Mesaĝoj: 14
Lingvo: Esperanto
Interretano (Montri la profilon) 2012-oktobro-04 12:48:54
Cxu, do, por gastropodoj en aliaj familioj, (kiel Discidae aux Naticidae) oni uzu alian frazon, kiel "surtera kunkonka gastropodo", aux "enakva kunkonka gastropodo"? Cxu eblas paroli pri ili per malpli longaj vortoj?
Plue, cxu estas esperantaj tradukoj de prigastropodaj vortoj, kiel "whorl", "lip", "umbilicus", ktp.?
walfino (Montri la profilon) 2012-oktobro-04 16:42:32
Lip: lipo?
Alie, mi ne scias...
Interretano (Montri la profilon) 2012-oktobro-04 16:44:45
Jen tion, kion mi legis pri la afero.
Laux la Reta Vortaro, la vorto "heliko" povas signifi aux genro en la familio helix, aux tia gastropodo, pri kiu mi parolis supre. Mi tamen ne scias, cxu uzi la vorton heliko en artikolo pri alia genro de gastropodo estas gxusta. (Ekzemple, Discus).
Mi aldonis demandon al la lingvejon de la vikipedia diskutejo.
Eble iu respondos al mi tie.
Tamen, mi ankoraux ne scias cxu estas tradukoj de tiuj supraj anglaj gastropodaj vortoj.
sudanglo (Montri la profilon) 2012-oktobro-04 20:10:10
Laŭ NPIV, maŝo povas signifi ankaŭ ringo-forman ŝnuraĵon, por kapti, pendumi, sufoki ktp. - do angle 'loop'.
Buklo (angle 'curl) kvankam kutime uzata pri haroj prezentas alian de-irpunkton. Do eble buklaĵo
Kio estas la lipo koncerne helikojn, ĉu la rando de la konko?
Umbeliko difiniĝas en NPIV en diversaj signifoj. Eble unu el tiuj taŭgas por helikoj.
Interretano (Montri la profilon) 2012-oktobro-05 00:28:14
Nu, la cxefa problemo, por mi, estas la nomo de la helikoj mem.
En faka prozo, cxu uzeblas la vorto "Heliko" por nehelikedaj (helix) gastropodoj? Ekzemple, en la Vikipedia artikolo pri Discus whitneyi:
"Discus whitneyi ... estas specio de malgrandaj, [kunkonkaj], surteraj gastropodoj en la familio Diskedoj."
Cxu la vorto gastropodo cxi tie anstatauxeblas per "heliko"?
sudanglo (Montri la profilon) 2012-oktobro-05 09:14:52
Ŝajnas al mi ke la konko de heliko efektive estas spirala pli ol helica. Ĉu 'whorl' en la gastropoda faklingvo rilatas al la tuta form-fasono, tiel diri, aŭ nur specife al unu volvo de la konko?
Tjeri (Montri la profilon) 2012-oktobro-05 09:55:10
En PIV Heliko estas:
1 Molusko (Helix kaj aliaj genroj) el la klaso de gastropodoj, pulmohava, kun diverskolora, spirala konko, k vivanta sur teraj vegetaĵoj. > limako, bukceno.
2 kokleo.
3 Volvita A (@).
Interretano (Montri la profilon) 2012-oktobro-05 20:49:57
Tjeri: dankon. Mi legis tiun difinon, sed ne komprenis, kion signifis "k.a. g-oj".
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
En la artikoloj pri helikoj mi do skribos "heliko".
Dankon al ĉiuj!
Ondo (Montri la profilon) 2012-oktobro-08 14:16:35
Tjeri:Vikipedio neniel estas lingva referenco en esperanto, des malpli pri biologia nomenklaruro. Ĝi fakte estas granda fatraso, kaj same kiel en ĉiuj fatrasoj, tie troviĝas multaj rubaĵoj, sed tamen povas esti kelkaj trezoroj.Mi konsentas. Kaj oni povas trovi tie ne nur rubon sed foje eĉ intence metitajn erarojn kaj falsaĵojn.
darkweasel (Montri la profilon) 2012-oktobro-08 19:36:19
Ondo:Kaj estas evidente pli bone plendi pri tio ol helpi korekti ilin.Tjeri:Vikipedio neniel estas lingva referenco en esperanto, des malpli pri biologia nomenklaruro. Ĝi fakte estas granda fatraso, kaj same kiel en ĉiuj fatrasoj, tie troviĝas multaj rubaĵoj, sed tamen povas esti kelkaj trezoroj.Mi konsentas. Kaj oni povas trovi tie ne nur rubon sed foje eĉ intence metitajn erarojn kaj falsaĵojn.
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)