글: 23
언어: Esperanto
darkweasel (프로필 보기) 2012년 7월 9일 오후 12:26:19
Epovikipedio:Tio povas esti ankaŭ librovendejo.
Estas sinonimo de "biblioteko", nome "librejo".
Epovikipedio (프로필 보기) 2012년 7월 9일 오후 3:33:10
darkweasel:==' Vidu mian respondon al citaĵo de Sahaquiel.Epovikipedio:Tio povas esti ankaŭ librovendejo.
Estas sinonimo de "biblioteko", nome "librejo".
Epovikipedio (프로필 보기) 2012년 7월 9일 오후 3:34:46
darkweasel:Mi fojfoje uzas libropruntejo.Por la biblioteko aŭ por la librovendejo ?
darkweasel (프로필 보기) 2012년 7월 9일 오후 3:50:15
Epovikipedio:Por biblioteko, evidente.darkweasel:Mi fojfoje uzas libropruntejo.Por la biblioteko aŭ por la librovendejo ?
hebda999 (프로필 보기) 2012년 7월 9일 오후 4:16:09
Epovikipedio (프로필 보기) 2012년 7월 9일 오후 7:26:59
hebda999:Kaj libraro estas "księgarnia" : księga = libro, arnia = aro.Eraro ! Oni diras "librovendejo".
Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 7월 10일 오전 1:02:23
RiotNrrd (프로필 보기) 2012년 7월 10일 오전 2:00:52
N-true:... (mi ŝatas la proponon "libropruntejo", sed "biblioteko" certe estus pli internacie rekonebla)...La vorto "libropruntejo" plaĉas al mi pli ol la kutima "biblioteko", kiun mi ne ŝatas multe. "Libropruntejo" priskribas ĝuste kaj plene, kaj konstruiĝas el ordinaraj Esperantaj radikoj. Ĝi estas tute uzebla Esperanta vorto.
Estas ne leĝo ke oni devas uzi nur kutimajn vortojn. Ni povas ŝanĝi la vortojn kiujn ni uzas, se aliaj (veraj) Esperantaj vortoj haveblas. Ofte, estas ne bonaj alternativaj vortoj, sed tiukaze mi opinias ke estas.
Se oni deziras kutimigi "libropruntejo", oni devas uzi ĝin. Do, mi planas uzi ĝin estonte.
Demian (프로필 보기) 2012년 7월 11일 오전 11:21:30
N-true:Cetere... ne en ĉiuj biblioteko oni vere povas pruntepreni librojn. Sufiĉe ofte, oni nur povas legi ilin tie. Tiuj lokoj estas ankoraŭ bibliotekoj, sed ne plu libropruntejoj. Eble ili estas librolegejoj? Do, la vortoj estas ne entutaj sinonimaj (ankaŭ vidu, kion la PIV diras pri "bibliotek/o"...Laŭ tiu pensmaniero, biblioteko ankaŭ estas neĝusta. Laŭ la radikoj de la vorto, biblioteko nur estas "loko de libroj." Oni povas diri ke tio estas kelksignifa (ambigua) vorto.
N-true:Laŭ mi, ambaŭ vortoj havas la rajton esti uzataj.Konsentas.
Kirilo81 (프로필 보기) 2012년 7월 11일 오후 12:11:24
Demian:Ne, ĉar estas ja esenca diferenco inter vorto, kies etimologion konas nur malmultaj, kaj travidebla vorto kunmetitaj el Esperantaj morfemoj.N-true:Cetere... ne en ĉiuj biblioteko oni vere povas pruntepreni librojn. Sufiĉe ofte, oni nur povas legi ilin tie. Tiuj lokoj estas ankoraŭ bibliotekoj, sed ne plu libropruntejoj. Eble ili estas librolegejoj? Do, la vortoj estas ne entutaj sinonimaj (ankaŭ vidu, kion la PIV diras pri "bibliotek/o"...Laŭ tiu pensmaniero, biblioteko ankaŭ estas neĝusta. Laŭ la radikoj de la vorto, biblioteko nur estas "loko de libroj." Oni povas diri ke tio estas kelksignifa (ambigua) vorto.
biblioteko estas vaste konata internacia vorto, kiu pli bone donas la deziratan signifon ol la proponitaj vortoj kunmetitaj, do mi ne vidas ajnan kaŭzon ĝin ne uzi (krom troigitan bonlingvismon).
Parenteze: Ne gravas, ĉu oficiala vorto aperis en la Fundamento, ĉu en posta aldono. Ili estas same oficialaj (kio signifas uzindaj, ne uzendaj).