前往目錄

-Iĝi

貼文者: Riano, 2012年7月17日

訊息: 18

語言: Esperanto

marcuscf (顯示個人資料) 2012年7月17日下午5:48:44

Riano:
Hyperboreus:
Riano:P.S: Ĉu mi neniam diru iĝi sen prefikso?
Ĉu ne? Ekzemple "Danke al tiu ĉi kurso, Sinjoro X iĝis kompetentulo de tiu ĉi fako."
Ĉu fariĝi estas la samo kiel iĝi, do?
Jes.

sudanglo (顯示個人資料) 2012年7月17日下午9:56:54

Ne. Se vi volas kontroli, tio troviĝas je la paĝo 99 je la komenco de la paĝo.
Mi ne volis implici, ke vi mis-citas la tekston.

Nur ŝajnas al mi ke teraso estas tia afero, kia pli nature mallumiĝus ol malheliĝus.

Cetere, se mi bone memoras Paŝoj al Plena Posedo estas kolekto de tekstoj, kiujn oni bedaŭrinde presis senŝanĝe, sen redakto al pli modela formo - kio pli konvenus en libro destinita instrui la bonan lingvon.

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年8月1日上午10:28:15

tommjames:
La pluvo komenciĝis ≠ La pluvo estis komencita (kiu komencis la pluvon??)
+1, bona ekzemplo!
Kial ne simple "la pluvo komencis"?, mi ne komprenas kiel aldoni -iĝ ĉikaze.

tommjames (顯示個人資料) 2012年8月1日上午10:50:44

fajrkapo:Kial ne simple "la pluvo komencis"?, mi ne komprenas kiel aldoni -iĝ ĉikaze.
En Esperanto oni devas atenti la malsamon inter "komenci" kaj "komenciĝi". La instruisto komencis la lecionon. La leciono komencis (ne komencis).

Tamen ĉi-kaze laŭ mi kaj "la pluvo komencis [fali]" kaj "la pluvo komenciĝis" estas ĝustaj, kaj ili diferencas nur nuancete.

darkweasel (顯示個人資料) 2012年8月1日下午2:29:38

tommjames:
Tamen ĉi-kaze laŭ mi kaj "la pluvo komencis [fali]" kaj "la pluvo komenciĝis" estas ĝustaj, kaj ili diferencas nur nuancete.
fakte sen "fali" mi ja taksus *la pluvo komencis* erara.

EldanarLambetur (顯示個人資料) 2012年8月1日下午2:39:37

Pri la demando, "Kial 'iĝi' = 'fariĝi'?":

Jen PMEG paĝo pri la vortoj. Tio sugestas ke "fariĝi" estas pli tradicia (sed eble eksmoda).

Ankaŭ jen tiu ĉi paĝo pri la evoluo de Esperanto fare de Claude Piron. En tiu paĝo, Piron sugestas, ke laŭ pli maljuna Esperanto, afiksoj ne estu sola, kaj ke dum la evoluo de Esperanto, solaj afiksoj plipopulariĝis.

Do, eble tio estas la kialo ke "fariĝi" unue oni uzis.

Por tiuj kiuj povas legi la anglan, mi skribis blogaĵon pri tio! ridego.gif

tommjames (顯示個人資料) 2012年8月1日下午2:53:56

darkweasel:
tommjames:Tamen ĉi-kaze laŭ mi kaj "la pluvo komencis [fali]" kaj "la pluvo komenciĝis" estas ĝustaj, kaj ili diferencas nur nuancete.
fakte sen "fali" mi ja taksus *la pluvo komencis* erara.
Mi ne. Eblas rezoni ke "fali" (aŭ iu simila ago) estas subkomprenata. Ankaŭ, ĉar eblas iel konsideri la pluvon io aŭtonoma, kiu kapablas "siavole" fari ion, miaopinie eblas diri ke pluvo komencis (komencis fari tion, kion pluvo ĝenerale faras), same kiel eblas diri "li komencis" sen specifi objekton.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2012年8月2日下午8:42:55

EldanarLambetur:Tio sugestas ke "fariĝi" estas pli tradicia (sed eble eksmoda).
Mi preskaŭ ĉiam uzas "iĝi" anstataŭ "fariĝi".

回到上端