본문으로

Uzi finaĵoj nur kiam necesa~!

글쓴이: eitanulo, 2012년 9월 12일

글: 61

언어: Esperanto

robbkvasnak (프로필 보기) 2012년 9월 17일 오후 12:39:41

Ĉiam estas malsamo inter la parola, ĉiutaga lingvo kaj la pli formala (ofte skribita) lingvo. Mi supozas ke en tre amikema interparolo la parolantoj serĉus pli "rapidajn" formojn. Kiam mi parolas kun mia vivkunulo, ni ofte ne venas al la fino de frazo ĉar la alia jam scias kion ni volas diri. En formala lingvo tiaj reguloj ne validas. Tiam oni devas respekti la standardan formon (mi ne havas vortaron kun mi kaj ne certas ke "standarda" estas E-vorto).

cellus (프로필 보기) 2012년 9월 17일 오후 12:53:13

robbkvasnak:Ĉiam estas malsamo inter la parola, ĉiutaga lingvo kaj la pli formala (ofte skribita) lingvo. Mi supozas ke en tre amikema interparolo la parolantoj serĉus pli "rapidajn" formojn. Kiam mi parolas kun mia vivkunulo, ni ofte ne venas al la fino de frazo ĉar la alia jam scias kion ni volas diri. En formala lingvo tiaj reguloj ne validas. Tiam oni devas respekti la standardan formon (mi ne havas vortaron kun mi kaj ne certas ke "standarda" estas E-vorto).
Kiam mi ne parolas la polan kun mia amikino sed uzas esperanton, povas esti ke ni uzas tute neakademiajn formojn. Ke ni e§c ne atentas ke devas esti o-finaĵo de vorto. Preskaŭ iom idoeca, malgraŭ neniu el ni havas tian celon. Estas iom kiel la islandanoj kiuj uzas tre multe da anglaj vortoj en la ĉiutaga interparola lingvo, sed skribas la tre purisman islandan lingvon.

Tiel same faras multaj esperantistoj.

sudanglo (프로필 보기) 2012년 9월 17일 오후 4:30:54

(mi ne havas vortaron kun mi kaj ne certas ke "standarda" estas E-vorto)
Vi ĉiam havas vortaron ĉe vi kiam vi mesaĝas ĉe Lernu. Ĝi situas konsult-preta ĉe la dekstra flanko de la ekrano de via komputilo.

Cetere, standardo estas iu flaga afero.

dobri (프로필 보기) 2012년 9월 17일 오후 7:51:02

(mi ne havas vortaron kun mi kaj ne certas ke "standarda" estas E-vorto)
Vi certe celis diri "laŭnorma" aŭ "defaŭlta".

eitanulo (프로필 보기) 2012년 9월 21일 오후 2:18:34

Kiel dirite, la elekto estas en VIAJ MANOJ, ĉu uzi tiun parolmaron de "Glat Esperanto" aŭ ne..!

Se vi uzos ĝin, jen aliaj avantaĝoj vi utilos:

Anstataŭ diri "ĝi estas bela", diru "ĝi bel".

"Mi estas soifa" -- > "Mi soif"

Tiel, la signifo de tiu-ĉi vorto "esti", iĝos proksimume kiel la angla "there is" aŭ "ekzisti, ĉeesti.. ktp)

fajrkapo (프로필 보기) 2012년 9월 21일 오후 3:04:31

eitanulo:Kiel dirite, la elekto estas en VIAJ MANOJ, ĉu uzi tiun parolmaron de "Glat Esperanto" aŭ ne..!

Se vi uzos ĝin, jen aliaj avantaĝoj vi utilos:

Anstataŭ diri "ĝi estas bela", diru "ĝi bel".

"Mi estas soifa" -- > "Mi soif"

Tiel, la signifo de tiu-ĉi vorto "esti", iĝos proksimume kiel la angla "there is" aŭ "ekzisti, ĉeesti.. ktp)
Kaj finfine neniu komprenos kion vi diradas, kiel nacia lingvo, kaj vi necesos multajn jarojn por bonkompreni kion parolas homoj, ĉar kun tiaj mallongaj vortoj dum la "tut parol vi dev ripet kaj ripet via lernad dum mult stult jar kiu vi hav perdit"

PS: Kial vi vol parol tiel rapid, ĉu vi malfru?, eble por kant-j est bon ide¨, ĉef rap

eitanulo (프로필 보기) 2012년 9월 22일 오후 8:37:42

fajrkapo:

Mi ne komprenis vin.. Eble, ĉar vi ne parolis korekte. Bonvolu konstatu vian kompreneblecon.

erinja (프로필 보기) 2012년 9월 22일 오후 9:17:36

eitanulo:Mi ne komprenis vin.. Eble, ĉar vi ne parolis korekte. Bonvolu konstatu vian kompreneblecon.
ridego.gif ridego.gif ridego.gif

Mi devis rekontroli kiu skribis tiun mesaĝon, kiel amuze!

robbkvasnak (프로필 보기) 2012년 9월 22일 오후 10:25:50

sudanglo:
(mi ne havas vortaron kun mi kaj ne certas ke "standarda" estas E-vorto)
Vi ĉiam havas vortaron ĉe vi kiam vi mesaĝas ĉe Lernu. Ĝi situas konsult-preta ĉe la dekstra flanko de la ekrano de via komputilo.
Sho’ had a down rite hank’rin fer some neighborly advice fer I went back t' plow the south 40
(Mi certe deziris najbaremajn konsilojn antaŭ ol iri flugi la 40 hektarojn en la suda parto de mia bieno)[eble iu povus dialektigi la E tradukon - mi ne scipovas malgajo.gif ]

edu500ac (프로필 보기) 2012년 9월 28일 오전 4:49:22

Mi aŭdis pri aliaj lingvoj, kiuj klasigas vortojn. Mi eĉ lernis unu el tiaj lingvoj. Antikva Egipta Lingvo klasigas ĝiajn vortojn. Ekzemple, estas klaso de Egiptaj adjektivoj, kiuj finiĝas per TY. Mi pensas ke kelkaj Afrikaj lingvoj ankaŭ klasigas vortojn.

다시 위로