關閉的
Max. 500 messages.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
貼文者: unpensador, 2012年2月7日
訊息: 821
語言: Esperanto
mihxil (顯示個人資料) 2014年2月12日下午7:06:38
Lakiro: Al mi ŝajnas, ke en darvinismo temas pri natura selektado dum apero iuj subitaj mutacioj. Tamen mem notico "natura selektado" kontraŭas al logiko. Laŭ ĝi diversaj mutacioj devas okupi ĉiujn estaĵojn de unu specio unuatempe. Estaĵoj, kiuj ne havis mutaciajn ŝanĝojn devas nepre elmorti. Tiu supozo estas tre dubinda.Bonvolu publikigi viajn geniaĵojn en biologia fakgazeto.
erinja (顯示個人資料) 2014年2月13日上午12:27:42
Paulinho:Komencu novan fadenon se vi volas paroli pri alia temo ol evoluo. Via "kosmoscienca sistemo" neniel ajn rilatas al evoluo. Kaj se laŭ vi la afero rilatas, vi devus klare indiki en via mesaĝo, kiel tio rilatas.Lakiro skribis: Bedaŭrinde adminisrtratoro eliminas miajn mesaĝojn.Mi unufoje skribis mesaĝon kaj tiam mi ne plu vidis ĝin. En tiu mesaĝo mi parolis pri la fluo de energio en kosmosciencaj sistemoj. Mi donis kiel ekzemplo la homan korpon (kiu estas kosmoscienca sistemo) kaj ilia manĝaĵo (kiu estas vojo por provizi energion). Kio direkton prenis mia mesaĝo? Ĉu ĝi estis forigita de iu, kiu eĉ ne komprenas ĝin, ĉar tiu scias nenion pri fiziko?
Lakiro (顯示個人資料) 2014年2月13日下午7:47:36
mihxil:Mi kaj vi troviĝas en la forumo Lernu. Iu komencis ĉi tiun temon kaj pluraj forumanoj ĝin daŭrigas. Se vi ne intencas debati ĉi tie, bv ne viziti la temon kaj ne noti homojn. Nomi aliajn stultaĉoj estas ne tre bona ideo kaj maniero en la komunikado. Vi jam montris vin plenmezure.Lakiro: Al mi ŝajnas, ke en darvinismo temas pri natura selektado dum apero iuj subitaj mutacioj. Tamen mem notico "natura selektado" kontraŭas al logiko. Laŭ ĝi diversaj mutacioj devas okupi ĉiujn estaĵojn de unu specio unuatempe. Estaĵoj, kiuj ne havis mutaciajn ŝanĝojn devas nepre elmorti. Tiu supozo estas tre dubinda.Bonvolu publikigi viajn geniaĵojn en biologia fakgazeto.
Miaj geniaĵoj, kiel vi esprimis, ankoraŭ ne estas malfermitaj en la temo. Ne eĉ unu partoprenanto oponis al mi. La plej forta paŝo de la darvinistoj en tiu ĉi disputo estis turnado al kvanto da lernolibroj kaj nekonata % da sciencistoj, subtenantaj la teorion de origino de specioj. Vi mem ĉiam silentas kaj ne povas ion klarigi. Viaj respondoj "tio ne estas vera" verŝajne montras vian "geniecon", anstataŭ argumentoj apliki infanan metodon kapti sablon kaj ĵeti ĝin je okuloj de oponantoj. Iuj mokoj kaj nescipovo diri pri aĵo de disputo bone karakterizas vian intelekton, pardonon.
Eĉ se mi ne pravas rilate al Darwin, do mi bone povas filozofii kaj skribi pri neveraĵoj de oĉjo Charles. Vi nenion povas kontraŭi krom viaj malplenaj replikoj.
mihxil (顯示個人資料) 2014年2月14日上午6:50:26
Lakiro:Miaj geniaĵoj, kiel vi esprimis, ankoraŭ ne estas malfermitaj en la temo.Vi plurfoje tamen montris simple tute malagnoski la faktojn. Tiel debati estas maleble.
Lakiro (顯示個人資料) 2014年2月14日上午7:38:46
mihxil:Nu, ne debatu! Vi plurfoje deklaris pri tio, tamen daŭrigas ripeti.Lakiro:Miaj geniaĵoj, kiel vi esprimis, ankoraŭ ne estas malfermitaj en la temo.Vi plurfoje tamen montris simple tute malagnoski la faktojn. Tiel debati estas maleble.
Vi, certe, povas debati kiom volas via animo, sed bv konsideri alies rajton esprimi ilian vidpunkton. Se vi povas ion klarigi aŭ pruvi, do faru tion kun estimo al oponantoj. Se vi tion ne povas kaj ne deziras, do ne skribu tute.
Clarence666 (顯示個人資料) 2014年2月14日上午10:45:49
Lakiro:Nu, ne debatu!Cxu? Mi proponas forigi cxi tiun kaputan fadenon. Estas ja neeble sekvi gxin, kiam iuj cxiam citas neekzistantajn mesagxojn (aux iu dauxre forigas antauxe ekzistantajn mesagxojn).
Altebrilas (顯示個人資料) 2014年2月14日上午11:46:59
Lakiro (顯示個人資料) 2014年2月14日上午11:51:21
Necesas iomete deflankiĝi kaj aldoni kelkajn replikojn.
Mi volas rimarki, ke niaj plifruaj konceptoj dum nia vivo povas kardinale ŝanĝiĝi, ĉar aperas subitaj faktoj, negantaj malnovajn supozojn.
Ekzemple, antaŭnelonge ĉiu mondo konis ĉinian muron kiel ĉinian konstruaĵon. Nun ni scias, ke ĉinoj ĝin ne konstruis. Neniu sciis pri efekto de kosmonaŭto Dĵanibekov. Neniu supozadis pri nukleaj eksplodoj antaŭ miloj da jaroj. Nun oni devas tion supozi, sen deklaroj pri faktoj. Neniu povis vidi la malproksiman pasintecon, tamen estas interesaj fotoeksperimentoj kun ferma objektivo (okularo).
Kaj kiam multaj homoj ne volas akcepti novajn malkovrojn, aŭ simple interesiĝi kaj rezoni, tiu ĉi temo aŭ la similaj fariĝas lokoj por insultoj.
Kiu nenion volas aŭdi, certe kondutas kiel konservativulo. Tamen la tempo ĉiam moviĝas kaj post ioma periodo pruvaĵoj aperos kaj iuj teorioj povas perdi ilian aktualecon, aŭ male akiri konfirmon kaj fariĝi aksiomo kiel 2x2=4.
mihxil (顯示個人資料) 2014年2月14日下午9:29:59
Lakiro:Mi volas rimarki, ke niaj plifruaj konceptoj dum nia vivo povas kardinale ŝanĝiĝi, ĉar aperas subitaj faktoj, negantaj malnovajn supozojn.Neniam ni trovos ke la tero subite aĝas 30 mil jarojn. Tio ne okazos, kaj pensi ke tio povus okazi montras ekstreman naivon.
Lakiro:Ekzemple, antaŭnelonge ĉiu mondo konis ĉinian muron kiel ĉinian konstruaĵon. Nun ni scias, ke ĉinoj ĝin ne konstruis.Mi supozas ke vi pensas ĝin konstruis marsanoj.
Lakiro (顯示個人資料) 2014年2月15日上午6:20:33
mihxil:Anstataŭ moki, vi pli bone interesiĝu pri tiu muro. Vi ja nenion scias, sed grimacas kiel pajaco.Lakiro:Mi volas rimarki, ke niaj plifruaj konceptoj dum nia vivo povas kardinale ŝanĝiĝi, ĉar aperas subitaj faktoj, negantaj malnovajn supozojn.Neniam ni trovos ke la tero subite aĝas 30 mil jarojn. Tio ne okazos, kaj pensi ke tio povus okazi montras ekstreman naivon.
Lakiro:Ekzemple, antaŭnelonge ĉiu mondo konis ĉinian muron kiel ĉinian konstruaĵon. Nun ni scias, ke ĉinoj ĝin ne konstruis.Mi supozas ke vi pensas ĝin konstruis marsanoj.
Verŝajne vi ne scias, ke la embrazuroj (paftruoj) sur la muro situas en suda flanko, sed ne en la norda. T.e. konstruantoj kreis la muron por defendado de ĉinoj kaj kontraŭ ĉinoj. Ankaŭ apud la muro estas trovitaj en-teriĝaĵoj kun multaj restaĵoj de eŭropanoj-konstruistoj.
Sur mapo de 18 jarcento en Amsterdamo estas montritaj du ŝtatoj: Tartaria (Rusio) de nordo kaj Ĉinio de sudo laŭ 40-a paralelo, t.e. laŭ la muro.
Kaj neniu asertas la aĝon de la Tero, ĉar neniu scias tion precize. Nur vi unusola, verŝajne, ĉion scias. Ju pli mi legas viajn mesaĝojn, des plu konvinkiĝas en via neklereco. Vi nenion pruvos, ĉar vi tion ne scipovas. Via sorto resti ĉiam replikisto-insultisto.