Chiuso
Max. 500 messaggi.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
di unpensador, 07 febbraio 2012
Messaggi: 821
Lingua: Esperanto
antoniomoya (Mostra il profilo) 19 ottobre 2013 19:15:36
mihxil:Ĉu vi kredas serioze tiun aserton? Ŝajnas ke via teorio de evoluado estas sako de kie oni povas eltiri preskaŭ ĉion.antoniomoya:De kie vi supozas ke venas la homan memkonscion kaj liberan volon?Evidente tiuj originas en la de vi ne komprenata teorio de evoluado per natura selekto.

Aŭskultu, pro kia speco da miraklo unu malsupera organismo donus naskiĝon al alia supera, SE ĜI ANTAŬE NE PORTAS ENE DE SI programon deviganta al ĝi fari tion? (samkiel komputiloj, ĉu?)
Sen tiuj antaŭaj ordonoj surskribitaj en la genoj, kiel ĝi povus eĉ iomete moviĝi antaŭen?
(Kaj ne respondu ke tion faris evoluado, mi petas, ĉar KIO ESTAS via damna evoluado, nekonscia, neinteligenta, sendirekta kaj sencela?
mihxil (Mostra il profilo) 19 ottobre 2013 20:29:50
antoniomoya:Ĉu vi kredas serioze tiun aserton? Ŝajnas ke via teorio de evoluado estas sako de kie oni povas eltiri preskaŭ ĉion.Efektive, la teorio de evoluado estas tre pova, kaj klarigas multon. Bedaŭrinde estas ke vi ne komprenas ĝin, do ne fakte multe indas paroli kun vi pri ĝi.
antoniomoya (Mostra il profilo) 19 ottobre 2013 20:38:30
Sunjo:Ĉar ekzistas neniuj indikoj ke Dio ekzistas.Por "indikoj" mi supozas ke vi volas diri ke oni ne vidas la grandegan dian vizaĝon kiam ni rigardas ĉielen...
Sunjo:Cetere ne nur homoj posedas memkonscion, sed ankaŭ kelkaj bestospecioj.Ah! Eble vi sukcesis lerni ilian lingvon, kulturon, muzikon, sciencon, religion, filozofion, librojn, ktp, ktp...
Sunjo:Ĉu vi jam respondis mian demandon pri sinjoro Bozzi? Kial vi opinias ke li estas pli fidinda ol la plejmulto de la scientistaro?Aŭskultu, Sunjo, mi fidas al neniu, nek al scienculoj nek al religiuloj. Ili nur vidas parton de la elefanto. Mi rigardas kritike tiom religioj kiom sciencoj.
Mi observas la Realon, legas kaj informiĝas pri ĝi, analizas ĝin, pripensas pri ĝi, faras komparojn, uzas la logikon kaj la komunan saĝon, kaj alvenas al miaj propraj konkludoj.
Jen mia "teorio de evoluado".

Amike.
mihxil (Mostra il profilo) 19 ottobre 2013 20:53:07
antoniomoya: Mi observas la Realon, legas kaj informiĝas pri ĝi, analizas ĝin, pripensas pri ĝi, faras komparojn, uzas la logikon kaj la komunan saĝon, kaj alvenas al miaj propraj konkludoj.Eble vi ankaŭ informiĝu iom pri baza fiziko.
Sunjo (Mostra il profilo) 19 ottobre 2013 20:53:48
antoniomoya:Ĝenerale laŭdinda kondutmaniero. Eble vi jam trovis la veron kiun la aliuloj (inkluzive mi) ankoraŭ serĉas. Bedaŭrinde vi ĝis nun ne sukcesis klarigi kaj pruvi vian opinion. Ekzemple vi donis dubindan citaĵon de iu nekonatulo kaj ignoras miajn demandojn pri lia fidindeco (se vi ne fidus al li, kial vi citas lin?).
Mi observas la Realon, legas kaj informiĝas pri ĝi, analizas ĝin, pripensas pri ĝi, faras komparojn, uzas la logikon kaj la komunan saĝon, kaj alvenas al miaj propraj konkludoj.
Jen mia "teorio de evoluado".
antoniomoya (Mostra il profilo) 19 ottobre 2013 21:24:34
mihxil:Eble vi ankaŭ informiĝu iom pri baza fiziko.La baza fiziko ne informas pri tuta la Realo.
Ĉu vi nur estas mekanika roboto, aŭ materia senviva roko?
Ekzistas ankaŭ la vivo, la inteligenteco, la personeco, la amo, la sindonemo, ktp.
Se vi nur vidas tra la scienco, vi restos unuokula. Domaĝe, vi scios nenion pri filozofio nek spiriteco.
mihxil (Mostra il profilo) 19 ottobre 2013 21:27:20
antoniomoya:Vi ne estas prenebla serioza, ĉar vi ekzemple pensas ke la dua leĝo de termodinamiko 'disbatas la teorion de teorion'. Komencu repreni tiujn frenezaĵojn kaj ni povas pluparoli. Antaŭe, ne multe indas.mihxil:Eble vi ankaŭ informiĝu iom pri baza fiziko.La baza fiziko ne informas pri tuta la Realo.
codesito (Mostra il profilo) 19 ottobre 2013 21:39:54
antoniomoya:La homo estas besto, ni estas specio de primatoj, kaj ne ia speciala kreitaĵo de dio.Sunjo:KIAL la homo ne estus celita kreaĵo de Dio (laŭ viaj vortoj)?antoniomoya:Se vi opinias tion, tio estas nur unu kialo pli por ne kredi ke la homo estas de Dio celita kreaĵo, sed nur unu de multaj specioj kiuj aperas kaj malaperas dum tempodaŭro multe pli longa ol ni povas imagi.
Ĉio kio la homo tuŝas, putriĝas. Tio ankaŭ okazas inter politikistoj, entreprenistoj, Ne-Registaraj Organizoj, Asocioj, ktp, ktp.
Amike.
Ĉu ĉar la homo ne estas perfekta, kaj ne agas perfekte? Ĉu estas pro tio?
Ni vivas en evolua universo, kie ni lernas per sperto.
Homo havas liberan volon. Li liberege uzas ĝin por konstrui aŭ malkonstrui, por agi bone aŭ malbone. Lia respondeco estas grandega, tiel monde kiel kosme (se li povus, li kapablus detrui stelon aŭ planedon pro siaj interesoj).
De kie vi supozas ke venas la homan memkonscion kaj liberan volon?
Amike.
antoniomoya (Mostra il profilo) 19 ottobre 2013 22:08:42
Sunjo:Bedaŭrinde vi ĝis nun ne sukcesis klarigi kaj pruvi vian opinion.Mi pretendas pruvi nenion. Ĉefe ĉar ĉiu nur konvinkiĝas per si mem.
Sunjo:Ekzemple vi donis dubindan citaĵon de iu nekonatulo kaj ignoras miajn demandojn pri lia fidindeco (se vi ne fidus al li, kial vi citas lin?).Mi nur citas iun ajn opinion kaj vidpunkton kiu malkonsentas kun la teorio de evoluado. Ĉar finfine, kiu el ili vere pravas? Kiam ekzistas kvin teorioj por klarigi unu aferon, tio signifas ke neniu scias, fakte, la ĝustan klarigon.
Cetere, ne kredu min, nek miajn fontojn nek miajn konkludojn. Vi devas fari vian propran vojon. Konservu unu malfermitan menson, kaj fidu al neniu (ĉar eble li eraras).
Amike.
antoniomoya (Mostra il profilo) 19 ottobre 2013 22:22:31
codesito:La homo estas besto, ni estas specio de primatoj, kaj ne ia speciala kreitaĵo de dio. akceptu la fakton!Mi plezure akceptas la fakton... ke tio estas via opinio. Kaj mi respektas ĝin.
Sed supozi ke ni estas la rezulto de simplaj atomoj senvivaj, pardonu, sed tio estas rezigni mian inteligentecon kaj komunan saĝon.
Amike.