去目錄頁

Ĉu vi uzas retajn akronimojn (IMHO ktp) en Esperanto?

lernemulino, 2012年7月3日

讯息: 13

语言: Esperanto

robbkvasnak (显示个人资料) 2012年7月3日下午10:33:25

PIV rekonas "Usono" kiel mallongigo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nordameriko.

RiotNrrd (显示个人资料) 2012年7月3日下午10:54:18

robbkvasnak:PIV rekonas "Usono" kiel mallongigo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nordameriko.
PIV evidente malpravas, en tiu kazo. "S" kaj "Ŝ" ne samas.

Laŭ mi, darkweasel pravas.

Usono <--- Usonia <--- Usona, kiu estas mallongigo de la anglaj vortoj "United States Of North America".

Ĝi devenis de mallongigo en la angla, sed ne tielas en Esperanto.

Chainy (显示个人资料) 2012年7月4日上午9:40:46

RiotNrrd:
robbkvasnak:PIV rekonas "Usono" kiel mallongigo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Nordameriko.
PIV evidente malpravas, en tiu kazo. "S" kaj "Ŝ" ne samas.
La nova versio de PIV, kiel en vortaro.net, havas ĝustan difinon:

vortaro.net:Uson/o = N-Amerika federacia regno, konsistanta el 50 federitaj teritorioj, nomataj «ŝtatoj»; ties oficiala nomo estas: Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko (Vaŝingtono)
- neniu mencio pri 'mallongigo'. Eble la pli malnova PIV havis iom alian difinon?

回到上端