de González fermis la programon La Slosilo, kiu estas la de la debatoj inter gentoj kiuj opinias malsama.
http://infocatolica.com/?t=opinion&cod=11191
http://www.apertium.org/common/browser.php
http://www.apertium.org/apertium-www/common/browse...
DE http://infocatolica.com/?t=opinion&cod=11191 http://www.elmundo.es/elmundo/2011/09/01/ciencia/1...
¡Uj! Mi estas dormema, eble mi havos etan sieston de la ŝafo.
http://usuarios3.arsystel.com/aleszaragoza/lasiest...
Gis...?

mihxil (Profiel tonen) 26 februari 2012 11:48:32
unpensador:¿Estas la ateisto Richard Dawkins vera darwinista?Mi jam ne plu iluzias ke vi entute reagas al io ajn, sed jen, nur pro formo: Kio estas 'vera' darwinisto?
Paulinho (Profiel tonen) 26 februari 2012 12:18:32
Bonvolu permesi du komentojn.
1) Teorio ne povas esti pruvita. Se oni pruvus teorian hipotezon ĝi iĝas scienca leĝo. Bone. Teorio de evoluo restas teorio kvankam multaj materialoj ĝin fortigas.
2) Dogmoj ne povas esti pruvitaj. La vorto dogmo eliras el la greka verbo "dokeo", kiu signifas "opinii". Ia dogmo estas opinio de ia homa grupo. Kiu kredas je ia dogmo povas havi kialojn pli fortajn ol ĉiuj sciencaj pruvoj (ekzemple atestantaĵojn de homoj en kiuj oni fidas). Sed restas ĉiam opinio.
(Mi estas katolika, per dia graco. Se nur unu ek niaj dogmoj estus pruvita mi elirus el la eklezio. Mi kredas je dio patr(in)o, kaj ni ĉiuj fratr(in)oj per tuta mia vivo. Sciencaj pruvoj ne almenaŭ kuratingas tian aferon.)
mihxil (Profiel tonen) 26 februari 2012 12:46:48
Paulinho:Bonvolu permesi du komentojn.Tiel ne funkcias. Teorio en scienco ofte estas konstruo, modelo, kiu kolektas 'leĝojn' kaj klarigojn pri multaj diversaj observoj. Tiel ofte samtempe ekzistas kaj 'leĝo' kaj 'teorio'. Ekz. 'la teorio de gravito' ekzistas sed ankaŭ ekzistas 'leĝo de gravito' kiu estas parto de tiu teorio.
1) Teorio ne povas esti pruvita. Se oni pruvus teorian hipotezon ĝi iĝas scienca leĝo. Bone. Teorio de evoluo restas teorio kvankam multaj materialoj ĝin fortigas.
Tiel ankaŭ estas kun evoluo. Ekzistas biologia teorio kun tiu nomo. Tiu teorio estas bazita je la fakto de evoluado, la fakto ke evoluado okazis.
Vi eĉ uzis la vorton 'hipotezo'. Kaj tio efektive estas nur provizora propono pri io. En ĉiutaga vivo por tiu koncepto ofte estas uzata la vorto 'teorio'. Sed en scienco 'hipotezo' kaj 'teorio' tute ne estas samsignifaj.
bildo (Profiel tonen) 26 februari 2012 13:06:56
Paulinho:Jes. Mi scias, ke dogmoj ne povas esti pruvitaj, ĉar dogmoj estas absurdaj. Mi pensas, ke kredi je absurdo estas tre stulta afero. Tamen, se vi volas kredi, do, kredu. Nur ne diru, ke viaj dogmoj estas la vero, ĉar absurdo neniel povas esti vero.
2) Dogmoj ne povas esti pruvitaj.
remy_boligee (Profiel tonen) 26 februari 2012 13:23:31

palaman (Profiel tonen) 26 februari 2012 14:12:48
bildo:Vi ne estas sciencisto kaj do ne povas memstare pruvi teorion de evoluo. Samtempe mi devas kredi (laŭ via postulo) ke vi nenion kredas.palaman:Do vi estas biologiisto, ĉu ne?Ne. Mi ne estas biologiisto, mi ne estas sciencisto. Mi estas manĝisto kaj pensisto. Mi manĝas bongustajn pomojn, kiuj estas la rezulto de artefarita selektado - bonega pruvo de natura selektado.
Do kial vi opinias ke la teorio estas vera?!
Ĉu nur pro via sperto pri artefarita elektado?
Tiuokaze vi ne ofendiĝu se mi konsilu al vi studi iomete plu la aferon, pri kiu vi nun tiom memfide diskutas - por ke ne ŝajnigi sin ridinda antaŭ rigardoj de la tuta internacia komunumo esperantlingva.
Ekzemple, vi pristudu la demandon pri naturaj limoj de artfarita selektado. Tiu priblemo povas doni al vi multe da interesaj impresoj.
Ekzemple, la fakto ke moderna vojaĝanto povas atingi ĉiun lokon en la mondo, tute ne signifas ke li povas atingi ankaŭ aliajn stelojn, krom la suno. Ĉar ekzistas natura limo inter tera vojaĝo kaj la interstela. Tio estas simpla analogio, kiu vi povas kompreni eĉ ne estante scienculo.
palaman (Profiel tonen) 26 februari 2012 14:17:36
Tiu malklereco estas natura bazo de la ĝisnuna komuna kredo stultan kaj kadukan teorion de Darvin.
palaman (Profiel tonen) 26 februari 2012 14:57:25
miĥil:Jes, certe ĉiam restos maljunaj furzuloj, kiuj ne kapablas agnoski sian eraron, ĉar tio signifus ke la vivo travivita vane.palaman:Male, la konvulsioj de novnaskonta sciencoAha, mi jam ekkomprenetas ke post dek jaroj vi simple montros al iuj komplete religiaj institucioj kaj diros ke 'tiuj estas la nova scienco'. La kompreneble ankoraŭ ekzistontan veran sciencon kun universitatoj, ĵurnaloj, eksperimentoj, esploroj ktp vi nomos 'trompoj', 'komplotoj' aŭ 'ne veraj' aŭ simile.
Sed fakte ili estos travivintaj ne vane!
La vera scienco bezonas kritikon por esti vera. Nunaj junaj servistoj de la Darvina religio tre helpas al kreismo, ĉar ili ne permesas baziĝi je Biblio, sed postulas trovi sciencajn pruvojn. Tio estas sendanka, sed tre utila kaj grava laboro. La estontaj furzuloj oferas sin al la vera scienco, kiu certe kongruas al la vera religio.
Tio estas erara dataĵo, kiu baziĝas je la evolua teorio.palaman:Mi komprenas ke vi esperas ke oni almenaŭ lasos al vi ŝancon kredi je evoluo.Sed almenaŭ dum la pasinta duonmiliardo da jaroj multoj da specioj aperis kaj malaperis. .
Sed bedaŭrinde neniun ŝancon vi plu havas.
Ĉiuj specoj aperis preskaŭ samtempe - tio estas fakto.
Oni nun faraz tre ridindan kaj stultan aferon: dataĵo baziĝas je evoluo, kaj evoluo baziĝas je dataĵo. Tion oni nomas "scienco" nur pro tio ke centjaro de evoluismaj stultaĵoj iom post iom mallernis onin pensi kaj igis onin kredi je kutimaĵoj.
Tio malfacile nomeblas 'preskaŭ samtempe'. Sed mi eble tamen kontrolu: Kiom longe por vi estas 'preskaŭ samtempe'? Kaj kion por vi signifas 'specio'?Specio estas grupo da vivaĵoj, kiuj havas saman neŝanĝeblan genaron. Oni povas diri "kiuj povas doni fruktiva idaro", sed tiu koncepto estas kaduka kaj malĝusta: la kripluloj ne povas fruki, tamen apartas al la sama specio.
Ĝustan tempon por areado de la tuta speciaro la nuna scienco ne povas difini, do ĝis ke ĝi ja ekpovos, mi preferas kredi Biblion ol cirklan dataĵon de evoluisma malscienco.
mihxil (Profiel tonen) 26 februari 2012 15:42:41
palaman:Kaj vi Miĥil rigardu mian antaŭan mesagon kaj prihontu, kiom da malklereco kaŝas ŝajna "scienceco" de averaĝa evoluisto.La teorio de evoluado ne estas malfacile komprenebla, kaj ankaŭ la montritaj pruvoj pri ĝi ne estas tre malfacilaj. Ne necesas esti sciencisto por vidi ĝian absolutan pravon. Havi iom malferman menson sen baroj de praepokaj religioj sufiĉas.
Tiu malklereco estas natura bazo de la ĝisnuna komuna kredo stultan kaj kadukan teorion de Darvin.
palalan:Nunaj junaj servistoj de la Darvina religio tre helpas al kreismo, ĉar ili ne permesas baziĝi je Biblio, sed postulas trovi sciencajn pruvojn. Tio estas sendanka, sed tre utila kaj grava laboro. La estontaj furzuloj oferas sin al la vera scienco, kiu certe kongruas al la vera religio.La biblio estas ne pli ol malnova, malkohera kaj kruela libro. Nenio povas esti bazita je ĝi, kaj certe nenio kio rilatas al scienco. Kaj neniam la koro de vera scienco iel denove konsideros la biblion kiel fonton de scioj. Tiu epoko jam pasis kelkajn jarcentojn. Ke vi insistas ankoraŭ vivi en tiu praepoko estas ŝoka kaj bedaŭrinda afero. Se uloj kiaj vi havos pli da influo en la mondo tiam ni revenos al mezepoko, ni revenos al kruela mondo kiun regas la superstiĉo kaj stulteco.
Cetere, vi ne jam respondis mian demandon. Kiom longe daŭris la kreiĝo de la specioj? Kaj mi ankaŭ aldonas la demandon kiam ĝi okazis?