Kwa maudhui

Kio estas celo por la vivo?

ya diogotux, 1 Novemba 2012

Ujumbe: 211

Lugha: Esperanto

lagtendisto (Wasifu wa mtumiaji) 21 Novemba 2012 7:44:52 alasiri

Se oni ne volas kompreni ion, tiam ĝin oni ankaŭ ne povas kompreni./ Wenn man etwas nicht verstehen will, dann kann man es auch nicht verstehen.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 21 Novemba 2012 8:52:24 alasiri

antoniomoya:Mono? Ne necese, amiko Hebda. SCIENCO estas la nova religio de sendiuloj. Ili interŝanĝis Dion por Scienco. Tiel ili povas preĝi al atomoj, energioj, kemiaĵoj, kaj tiel plu.
Scienco ne estas religio. Kaj se vi pensas ke ni 'preĝas' al atomoj kaj tiel plu, tiam vi forte eraras. Mi entute ne preĝas, kaj certe ne al io aŭ iu. Kiel utilus tio?

hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2012 10:01:46 asubuhi

mihxil:Mi entute ne preĝas, kaj certe ne al io aŭ iu. Kiel utilus tio?
Tion ni scias tre bone. Sed vi povus preĝi por savi vian animon. Vivo sen Dio estas vivo vana, sencela kaj malplena. Memoru ke vi mortos.

antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2012 1:28:54 alasiri

mihxil:Scienco ne estas religio.
Mi scias, mi scias. Sed vi koncedu ke ĝi iĝis la nuntempa "kredo" de la nereligia homo, kvankam tiu nova kredo ankaŭ baziĝas sur hipotezoj, teorioj, supozoj kaj spekulacioj. Finfine, ne estas granda diferenco inter scienc-kredantoj kaj religi-kredantoj, ĉu?
Sendiuloj legas sciencajn librojn, anstataŭ la biblion, la koranon, k.s.

mihxil:Mi entute ne preĝas, kaj certe ne al io aŭ iu. Kiel utilus tio?
Laŭ psikologiistoj, preĝi kaj havi esperon estas ege utila por la sano kaj longa viv-daŭro.

Amike.

Vilius (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2012 2:28:51 alasiri

antoniomoya:Sendiuloj legas sciencajn librojn, anstataŭ la biblion, la koranon, k.s.
Ĉu vi iam legis "sciencan" libron? Kaj ĉu vi fakte iam legis biblion?

auxro (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2012 3:15:33 alasiri

mihxil:
antoniomoya:Mono? Ne necese, amiko Hebda. SCIENCO estas la nova religio de sendiuloj. Ili interŝanĝis Dion por Scienco. Tiel ili povas preĝi al atomoj, energioj, kemiaĵoj, kaj tiel plu.
Scienco ne estas religio. Kaj se vi pensas ke ni 'preĝas' al atomoj kaj tiel plu, tiam vi forte eraras.
Verŝajne oni temas pri Scientologio
ridulo.gif

antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2012 4:26:49 alasiri

Vilius:Ĉu vi iam legis "sciencan" libron? Kaj ĉu vi fakte iam legis biblion?
Scienco interesas min, ĉefe siaj konkludoj kaj klarigoj bazitaj sur veraj (ne supozaj) faktoj. Mi ŝatas scienc-fikcion, sed nur fidas al serioza, pruvita scienco.

Koncerne la biblion, mi neniam legis ĝin, krom la nova testamento antaŭ multe da tempo. Mi ne kredas je infanecaj ritoj kiuj stulte pretendas ŝanĝi aŭ influi sur la Senfinulon.

Amike.

hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2012 5:09:15 alasiri

Vilius:
antoniomoya:Sendiuloj legas sciencajn librojn, anstataŭ la biblion, la koranon, k.s.
Ĉu vi iam legis "sciencan" libron? Kaj ĉu vi fakte iam legis biblion?
Mi legis kaj multajn sciencajn librojn kaj la Sanktan Biblion kaj ankaŭ Koranon. Mi preferas miloble la kompatan Dion ol vian senaniman sciencon.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2012 5:34:10 alasiri

antoniomoya:Scienco interesas min, ĉefe siaj konkludoj kaj klarigoj bazitaj sur veraj (ne supozaj) faktoj. Mi ŝatas scienc-fikcion, sed nur fidas al serioza, pruvita scienco.
Kiel ekzemple la teorio de evoluado, kiun vi, se mi bone rememoras, nek komprenas, nek subtenas.

mihxil (Wasifu wa mtumiaji) 22 Novemba 2012 5:37:49 alasiri

hebda999:Mi legis kaj multajn sciencajn librojn kaj la Sanktan Biblion kaj ankaŭ Koranon. Mi preferas miloble la kompatan Dion ol vian senaniman sciencon.
Estas jam tute klare ke vi lasas vin gvidi de preferoj, kaj ne de realoj. Vi volas ke Dio ekzistu kaj tial diras ke li ekzistas.

Vi daŭre agas kvazaŭ temus pri ia elekto. Se oni volas esti sincera, tiam ne restas elekto. Eĉ se la vivo estus komplete sencela kaj senesperiga sen Dio (kio ne nepre verus), tio simple ne koncernas la aferon. Neniu diris ke ne eblus ke la vivo estus komplete sencela kaj alimaniere terura. Se ĝi estas tia, ĝi estas tia, ne eblas nei la faktojn.

Kurudi juu