Přejít k obsahu

Ĥ kontraŭ K: Kiun preferas vi ?

od uživatele Tempodivalse ze dne 25. června 2012

Příspěvky: 28

Jazyk: Esperanto

Tempodivalse (Ukázat profil) 25. června 2012 4:25:53

Relegante kelkajn el miaj malnovaj EO-lernlibroj, mi rimarkis ke la litero Ĥo uzatis neete pli ofte tiam ol en la hodiaŭa erao.

En la originala zamenhofa uzado, oni literumis aron da vortoj per Ĥo: ĥameleono, psiĥologio, orĥestro, epoĥo, ktp. Sed nun ŝajnas ke ĝi apenaŭ ekzistas.

Do, du demandoj: Kiel, precize, falis ĝi for de la kutima uzado? Kaj ankaŭ, Ĉu iu el vi ankoraŭ daŭras uzi Ĥ-on (kiel mi)? Aŭ ĉu vi kredas, ke ĝi estas superflua, nebezonata ŝarĝo en la lingvo? Mi interesiĝas ekscii viajn opiniojn.

Tjeri (Ukázat profil) 25. června 2012 5:08:37

Ĥ estas malaperanta litero, kaj tio bonas.

antoniomoya (Ukázat profil) 25. června 2012 6:47:10

Tempodivalse:Do, du demandoj: Kiel, precize, falis ĝi for de la kutima uzado? Kaj ankaŭ, Ĉu iu el vi ankoraŭ daŭras uzi Ĥ-on (kiel mi)? Aŭ ĉu vi kredas, ke ĝi estas superflua, nebezonata ŝarĝo en la lingvo? Mi interesiĝas ekscii viajn opiniojn.
Vi demandas kiel la literon ĥ falis de la kutima uzado. Mi scias nenion. Sed
mi ne bedaŭras tiun faladon ĉar, kvankam tiu liter-prononco ekzistas en la hispana (sub la sono "j" = jota), mi preferas la literon "k". Ĝi estas, ni diru, pli facil-prononcebla. Kaj ŝajnas (estas fakto) ke la ĝenerala esperantistaro opinias la samon, preferante "k" anstataŭ "ĥ".

Amike.

zan (Ukázat profil) 25. června 2012 8:04:29

Vortoj, kiuj bezonas la literon ĥ, estas eĥo(ne ek!) kaj ĥoro(nek koro nek horo). Aliaj estas nacilingvaj vortoj: ĉeĥo(ne ĉeko),kazaĥo(kazakho?) kaj aliaj laŭokaze bezonataj nomoj...
Ili estas malmultaj, sed ne eblas tute forigi ilin.

Tjeri (Ukázat profil) 25. června 2012 8:56:25

Vi povas uzi resonon aŭ spegulsonon kaj koruson, aŭ eĉ krei novan vorton eho...mi certas ke nek la ĉeskoj nek la kazahoj vere protestos.

Bruso (Ukázat profil) 25. června 2012 14:02:38

Savu la ĥ!

Unu el miaj preferataj specoj de muziko estas pibroĥo. Ne "pibroko".

Zafur (Ukázat profil) 25. června 2012 14:25:06

Mi ŝatas la literon Ĥ. Ĥ unikigas esperanton. Ĝi ne estas pli malfacila ol R.

Epovikipedio (Ukázat profil) 25. června 2012 15:11:35

mi preferas k, sed la litero ĥ estas endanĝerita.

bartlett22183 (Ukázat profil) 25. června 2012 19:02:18

Kvankam la sono /x/ = ĥ ne ekzistas en mia nasklingvo, t.e., la usona angla, al mi ĝi ne estas malfacila elparoli. Nek, uzante komputilojn, ĝi estas malfacila skribi. Ŝajnas al mi, ke 'ĥ' devas resti en la lingvo.

zan (Ukázat profil) 26. června 2012 1:43:58

Ofte uzataj ĥ-vortoj(arĥaismo, arĥeologio, meĥaniko, teĥniko, ĥemio, ĥirurgo..) jam ŝanĝis la ĥ al k. Aliaj estas maloftaj vortoj(ĥoto, ĥato....) Oni ne bezonas precize prononci la sonon ĥ same kiel aliajn malfacilajn prononcojn. Oni rajtas prononci ĝin kvazaŭ h aŭ k. Sed la litero ĥ estas konservinda. Ĥato ne estas kato. Skribaĵo estu pli preciza ol parolaĵo.

Zpět na začátek