글: 21
언어: Esperanto
antoniomoya (프로필 보기) 2012년 7월 12일 오후 12:19:30
fajrkapo:Parenteze, kio estus telefonujo?, se ĝi estas io...Telefonujo? Ĉu tio ne estus iu skatoleto aŭ kesteto por gardi
(konservi, kaŝi, protekti) telefonon?
Amike.
ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 7월 13일 오전 7:56:30
Mia propono estas: alvokejo
fajrkapo (프로필 보기) 2012년 7월 13일 오전 8:53:56
ratkaptisto:"call center" estas ejo de kie oni alvokas aliajn homojn (ekz klientoj, interesuloj).Jes, sed fundamente oni alvokas per telefono, telefonante, do telefoni-ejo: telefonejo estas pli taŭga, almenaŭ por mi. (call-telephone: telefoni, kaj centre: ejo, loko, centro, kaj hispane estas Locutorio, kio signifas loko por Loc...: voki).
Mia propono estas: alvokejo
ratkaptisto (프로필 보기) 2012년 7월 13일 오전 9:18:19
fajrkapo:alvoki = call (en la angla lingvo)ratkaptisto:"call center" estas ejo de kie oni alvokas aliajn homojn (ekz klientoj, interesuloj).Jes, sed fundamente oni alvokas per telefono, telefonante, do telefoni-ejo: telefonejo estas pli taŭga, almenaŭ por mi. (call-telephone: telefoni, kaj centre: ejo, loko, centro, kaj hispane estas Locutorio, kio signifas loko por Loc...: voki).
Mia propono estas: alvokejo
telefoni = phone (en la angla lingvo) ---> tiu vorto ne estas call
Demian (프로필 보기) 2012년 7월 13일 오전 10:01:10
ratkaptisto:alvoki = call (en la angla lingvo)Vi pravas.
telefoni = phone (en la angla lingvo) ---> tiu vorto ne estas call
Patrino alvokas siajn infanojn vespere por reveni hejmen kaj manĝi.
Sed kiam la infanoj kreskiĝas, ŝi telefonas ilin por viziti ŝin kiam ili havas tempon.
Telefonvokcentro
cellus (프로필 보기) 2012년 7월 13일 오후 4:20:19
Vokcentro estas ankaŭ bona vorto, se oni povas paroli pri telefonvoko en esperanto.
Telefonujo devas esti tiu objekto en kiu vi povas meti vian poŝtelefonon.
Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 7월 14일 오전 7:15:19
sudanglo (프로필 보기) 2012년 7월 14일 오전 9:47:04
Tele-serva centro. Tele-kontaktejo. Alvokcentro. Tele-serva centralo. Vok-centralo. Tele-vendejo (ĉar foje la afero estas dediĉita al tele-vendoj).
Oni ĵonglu laŭplaĉe.
Eble mi voĉdonus por tele-kontaktejo.
Demian (프로필 보기) 2012년 7월 14일 오전 10:12:06
Hyperboreus:Press 1 for Spanish. Press 2 for English.En mia ŝtato oni diras:
XYZ ਵਿਚ ਤੁਹਾਡਾ ਸਵਾਗਤ ਹੈ। ਪੰਜਾਬੀ ਲਈ 1 ਦਬਾਵੋ।
XYZ में आपका सवागत है। हिंदी के लिए 2 दबाएँ।
Welcome to XYZ. Press 3 for English.
En najbaraj (hinda-parolantaj) ŝtatoj oni aŭdas al nur du lingvoj: hinda kaj la angla.
En sud-barataj ŝtatoj oni ankaŭ aŭdas al nur du lingvoj: la loka kaj la angla
antoniomoya (프로필 보기) 2012년 7월 14일 오전 10:37:32
sudanglo:La eblaj kombinoj ŝajnas senfinaj.Jes, oni kutime forgesas, mi ne scias kial, ke en Esperanto oni havas la eblecon diri ion ajn plurmaniere, ĉiuj korektaj. Eble ni ne ĉiam memoras tiun esperantan avantaĝon pro la limoj de nia propra gepatra lingvo.
Tele-serva centro. Tele-kontaktejo. Alvokcentro. Tele-serva centralo. Vok-centralo. Tele-vendejo (ĉar foje la afero estas dediĉita al tele-vendoj).
Oni ĵonglu laŭplaĉe.
Eble mi voĉdonus por tele-kontaktejo.
Amike.