Pesan: 13
Bahasa: Esperanto
robbkvasnak (Tunjukkan profil) 3 Juli 2012 22.33.25
PIV rekonas "Usono" kiel mallongigo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nordameriko.
RiotNrrd (Tunjukkan profil) 3 Juli 2012 22.54.18
robbkvasnak:PIV rekonas "Usono" kiel mallongigo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nordameriko.PIV evidente malpravas, en tiu kazo. "S" kaj "Ŝ" ne samas.
Laŭ mi, darkweasel pravas.
Usono <--- Usonia <--- Usona, kiu estas mallongigo de la anglaj vortoj "United States Of North America".
Ĝi devenis de mallongigo en la angla, sed ne tielas en Esperanto.
Chainy (Tunjukkan profil) 4 Juli 2012 09.40.46
RiotNrrd:La nova versio de PIV, kiel en vortaro.net, havas ĝustan difinon:robbkvasnak:PIV rekonas "Usono" kiel mallongigo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nordameriko.PIV evidente malpravas, en tiu kazo. "S" kaj "Ŝ" ne samas.
vortaro.net:Uson/o = N-Amerika federacia regno, konsistanta el 50 federitaj teritorioj, nomataj «ŝtatoj»; ties oficiala nomo estas: Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko (Vaŝingtono)- neniu mencio pri 'mallongigo'. Eble la pli malnova PIV havis iom alian difinon?