Mesaĝoj: 21
Lingvo: Esperanto
c2o (Montri la profilon) 2012-julio-11 14:41:51
Kiel oni tradukas la loko nomita angle "call center" (aŭ "call centre").
Dankon pro la atento,
Markos
darkweasel (Montri la profilon) 2012-julio-11 14:51:23
c2o (Montri la profilon) 2012-julio-11 15:14:38
darkweasel:telefonejo? telefoncentralo? nur kelkaj sugestoj...Laŭ Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Telefoncentralo) Telefoncentralo estas tiu centrejo, kie oni faras interligojn inter telefonoj ...
Sed "call center" estas loko kie gelaboristoj vendas (produktojn aŭ servojn) aŭ ricevas plendojn per telefono.
Amike,
Markos
Demian (Montri la profilon) 2012-julio-11 15:22:17
(2) Centro de telefonvokoj.
(3) Telefonvokcentro.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-julio-11 15:42:56
c2o:Bone, forgesu tion do - mi ne kontrolis antaŭe.
Laŭ Vikipedio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Telefoncentralo) Telefoncentralo estas tiu centrejo, kie oni faras interligojn inter telefonoj ...
lagtendisto (Montri la profilon) 2012-julio-11 19:16:43
c2o (Montri la profilon) 2012-julio-11 20:18:45
spreecamper:Aŭ vi celas "call center" kiel firmao de "customer care"/ customer service"? Aŭ kiel "internet cafe"?Karaj Amikoj,
Laŭ Sro. Fernando Maia Jr. oni uzas la esprimon: vok-centro aŭ vokcentro (la plej uzata formo estas senstreka: vokcentro).
Per Guglu mi trovis:
Je la naǔa de la 1-a de julio la "vok-centro" por spektantoj de la Pekinaj Olimpikoj oficiale ekfunkciis.
(esperanto.china.org.cn)
Dankon pro la atento,
Markos
www.c2o.pro.br
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-11 22:28:41
sudanglo (Montri la profilon) 2012-julio-12 09:39:55
Se vi volas Esperantigi 'call centre' sub regulo 15 tiam ĝi estu koŭl-centro, aŭ kaŭl-centro.
fajrkapo (Montri la profilon) 2012-julio-12 10:01:51
sudanglo:Via kolo estas tio kio ligas vian kapon al via ŝultroj por ke ĝi ne defalu.Jes, mi nur ŝercis pri kolcentero...
Se vi volas Esperantigi 'call centre' sub regulo 15 tiam ĝi estu koŭl-centro, aŭ kaŭl-centro.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Telefonejo por mi estas simpla, taŭga, utila, kaj bela Esperanto, kaj perfekte priskribas tiun ideon.
Parenteze, kio estus telefonujo?, se ĝi estas io...