Kwa maudhui

La evoluo de Esperanto

ya jchthys, 16 Februari 2013

Ujumbe: 82

Lugha: Esperanto

akueck (Wasifu wa mtumiaji) 30 Julai 2013 11:36:15 asubuhi

cellus:Ĉu eblas ke novaj vokaloj aperos [...]
Mi ĉiam vekigas morgam. Mi venos tagaŭ. Ni povos renkontiĝi la kvinam.

La fundamentalistoj protestegos. Bedaburinde mi certe tiam estos jam morta kaj ne povos rigardi tiun amuzan situacion.
Vi prezentas kelkajn formojn novajn al Fundamentaj formoj.

Kio estas "fundamentalistoj"? La verketo "Fundamento de Esperanto", akceptita kiel legho de Esperanto, specifas en la oka alineo de la Antauparolo, ke ankau formoj novaj povas esti uzataj. La kondicho*) estas tamen rekomendo fare de autoritata centra institucio. Kiel chi lasta estas rigardata nuntempe la Akademio de Esperanto, kaj ankau ties tolerdeklarojn pri formoj novaj oni opinias sufichaj (ekzemploj).

Chio chi estas tre sagha difino por planlingvo, por eviti, almenau malhelpi, ties hhaosighon. Estus bone, se tiujn aferojn konscius ankau la anoj de la Akademia "Konsultejo"...

*) Tiu kondicho ne estas okaze de tio, ke temas pri internacia vorto uzebla lau Regulo 15 de la Fundamenta Gramatiko au nova vorto en la senco de sepa alineo de la Antauparolo.

Amike

Andreas

cellus (Wasifu wa mtumiaji) 1 Agosti 2013 4:19:07 alasiri

Mi nur volis cerbumi pri kio povus okazi al esperanto se tre multajj homoj parolus ĝin.

cellus (Wasifu wa mtumiaji) 1 Agosti 2013 4:27:13 alasiri

Mi nur volis cerbumi pri kio povus okazi al esperanto se tre multaj homoj parolus ĝin.

Kaj glason ne estas objekto sed mezurvorta adverbialo kaj oni povus analizi ĝin same kiel en "La vojo estas tri kilometrojn longa." *Mi trinkas glason (kiom?)kafo.

Do, tio ne estas bona esperanto, kaj ĝi eble neniam aperos, sed mi supozas ke en estonteco oni eble parolos tiel. Estas amuza pens-ludo.

Stefano888 (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2013 4:39:18 alasiri

Mi ŝatus vidi pli da novaj vortoj en Esperanto por esprimi iujn ideojn pli bone. Ekzemple, mi ŝatus vidi vorton en la lingvo, kiu signifas "kaj/aŭ", kaj alia vorto, kiu signifas "li/ŝi". Mi pensis pri ĉi tio. Mi pensas, ke "kau" estus bona vorto por "kaj/aŭ". Ekzempla frazo:

Li havas ruĝan ĉemizon kaŭ flavan kravaton. Tio signifas:

Li havas ruĝan ĉemizon aŭ flavan kravaton aŭ ambaŭ.

Marc Ockrand inventis por sia Klingon lingvo du vortojn, kiuj signifas "kaj/aŭ": joq kaj qoj.

Eble Esperanto devas havi tian vorton ankaŭ.

Por "li/ŝi", estas eble havi tian vorton en Esperanto. "Ŝli" estas uzata de iuj parolantoj de la lingvo, sed ne estas oficiala. Mi pensis pri la eblo de malsama vorto. Kio pri "geiliano"? Tiu ĉi vorto sekvas la regulojn de la lingvo.

Mi certas, ke multaj aliaj homoj, kiuj parolas Esperanton, vidos la bezonon inventi novajn vortojn kaj ili faros tion. Esperanto evoluos.

Francestral (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2013 5:53:04 alasiri

Stefano888:"Ŝli" estas uzata de iuj parolantoj de la lingvo, sed ne estas oficiala. Mi pensis pri la eblo de malsama vorto. Kio pri "geiliano"? Tiu ĉi vorto sekvas la regulojn de la lingvo.
Geiliano ne estus pronomo, sed O-vorto.
Kiel vi dirus lia aŭ ŝia? Ĉu geilianoa?

Krome, li aŭ ŝi estas pli mallonga ol geiliano.

Altebrilas (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2013 7:56:31 alasiri

Uzu "li" se simpleco pli gravas, kaj "li aŭ ŝi" se politika korekteco aŭ signifo postulas tion.

michaleo (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2013 8:11:03 alasiri

Stefano888:Mi certas, ke multaj aliaj homoj, kiuj parolas Esperanton, vidos la bezonon inventi novajn vortojn kaj ili faros tion. Esperanto evoluos.
Sed Esperantistoj faradas tion de la plej frua komenco de Esperanto. La lingvo permesas fari tion multe pli libere ol plimulto da lingvoj. Kvankam, kiel en ĉiuj lingvoj, ekzistas iuj reguloj, kiujn ĉiu devas obei. Tamen, daŭre lasas multe da spaco por homa kreemo. La vorto geiliano konfirmas tion kaj se vi bezonas, vi povas uzi ĝin.

RiotNrrd (Wasifu wa mtumiaji) 4 Agosti 2013 8:36:17 alasiri

michaleo:La vorto geiliano konfirmas tion kaj se vi bezonas, vi povas uzi ĝin.
Jes, vi povas uzi geilianon. Sed, vi devas uzi ĝin kiel o-vorto (kiu ĝi estas), kaj ne kiel pronomo (kiu ĝi ne estas).

Ni povas krei novajn radikojn. Ni ne povas krei novajn pronomojn.

Stefano888 (Wasifu wa mtumiaji) 5 Agosti 2013 10:55:57 alasiri

Francestral:
Stefano888:"Ŝli" estas uzata de iuj parolantoj de la lingvo, sed ne estas oficiala. Mi pensis pri la eblo de malsama vorto. Kio pri "geiliano"? Tiu ĉi vorto sekvas la regulojn de la lingvo.
Geiliano ne estus pronomo, sed O-vorto.
Kiel vi dirus lia aŭ ŝia? Ĉu geilianoa?

Krome, li aŭ ŝi estas pli mallonga ol geiliano.
Okej. Se ne geiliano, kio pri nova pronomo, gi? Estas lingvoj, kiuj havas pronomojn, kiuj aludi al ambaŭ aŭ ajna el la du seksoj. Mi pensas, ke ĝi estus bona se Esperanto havis tian pronomon ankaŭ.

michaleo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Agosti 2013 11:27:50 alasiri

Stefano888:
Francestral:
Stefano888:"Ŝli" estas uzata de iuj parolantoj de la lingvo, sed ne estas oficiala. Mi pensis pri la eblo de malsama vorto. Kio pri "geiliano"? Tiu ĉi vorto sekvas la regulojn de la lingvo.
Geiliano ne estus pronomo, sed O-vorto.
Kiel vi dirus lia aŭ ŝia? Ĉu geilianoa?

Krome, li aŭ ŝi estas pli mallonga ol geiliano.

Okej. Se ne geiliano, kio pri nova pronomo, gi? Estas lingvoj, kiuj havas pronomojn, kiuj aludi al ambaŭ aŭ ajna el la du seksoj. Mi pensas, ke ĝi estus bona se Esperanto havis tian pronomon ankaŭ.
Nu, sed kial ne uzi ĝi? Ĝi estas tute senseksa. Zamenhof uzadis li ankaŭ sensekse. Ĉu vere ni bezonas ion alian?

Kurudi juu