Chiuso
Max. 500 messaggi.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
di unpensador, 07 febbraio 2012
Messaggi: 821
Lingua: Esperanto
Lakiro (Mostra il profilo) 03 gennaio 2014 02:49:11
ghibulo:Tre interesa ligilo, dankon. Miaopinie ankaŭ viaj ceteraj citadoj montras, ke historio de la homa specio ne estas tiel klara, kiel defendantoj de la evoluo kredasGhibulo, dankon pro via atento kaj interesiĝo!
Niaj scioj konstante perfektiĝas dank' al sciencoj. Iuj asertoj kaj pseŭdoteorioj devas esti revizitaj ĉar ili komence estas dubindaj. En lernejoj ni aŭtomate akceptas iun ajn informaĵon kiel veran. Sed post ioma tempo ni komencas dubi, ĉar niaj scioj konstante pleniĝas. Precipe rilate al historio, kiun verkas registaroj de diversaj landoj por sia utileco.
La paleontologio estas unu el nestabilaj sciencoj. Do, ni dubos, dubos kaj dubos. Sed ĉiun dubindan rezulton de esploroj oni devas nepre retesti, kontroli kaj pruvi per sendubaj faktoj. Al tio, aperas novaj, pli gravaj sciencoj, kiuj influas la malnovajn kaj ŝanĝas ilin.
Mi ne asertas, ke evoluo forestas, tamen mi tre dubas. Nun neniu pruvis realecon de darvina supozo. Mem Darwin neniam estis sciencisto, li estis bona literaturisto kaj natura observanto. Li SUPOZIS, ke organika vivo naskiĝis en akvo kaj ni havis unuecan praulon, sed modernaj sciencistoj refutas tiun supozon, ĉar la neorganiko ne povas metamomorfozi je la malsimplan organikon. Ktp.
mihxil (Mostra il profilo) 03 gennaio 2014 08:04:51
maratonisto (Mostra il profilo) 03 gennaio 2014 09:16:14
mihxil:Probable vi estas trolo, ĉar mi ne povas imagi ke tiajn absurdajn neverajn frenezaĵojn iu serioze eligas.Lakiro ne estas trolo, li nur eraregas.
ghibulo (Mostra il profilo) 03 gennaio 2014 10:35:49
mihxil:Pardonu, sed tamen tiel klaras. Ekzistas absolute nenia dubo en scienco. Homo estas iaspeca simio, kaj ĝi tute certe evoluadis de el aliaj simioj. Vere ne ekzistas ajna dubo pri tio, krom ĉe kelkaj stranguloj. Same oni povus trovi strangulojn kiuj kredas la teron plata. Vere apenaŭ estas diferenco.Mi ne estas scienculo aŭ paleontologo, sed en mia fako apartenas psikologio. Mi scias, kiel malfacila estas objektiveco por personoj. Vi skribis al Lakiro tio ĉi:
mihxil:Vi supozeble nur dubas ĉar vi estas religia, kaj/aŭ ne volas ke ĝi estas vera...Sed diru al mi - kiu ŝajnas pli objektiva - Misxil, kiu argumentas per nombro de scienculoj anstataŭ per pruveblaj 'interŝtupoj', aŭ Lakiro, kiu diras: "Mi ne asertas, ke evoluo forestas, tamen mi tre dubas."?
Objektiveco estas facila nur por tiu persono, kiu ne havas personan intereson pri la temo. Vi pravas, ke ekzistas multe da religiaj homoj, por kiuj jam objektiveco estas tre malfacila. Sed vi devus konfesi, ke estas ankaŭ multe da "defendantoj de la evoluo", por kiuj objektive prijuĝi kontraŭargumentojn estas ankaŭ tre malfacile, ĉu ne? Lakiro montris la nehonestajn farojn, per kiuj iu volis subteni evoluon, sed ni ne forgesu, ke persono povas trompi ankaŭ sin mem! Kiam oni volas ion vidi tute vere, tiam oni havas okulvitroj, per kioj oni vidas ĉion alie! Mi vidas skeleton de malsana, miriga homo? Tio ĉi devas esti interŝtupo! Io montras, ke homo povis vidi brontosaŭro - deliraĵo, tio devas esti falsaĵo...
Kiam mi ne dubas, eble mi pravas, eble nepravas, sed certe mi jam neestas objektiva. Kiam mi dubas, mi ankoraŭ estas objektiva, mi portempe serĉas veron, sed tiam mi ne povas marki kiun ajn 'strangulon' aŭ 'trolon'. Eble li havas pli objektivecon ol multe da aliaj!
Ču vi scias fabelon pri imperator, kiu estis nuda, sed opiniis, ke li havis belan veston? Nur unu infano estis objektiva kaj diris veron al Li

Lakiro (Mostra il profilo) 03 gennaio 2014 10:59:58
Lakiro (Mostra il profilo) 03 gennaio 2014 11:19:03
Estas tre strange, ke famaj sciencistoj, esplorantaj la originon de specioj, dubas, sed homoj, kiuj ne studas tiun ĉi problemon tute ne dubas.
mihxil (Mostra il profilo) 03 gennaio 2014 12:42:24
ghibulo:Sed diru al mi - kiu ŝajnas pli objektiva - Misxil, kiu argumentas per nombro de scienculoj anstataŭ per pruveblaj 'interŝtupoj', aŭ Lakiro, kiu diras: "Mi ne asertas, ke evoluo forestas, tamen mi tre dubas."?Ne estas iel inde sugesti ke ni povas decidi la aferon en ĉi tiu forumo. La afero estas jam decidita per la scienca komunumo.
Lariko:Estas tre strange, ke famaj sciencistoj, esplorantaj la originon de specioj, dubas, sed homoj, kiuj ne studas tiun ĉi problemon tute ne dubas.Kiuj 'famaj' sciencistoj dubas? Kio pri la vasta plimulto, virtuale ĉiuj, inkluzive la plej famaj, de la biologistoj kiuj plene subtenas la teorion. Kiu estas vi por entute voli dubi?
ghibulo (Mostra il profilo) 03 gennaio 2014 13:21:58
mihxil:Ne estas iel inde sugesti ke ni povas decidi la aferon en ĉi tiu forumo. La afero estas jam decidita per la scienca komunumo.En historio jam estis multe da 'deciditaj aferoj', kiuj poste scienca komuno devis decidi alie. Nur tio, kion ni povas observi (globaeco de tero, graviteco...), estas sendubiga. Eble morgaŭ oni trovos senmakulan, frostan simio/homo 'interŝtupon' aŭ male trilobiton dispremitan per homa ŝuo

klmn (Mostra il profilo) 03 gennaio 2014 13:41:22

mihxil (Mostra il profilo) 03 gennaio 2014 16:16:07
ghibulo:Bone, la afero estos nur findecidita kiam ĝi estas decidita laŭ via plaĉo. Dume, la teorio de evoluado kaj la simieco de homoj estas fakte certa. La 'interŝtupoj' estas trovitaj, sed estas fakte ne necesaj, pro la amasa kaj vasta kroma evidentaĵaro.mihxil:Ne estas iel inde sugesti ke ni povas decidi la aferon en ĉi tiu forumo. La afero estas jam decidita per la scienca komunumo.En historio jam estis multe da 'deciditaj aferoj', kiuj poste scienca komuno devis decidi alie. Nur tio, kion ni povas observi (globaeco de tero, graviteco...), estas sendubiga. Eble morgaŭ oni trovos senmakulan, frostan simio/homo 'interŝtupon' aŭ male trilobiton dispremitan per homa ŝuoTiam la afero eble estos finale decidita, ĝis tiam tio rajtas/povas/devas ĉiu decidi por sin mem.
Trovo de trilobito dispremita per homa ŝuo estus kvazaŭ certe trompo, ĉar la amasa, giganta, ĝisnuna evidentaro montras ke tio ne eblas, kaj la plej taŭga klarigo estus ke temas pri trompo se io tia tamen aperus. La senlaca ekzemplado de Lakiro ja montras ke tiaj aferoj okazas. Vere viaj ekzemploj estas malbonaj, kaj vere ŝanĝus nenion. Scienco ne tiom rapide ŝanĝiĝemas kiom vi sugestas.