ورود به محتوا

Kial angla "library" tradukas al "biblioteko" kaj ne "libraro"?

از Uronym, 8 ژوئیهٔ 2012

پست‌ها: 23

زبان: Esperanto

darkweasel (نمایش مشخصات) 9 ژوئیهٔ 2012،‏ 12:26:19

Epovikipedio:
Estas sinonimo de "biblioteko", nome "librejo".
Tio povas esti ankaŭ librovendejo.

Epovikipedio (نمایش مشخصات) 9 ژوئیهٔ 2012،‏ 15:33:10

darkweasel:
Epovikipedio:
Estas sinonimo de "biblioteko", nome "librejo".
Tio povas esti ankaŭ librovendejo.
==' Vidu mian respondon al citaĵo de Sahaquiel.

Epovikipedio (نمایش مشخصات) 9 ژوئیهٔ 2012،‏ 15:34:46

darkweasel:Mi fojfoje uzas libropruntejo.
Por la biblioteko aŭ por la librovendejo ?

darkweasel (نمایش مشخصات) 9 ژوئیهٔ 2012،‏ 15:50:15

Epovikipedio:
darkweasel:Mi fojfoje uzas libropruntejo.
Por la biblioteko aŭ por la librovendejo ?
Por biblioteko, evidente.

hebda999 (نمایش مشخصات) 9 ژوئیهٔ 2012،‏ 16:16:09

En la pola lingvo biblioteko estas "biblioteka". Kaj libraro estas "księgarnia" : księga = libro, arnia = aro. Sed por "księgarnia" mi preferus librovendejo.

Epovikipedio (نمایش مشخصات) 9 ژوئیهٔ 2012،‏ 19:26:59

hebda999:Kaj libraro estas "księgarnia" : księga = libro, arnia = aro.
Eraro ! Oni diras "librovendejo".

Hyperboreus (نمایش مشخصات) 10 ژوئیهٔ 2012،‏ 1:02:23

Forigite

RiotNrrd (نمایش مشخصات) 10 ژوئیهٔ 2012،‏ 2:00:52

N-true:... (mi ŝatas la proponon "libropruntejo", sed "biblioteko" certe estus pli internacie rekonebla)...
La vorto "libropruntejo" plaĉas al mi pli ol la kutima "biblioteko", kiun mi ne ŝatas multe. "Libropruntejo" priskribas ĝuste kaj plene, kaj konstruiĝas el ordinaraj Esperantaj radikoj. Ĝi estas tute uzebla Esperanta vorto.

Estas ne leĝo ke oni devas uzi nur kutimajn vortojn. Ni povas ŝanĝi la vortojn kiujn ni uzas, se aliaj (veraj) Esperantaj vortoj haveblas. Ofte, estas ne bonaj alternativaj vortoj, sed tiukaze mi opinias ke estas.

Se oni deziras kutimigi "libropruntejo", oni devas uzi ĝin. Do, mi planas uzi ĝin estonte.

Demian (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2012،‏ 11:21:30

N-true:Cetere... ne en ĉiuj biblioteko oni vere povas pruntepreni librojn. Sufiĉe ofte, oni nur povas legi ilin tie. Tiuj lokoj estas ankoraŭ bibliotekoj, sed ne plu libropruntejoj. Eble ili estas librolegejoj? Do, la vortoj estas ne entutaj sinonimaj (ankaŭ vidu, kion la PIV diras pri "bibliotek/o"...
Laŭ tiu pensmaniero, biblioteko ankaŭ estas neĝusta. Laŭ la radikoj de la vorto, biblioteko nur estas "loko de libroj." Oni povas diri ke tio estas kelksignifa (ambigua) vorto.

N-true:Laŭ mi, ambaŭ vortoj havas la rajton esti uzataj.
Konsentas.

Kirilo81 (نمایش مشخصات) 11 ژوئیهٔ 2012،‏ 12:11:24

Demian:
N-true:Cetere... ne en ĉiuj biblioteko oni vere povas pruntepreni librojn. Sufiĉe ofte, oni nur povas legi ilin tie. Tiuj lokoj estas ankoraŭ bibliotekoj, sed ne plu libropruntejoj. Eble ili estas librolegejoj? Do, la vortoj estas ne entutaj sinonimaj (ankaŭ vidu, kion la PIV diras pri "bibliotek/o"...
Laŭ tiu pensmaniero, biblioteko ankaŭ estas neĝusta. Laŭ la radikoj de la vorto, biblioteko nur estas "loko de libroj." Oni povas diri ke tio estas kelksignifa (ambigua) vorto.
Ne, ĉar estas ja esenca diferenco inter vorto, kies etimologion konas nur malmultaj, kaj travidebla vorto kunmetitaj el Esperantaj morfemoj.
biblioteko estas vaste konata internacia vorto, kiu pli bone donas la deziratan signifon ol la proponitaj vortoj kunmetitaj, do mi ne vidas ajnan kaŭzon ĝin ne uzi (krom troigitan bonlingvismon).

Parenteze: Ne gravas, ĉu oficiala vorto aperis en la Fundamento, ĉu en posta aldono. Ili estas same oficialaj (kio signifas uzindaj, ne uzendaj).

بازگشت به بالا