Đi đến phần nội dung

Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

viết bởi unpensador, Ngày 07 tháng 2 năm 2012

Tin nhắn: 821

Nội dung: Esperanto

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 19:06:38 Ngày 12 tháng 2 năm 2014

Lakiro: Al mi ŝajnas, ke en darvinismo temas pri natura selektado dum apero iuj subitaj mutacioj. Tamen mem notico "natura selektado" kontraŭas al logiko. Laŭ ĝi diversaj mutacioj devas okupi ĉiujn estaĵojn de unu specio unuatempe. Estaĵoj, kiuj ne havis mutaciajn ŝanĝojn devas nepre elmorti. Tiu supozo estas tre dubinda.
Bonvolu publikigi viajn geniaĵojn en biologia fakgazeto.

erinja (Xem thông tin cá nhân) 00:27:42 Ngày 13 tháng 2 năm 2014

Paulinho:
Lakiro skribis: Bedaŭrinde adminisrtratoro eliminas miajn mesaĝojn.
Mi unufoje skribis mesaĝon kaj tiam mi ne plu vidis ĝin. En tiu mesaĝo mi parolis pri la fluo de energio en kosmosciencaj sistemoj. Mi donis kiel ekzemplo la homan korpon (kiu estas kosmoscienca sistemo) kaj ilia manĝaĵo (kiu estas vojo por provizi energion). Kio direkton prenis mia mesaĝo? Ĉu ĝi estis forigita de iu, kiu eĉ ne komprenas ĝin, ĉar tiu scias nenion pri fiziko?
Komencu novan fadenon se vi volas paroli pri alia temo ol evoluo. Via "kosmoscienca sistemo" neniel ajn rilatas al evoluo. Kaj se laŭ vi la afero rilatas, vi devus klare indiki en via mesaĝo, kiel tio rilatas.

Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 19:47:36 Ngày 13 tháng 2 năm 2014

mihxil:
Lakiro: Al mi ŝajnas, ke en darvinismo temas pri natura selektado dum apero iuj subitaj mutacioj. Tamen mem notico "natura selektado" kontraŭas al logiko. Laŭ ĝi diversaj mutacioj devas okupi ĉiujn estaĵojn de unu specio unuatempe. Estaĵoj, kiuj ne havis mutaciajn ŝanĝojn devas nepre elmorti. Tiu supozo estas tre dubinda.
Bonvolu publikigi viajn geniaĵojn en biologia fakgazeto.
Mi kaj vi troviĝas en la forumo Lernu. Iu komencis ĉi tiun temon kaj pluraj forumanoj ĝin daŭrigas. Se vi ne intencas debati ĉi tie, bv ne viziti la temon kaj ne noti homojn. Nomi aliajn stultaĉoj estas ne tre bona ideo kaj maniero en la komunikado. Vi jam montris vin plenmezure.
Miaj geniaĵoj, kiel vi esprimis, ankoraŭ ne estas malfermitaj en la temo. Ne eĉ unu partoprenanto oponis al mi. La plej forta paŝo de la darvinistoj en tiu ĉi disputo estis turnado al kvanto da lernolibroj kaj nekonata % da sciencistoj, subtenantaj la teorion de origino de specioj. Vi mem ĉiam silentas kaj ne povas ion klarigi. Viaj respondoj "tio ne estas vera" verŝajne montras vian "geniecon", anstataŭ argumentoj apliki infanan metodon kapti sablon kaj ĵeti ĝin je okuloj de oponantoj. Iuj mokoj kaj nescipovo diri pri aĵo de disputo bone karakterizas vian intelekton, pardonon.
Eĉ se mi ne pravas rilate al Darwin, do mi bone povas filozofii kaj skribi pri neveraĵoj de oĉjo Charles. Vi nenion povas kontraŭi krom viaj malplenaj replikoj.

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 06:50:26 Ngày 14 tháng 2 năm 2014

Lakiro:Miaj geniaĵoj, kiel vi esprimis, ankoraŭ ne estas malfermitaj en la temo.
Vi plurfoje tamen montris simple tute malagnoski la faktojn. Tiel debati estas maleble.

Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 07:38:46 Ngày 14 tháng 2 năm 2014

mihxil:
Lakiro:Miaj geniaĵoj, kiel vi esprimis, ankoraŭ ne estas malfermitaj en la temo.
Vi plurfoje tamen montris simple tute malagnoski la faktojn. Tiel debati estas maleble.
Nu, ne debatu! Vi plurfoje deklaris pri tio, tamen daŭrigas ripeti.

Vi, certe, povas debati kiom volas via animo, sed bv konsideri alies rajton esprimi ilian vidpunkton. Se vi povas ion klarigi aŭ pruvi, do faru tion kun estimo al oponantoj. Se vi tion ne povas kaj ne deziras, do ne skribu tute.

Clarence666 (Xem thông tin cá nhân) 10:45:49 Ngày 14 tháng 2 năm 2014

Lakiro:Nu, ne debatu!
Cxu? Mi proponas forigi cxi tiun kaputan fadenon. Estas ja neeble sekvi gxin, kiam iuj cxiam citas neekzistantajn mesagxojn (aux iu dauxre forigas antauxe ekzistantajn mesagxojn).

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 11:46:59 Ngày 14 tháng 2 năm 2014

La debato ne multe evoluas... Supozeble Dio kreis sufiĉe inteligente la vivon, por ke ĝi kapablu mem evolui, sen bezono ke Li plue laboru.

Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 11:51:21 Ngày 14 tháng 2 năm 2014

Efektive, aperis neatendita problemo en niaj interrilatoj.
Necesas iomete deflankiĝi kaj aldoni kelkajn replikojn.
Mi volas rimarki, ke niaj plifruaj konceptoj dum nia vivo povas kardinale ŝanĝiĝi, ĉar aperas subitaj faktoj, negantaj malnovajn supozojn.
Ekzemple, antaŭnelonge ĉiu mondo konis ĉinian muron kiel ĉinian konstruaĵon. Nun ni scias, ke ĉinoj ĝin ne konstruis. Neniu sciis pri efekto de kosmonaŭto Dĵanibekov. Neniu supozadis pri nukleaj eksplodoj antaŭ miloj da jaroj. Nun oni devas tion supozi, sen deklaroj pri faktoj. Neniu povis vidi la malproksiman pasintecon, tamen estas interesaj fotoeksperimentoj kun ferma objektivo (okularo).
Kaj kiam multaj homoj ne volas akcepti novajn malkovrojn, aŭ simple interesiĝi kaj rezoni, tiu ĉi temo aŭ la similaj fariĝas lokoj por insultoj.
Kiu nenion volas aŭdi, certe kondutas kiel konservativulo. Tamen la tempo ĉiam moviĝas kaj post ioma periodo pruvaĵoj aperos kaj iuj teorioj povas perdi ilian aktualecon, aŭ male akiri konfirmon kaj fariĝi aksiomo kiel 2x2=4.

mihxil (Xem thông tin cá nhân) 21:29:59 Ngày 14 tháng 2 năm 2014

Lakiro:Mi volas rimarki, ke niaj plifruaj konceptoj dum nia vivo povas kardinale ŝanĝiĝi, ĉar aperas subitaj faktoj, negantaj malnovajn supozojn.
Neniam ni trovos ke la tero subite aĝas 30 mil jarojn. Tio ne okazos, kaj pensi ke tio povus okazi montras ekstreman naivon.

Lakiro:Ekzemple, antaŭnelonge ĉiu mondo konis ĉinian muron kiel ĉinian konstruaĵon. Nun ni scias, ke ĉinoj ĝin ne konstruis.
Mi supozas ke vi pensas ĝin konstruis marsanoj.

Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 06:20:33 Ngày 15 tháng 2 năm 2014

mihxil:
Lakiro:Mi volas rimarki, ke niaj plifruaj konceptoj dum nia vivo povas kardinale ŝanĝiĝi, ĉar aperas subitaj faktoj, negantaj malnovajn supozojn.
Neniam ni trovos ke la tero subite aĝas 30 mil jarojn. Tio ne okazos, kaj pensi ke tio povus okazi montras ekstreman naivon.

Lakiro:Ekzemple, antaŭnelonge ĉiu mondo konis ĉinian muron kiel ĉinian konstruaĵon. Nun ni scias, ke ĉinoj ĝin ne konstruis.
Mi supozas ke vi pensas ĝin konstruis marsanoj.
Anstataŭ moki, vi pli bone interesiĝu pri tiu muro. Vi ja nenion scias, sed grimacas kiel pajaco.
Verŝajne vi ne scias, ke la embrazuroj (paftruoj) sur la muro situas en suda flanko, sed ne en la norda. T.e. konstruantoj kreis la muron por defendado de ĉinoj kaj kontraŭ ĉinoj. Ankaŭ apud la muro estas trovitaj en-teriĝaĵoj kun multaj restaĵoj de eŭropanoj-konstruistoj.
Sur mapo de 18 jarcento en Amsterdamo estas montritaj du ŝtatoj: Tartaria (Rusio) de nordo kaj Ĉinio de sudo laŭ 40-a paralelo, t.e. laŭ la muro.
Kaj neniu asertas la aĝon de la Tero, ĉar neniu scias tion precize. Nur vi unusola, verŝajne, ĉion scias. Ju pli mi legas viajn mesaĝojn, des plu konvinkiĝas en via neklereco. Vi nenion pruvos, ĉar vi tion ne scipovas. Via sorto resti ĉiam replikisto-insultisto.

Quay lại