目次へ

Kial oni ne ofte vidas pasintaj kuntempaj vortoj?

walfino,2012年8月24日の

メッセージ: 18

言語: Esperanto

Francestral (プロフィールを表示) 2012年9月30日 18:58:10

HaleBopp:Nenio alia dirinditus ! okulumo.gif
Ĉu ĝi estas ĝusta ? Mi dirus "Nenio alia dirindintus".

dirinda = meritanta esti dirata
dirindi = esti meritanta esti dirata
dirindinta = tia, ke oni antaŭe estis meritanta esti dirata
dirindinti = esti tia, ke oni antaŭe estis meritanta esti dirata

Nenio alia dirindintus. = Nenio alia estus tia, ke ĝi antaŭe estis meritanta esti dirata.

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年9月30日 20:20:21

Francestral:
HaleBopp:Nenio alia dirinditus ! okulumo.gif
Ĉu ĝi estas ĝusta ? Mi dirus "Nenio alia dirindintus".
Kaj vi pravas.

Ondo (プロフィールを表示) 2012年10月1日 9:55:35

Francestral:Nenio alia dirindintus. = Nenio alia estus tia, ke ĝi antaŭe estis meritanta esti dirata.
Nenio alia dirindintus. = Nenion alian indus diri.
(La dua frazo estas komprenebla, la unua estas teoriumaĵo. La us-formo estas sentempa, kaj almenaŭ en la ekzempla uzo (humura) ĉi-antaŭe, estis nenia kialo insisti pri pasinta okazo.

baibaibibi (プロフィールを表示) 2012年10月1日 10:05:48

mi ne komprenas kio estas pasintaj kuntempaj vortoj. ĉu tio estas esperanto aŭ ido?
mi ne vidis tion en la lernolibroj. ĉu ĝi estas en la fundamento? dankon.

roint (プロフィールを表示) 2012年10月1日 10:26:42

Ŝajnas al mi, ke gehomoj, gejunuloj speciale, ne komprenas ke oni ne devas uzi komplikajn frazojn, aŭ kun precizajn verbojn aŭ kun laŭvortajn adjektivojn, por esprimi ideojn bone kaj klare. La senco de vortoj loĝas en la afekcia karaktero de kiel vi esprimas ion, kaj kutime la plej simpla formo havas pli da senco ol la vortstilo de instruaj manlibroj.

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年10月1日 10:56:38

baibaibibi:mi ne komprenas kio estas pasintaj kuntempaj vortoj. ĉu tio estas esperanto aŭ ido?
mi ne vidis tion en la lernolibroj. ĉu ĝi estas en la fundamento? dankon.
En la unua afiŝo estas ekzemploj de tio, kio estas celata per tiu (ja stranga) termino.

Ondo (プロフィールを表示) 2012年10月1日 13:01:35

baibaibibi:mi ne komprenas kio estas pasintaj kuntempaj vortoj. ĉu tio estas esperanto aŭ ido?
mi ne vidis tion en la lernolibroj. ĉu ĝi estas en la fundamento? dankon.
Vi certe perdis nenion, se vi ne komprenas tion. Iuj nur ludas per vortoj kaj gramatiko por trovi kiel eble plej strangan kaj malfacile kompreneblan esprimon.

Tio apenaŭ estas Esperanto, kaj ne troviĝas en la Fundamento. Simple malatentu.

walfino (プロフィールを表示) 2012年10月4日 16:38:39

Fakte hodiaŭ mi vidis pasinta kuntempa vorto en mia komputilo.

La komandlinea teksta redaktilo Nano en Kubuntu montris "... ne trovatas".

先頭にもどる