Signifo de "Heliko"
从 Interretano, 2012年10月4日
讯息: 14
语言: Esperanto
Interretano (显示个人资料) 2012年10月4日下午12:48:54
Cxu, do, por gastropodoj en aliaj familioj, (kiel Discidae aux Naticidae) oni uzu alian frazon, kiel "surtera kunkonka gastropodo", aux "enakva kunkonka gastropodo"? Cxu eblas paroli pri ili per malpli longaj vortoj?
Plue, cxu estas esperantaj tradukoj de prigastropodaj vortoj, kiel "whorl", "lip", "umbilicus", ktp.?
walfino (显示个人资料) 2012年10月4日下午4:42:32
Lip: lipo?
Alie, mi ne scias...
Interretano (显示个人资料) 2012年10月4日下午4:44:45
Jen tion, kion mi legis pri la afero.
Laux la Reta Vortaro, la vorto "heliko" povas signifi aux genro en la familio helix, aux tia gastropodo, pri kiu mi parolis supre. Mi tamen ne scias, cxu uzi la vorton heliko en artikolo pri alia genro de gastropodo estas gxusta. (Ekzemple, Discus).
Mi aldonis demandon al la lingvejon de la vikipedia diskutejo.
Eble iu respondos al mi tie.
Tamen, mi ankoraux ne scias cxu estas tradukoj de tiuj supraj anglaj gastropodaj vortoj.
sudanglo (显示个人资料) 2012年10月4日下午8:10:10
Laŭ NPIV, maŝo povas signifi ankaŭ ringo-forman ŝnuraĵon, por kapti, pendumi, sufoki ktp. - do angle 'loop'.
Buklo (angle 'curl) kvankam kutime uzata pri haroj prezentas alian de-irpunkton. Do eble buklaĵo
Kio estas la lipo koncerne helikojn, ĉu la rando de la konko?
Umbeliko difiniĝas en NPIV en diversaj signifoj. Eble unu el tiuj taŭgas por helikoj.
Interretano (显示个人资料) 2012年10月5日上午12:28:14
Nu, la cxefa problemo, por mi, estas la nomo de la helikoj mem.
En faka prozo, cxu uzeblas la vorto "Heliko" por nehelikedaj (helix) gastropodoj? Ekzemple, en la Vikipedia artikolo pri Discus whitneyi:
"Discus whitneyi ... estas specio de malgrandaj, [kunkonkaj], surteraj gastropodoj en la familio Diskedoj."
Cxu la vorto gastropodo cxi tie anstatauxeblas per "heliko"?
sudanglo (显示个人资料) 2012年10月5日上午9:14:52
Ŝajnas al mi ke la konko de heliko efektive estas spirala pli ol helica. Ĉu 'whorl' en la gastropoda faklingvo rilatas al la tuta form-fasono, tiel diri, aŭ nur specife al unu volvo de la konko?
Tjeri (显示个人资料) 2012年10月5日上午9:55:10
En PIV Heliko estas:
1 Molusko (Helix kaj aliaj genroj) el la klaso de gastropodoj, pulmohava, kun diverskolora, spirala konko, k vivanta sur teraj vegetaĵoj. > limako, bukceno.
2 kokleo.
3 Volvita A (@).
Interretano (显示个人资料) 2012年10月5日下午8:49:57
Tjeri: dankon. Mi legis tiun difinon, sed ne komprenis, kion signifis "k.a. g-oj".
En la artikoloj pri helikoj mi do skribos "heliko".
Dankon al ĉiuj!
Ondo (显示个人资料) 2012年10月8日下午2:16:35
Tjeri:Vikipedio neniel estas lingva referenco en esperanto, des malpli pri biologia nomenklaruro. Ĝi fakte estas granda fatraso, kaj same kiel en ĉiuj fatrasoj, tie troviĝas multaj rubaĵoj, sed tamen povas esti kelkaj trezoroj.Mi konsentas. Kaj oni povas trovi tie ne nur rubon sed foje eĉ intence metitajn erarojn kaj falsaĵojn.
darkweasel (显示个人资料) 2012年10月8日下午7:36:19
Ondo:Kaj estas evidente pli bone plendi pri tio ol helpi korekti ilin.Tjeri:Vikipedio neniel estas lingva referenco en esperanto, des malpli pri biologia nomenklaruro. Ĝi fakte estas granda fatraso, kaj same kiel en ĉiuj fatrasoj, tie troviĝas multaj rubaĵoj, sed tamen povas esti kelkaj trezoroj.Mi konsentas. Kaj oni povas trovi tie ne nur rubon sed foje eĉ intence metitajn erarojn kaj falsaĵojn.