Kio estas celo por la vivo?
kelle poolt diogotux, 1. november 2012
Postitused: 211
Keel: Esperanto
lagtendisto (Näita profiili) 21. november 2012 19:44.52
mihxil (Näita profiili) 21. november 2012 20:52.24
antoniomoya:Mono? Ne necese, amiko Hebda. SCIENCO estas la nova religio de sendiuloj. Ili interŝanĝis Dion por Scienco. Tiel ili povas preĝi al atomoj, energioj, kemiaĵoj, kaj tiel plu.Scienco ne estas religio. Kaj se vi pensas ke ni 'preĝas' al atomoj kaj tiel plu, tiam vi forte eraras. Mi entute ne preĝas, kaj certe ne al io aŭ iu. Kiel utilus tio?
hebda999 (Näita profiili) 22. november 2012 10:01.46
mihxil:Mi entute ne preĝas, kaj certe ne al io aŭ iu. Kiel utilus tio?Tion ni scias tre bone. Sed vi povus preĝi por savi vian animon. Vivo sen Dio estas vivo vana, sencela kaj malplena. Memoru ke vi mortos.
antoniomoya (Näita profiili) 22. november 2012 13:28.54
mihxil:Scienco ne estas religio.Mi scias, mi scias. Sed vi koncedu ke ĝi iĝis la nuntempa "kredo" de la nereligia homo, kvankam tiu nova kredo ankaŭ baziĝas sur hipotezoj, teorioj, supozoj kaj spekulacioj. Finfine, ne estas granda diferenco inter scienc-kredantoj kaj religi-kredantoj, ĉu?
Sendiuloj legas sciencajn librojn, anstataŭ la biblion, la koranon, k.s.
mihxil:Mi entute ne preĝas, kaj certe ne al io aŭ iu. Kiel utilus tio?Laŭ psikologiistoj, preĝi kaj havi esperon estas ege utila por la sano kaj longa viv-daŭro.
Amike.
Vilius (Näita profiili) 22. november 2012 14:28.51
antoniomoya:Sendiuloj legas sciencajn librojn, anstataŭ la biblion, la koranon, k.s.Ĉu vi iam legis "sciencan" libron? Kaj ĉu vi fakte iam legis biblion?
auxro (Näita profiili) 22. november 2012 15:15.33
mihxil:Verŝajne oni temas pri Scientologioantoniomoya:Mono? Ne necese, amiko Hebda. SCIENCO estas la nova religio de sendiuloj. Ili interŝanĝis Dion por Scienco. Tiel ili povas preĝi al atomoj, energioj, kemiaĵoj, kaj tiel plu.Scienco ne estas religio. Kaj se vi pensas ke ni 'preĝas' al atomoj kaj tiel plu, tiam vi forte eraras.
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
antoniomoya (Näita profiili) 22. november 2012 16:26.49
Vilius:Ĉu vi iam legis "sciencan" libron? Kaj ĉu vi fakte iam legis biblion?Scienco interesas min, ĉefe siaj konkludoj kaj klarigoj bazitaj sur veraj (ne supozaj) faktoj. Mi ŝatas scienc-fikcion, sed nur fidas al serioza, pruvita scienco.
Koncerne la biblion, mi neniam legis ĝin, krom la nova testamento antaŭ multe da tempo. Mi ne kredas je infanecaj ritoj kiuj stulte pretendas ŝanĝi aŭ influi sur la Senfinulon.
Amike.
hebda999 (Näita profiili) 22. november 2012 17:09.15
Vilius:Mi legis kaj multajn sciencajn librojn kaj la Sanktan Biblion kaj ankaŭ Koranon. Mi preferas miloble la kompatan Dion ol vian senaniman sciencon.antoniomoya:Sendiuloj legas sciencajn librojn, anstataŭ la biblion, la koranon, k.s.Ĉu vi iam legis "sciencan" libron? Kaj ĉu vi fakte iam legis biblion?
mihxil (Näita profiili) 22. november 2012 17:34.10
antoniomoya:Scienco interesas min, ĉefe siaj konkludoj kaj klarigoj bazitaj sur veraj (ne supozaj) faktoj. Mi ŝatas scienc-fikcion, sed nur fidas al serioza, pruvita scienco.Kiel ekzemple la teorio de evoluado, kiun vi, se mi bone rememoras, nek komprenas, nek subtenas.
mihxil (Näita profiili) 22. november 2012 17:37.49
hebda999:Mi legis kaj multajn sciencajn librojn kaj la Sanktan Biblion kaj ankaŭ Koranon. Mi preferas miloble la kompatan Dion ol vian senaniman sciencon.Estas jam tute klare ke vi lasas vin gvidi de preferoj, kaj ne de realoj. Vi volas ke Dio ekzistu kaj tial diras ke li ekzistas.
Vi daŭre agas kvazaŭ temus pri ia elekto. Se oni volas esti sincera, tiam ne restas elekto. Eĉ se la vivo estus komplete sencela kaj senesperiga sen Dio (kio ne nepre verus), tio simple ne koncernas la aferon. Neniu diris ke ne eblus ke la vivo estus komplete sencela kaj alimaniere terura. Se ĝi estas tia, ĝi estas tia, ne eblas nei la faktojn.