Berichten: 82
Taal: Esperanto
foggy67 (Profiel tonen) 19 augustus 2013 09:41:45
Bonan tagon.
Mi opinias, ke la plej dangêra evoluo de la lingvo estas tia, kia tro malproksimigus ĝin de ĝia fundamenteco: novaj oficialigitaj vortoj estas bonaj kaj dezirendaj, interalie la lingvo mortus pro petriĝo, kiel la Latina.
Sed nuntempe, oni vidas tro multe da personoj, kiuj volas ŝangi la gramatikon per malbonaj plibonigoj; serio alies, aliel, aliom, aliam, aliu, prepozicio na, riismo, ktp...
Tiuj ŝajnaj kvazaŭplibonigoj alportas neniun novan, male ili disŝiras la unueco kaj la komprenebleco de la lingvo tra la tempo. La kreinto Zamenhof pripensis tiam pri la tutan ilaron necesa por esprimi ĝuste kaj precize.
Esperanto estas tiel fleksebla, ke oni povas uzi la jam ekzistan gramatikan materialon, ne rompante la unuecon.
Esperanto ne devas simili al la naciaj lingvoj, kiuj enhavas multon da esceptoj, kiuj devenas de tiel nomataj plibonigoj.

Benjamino (Profiel tonen) 19 augustus 2013 15:32:09
Oni evoluas Esperanton uzante ĝin. Eĉ malĝusta Esperanto kaj "fuŝaj plibonigoj" eventuale taŭgas en literaturo. Se rolulo en teatraĵo uzas tiel nomate "malĝustan" aŭ "fuŝan" Esperanton, tio koloras ties karakteron, ĉu ne?
Se mi estus verkisto, kaj mia rolulo estus tro politike ĝusta maldekstrulo, mi farus lin uzi vortojn kiel "ri". Se mia rolulo estus roboto en scienca fikcio, mi aliflanke farus lin uzi la liston de simplaj samsignifaj vortoj el bonalingvo.org.
Tiel nomataj "plibonigoj" ankaŭ taŭgas en humuro kaj poezio- ĉu laŭcele, ĉu ne. Foje ili eĉ taŭgas en ĉiutaga konversacio, por moki tro fervorajn mallivulojn.
Eraroj foje naskas komikajn ŝercojn. En babilejo mi iam erare demandis, "Kium vi fartas?" Nun mi kaj alia persono ofte salutas unu la alian tiel. Ĉu tio estas ĝusta Esperanto laŭ la Akademio? Certe ne. Ĉu ĝi estas parto de Esperanto? La ŝerco ne havas sencon por ne-Esperantistoj, do kio povus ĝi esti krom parto de Esperanto?