Tin nhắn: 18
Nội dung: Esperanto
marcuscf (Xem thông tin cá nhân) 17:48:44 Ngày 17 tháng 7 năm 2012
Riano:Jes.Hyperboreus:Ĉu fariĝi estas la samo kiel iĝi, do?Riano:P.S: Ĉu mi neniam diru iĝi sen prefikso?Ĉu ne? Ekzemple "Danke al tiu ĉi kurso, Sinjoro X iĝis kompetentulo de tiu ĉi fako."
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 21:56:54 Ngày 17 tháng 7 năm 2012
Ne. Se vi volas kontroli, tio troviĝas je la paĝo 99 je la komenco de la paĝo.Mi ne volis implici, ke vi mis-citas la tekston.
Nur ŝajnas al mi ke teraso estas tia afero, kia pli nature mallumiĝus ol malheliĝus.
Cetere, se mi bone memoras Paŝoj al Plena Posedo estas kolekto de tekstoj, kiujn oni bedaŭrinde presis senŝanĝe, sen redakto al pli modela formo - kio pli konvenus en libro destinita instrui la bonan lingvon.
fajrkapo (Xem thông tin cá nhân) 10:28:15 Ngày 01 tháng 8 năm 2012
tommjames:Kial ne simple "la pluvo komencis"?, mi ne komprenas kiel aldoni -iĝ ĉikaze.La pluvo komenciĝis ≠ La pluvo estis komencita (kiu komencis la pluvon??)+1, bona ekzemplo!
tommjames (Xem thông tin cá nhân) 10:50:44 Ngày 01 tháng 8 năm 2012
fajrkapo:Kial ne simple "la pluvo komencis"?, mi ne komprenas kiel aldoni -iĝ ĉikaze.En Esperanto oni devas atenti la malsamon inter "komenci" kaj "komenciĝi". La instruisto komencis la lecionon. La leciono komenciĝis (ne komencis).
Tamen ĉi-kaze laŭ mi kaj "la pluvo komencis [fali]" kaj "la pluvo komenciĝis" estas ĝustaj, kaj ili diferencas nur nuancete.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 14:29:38 Ngày 01 tháng 8 năm 2012
tommjames:fakte sen "fali" mi ja taksus *la pluvo komencis* erara.
Tamen ĉi-kaze laŭ mi kaj "la pluvo komencis [fali]" kaj "la pluvo komenciĝis" estas ĝustaj, kaj ili diferencas nur nuancete.
EldanarLambetur (Xem thông tin cá nhân) 14:39:37 Ngày 01 tháng 8 năm 2012
Jen PMEG paĝo pri la vortoj. Tio sugestas ke "fariĝi" estas pli tradicia (sed eble eksmoda).
Ankaŭ jen tiu ĉi paĝo pri la evoluo de Esperanto fare de Claude Piron. En tiu paĝo, Piron sugestas, ke laŭ pli maljuna Esperanto, afiksoj ne estu sola, kaj ke dum la evoluo de Esperanto, solaj afiksoj plipopulariĝis.
Do, eble tio estas la kialo ke "fariĝi" unue oni uzis.
Por tiuj kiuj povas legi la anglan, mi skribis blogaĵon pri tio!
![ridego.gif](/images/smileys/ridego.gif)
tommjames (Xem thông tin cá nhân) 14:53:56 Ngày 01 tháng 8 năm 2012
darkweasel:Mi ne. Eblas rezoni ke "fali" (aŭ iu simila ago) estas subkomprenata. Ankaŭ, ĉar eblas iel konsideri la pluvon io aŭtonoma, kiu kapablas "siavole" fari ion, miaopinie eblas diri ke pluvo komencis (komencis fari tion, kion pluvo ĝenerale faras), same kiel eblas diri "li komencis" sen specifi objekton.tommjames:Tamen ĉi-kaze laŭ mi kaj "la pluvo komencis [fali]" kaj "la pluvo komenciĝis" estas ĝustaj, kaj ili diferencas nur nuancete.fakte sen "fali" mi ja taksus *la pluvo komencis* erara.
RiotNrrd (Xem thông tin cá nhân) 20:42:55 Ngày 02 tháng 8 năm 2012
EldanarLambetur:Tio sugestas ke "fariĝi" estas pli tradicia (sed eble eksmoda).Mi preskaŭ ĉiam uzas "iĝi" anstataŭ "fariĝi".