לתוכן העניינים

kio povas savi nin?

של codesito, 1 במרץ 2013

הודעות: 185

שפה: Esperanto

hebda999 (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2013, 11:13:09

mihxil:Mi jam pensas ke ne vere indas paroli kun simplulo kies sola respondo al ĉio ajn estas sama.
Majstro! Ne forlasu nin simplulojn! Via senlima sagxo estas necesa al ni, por ke ni povu plue vivi.

mihxil (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2013, 11:44:34

hebda999:Majstro! Ne forlasu nin simplulojn! Via senlima sagxo estas necesa al ni, por ke ni povu plue vivi.
Pardonu min, sed vi mislegis. Mi ne skribis 'simplulojn', sed 'simplulon'.

AlfRoland (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2013, 11:58:14

hebda999:La Dio nin savos!

(nun mi atendas mian amikon Miĥilon ke li plu disvolvu la deklaron aliflanke).
Malgranda anekdoto: Religia instruistino demandis al la infanetoj - "Kio estas tio, ĝi havas longan brunan voston kaj saltas inter la arbobranĉoj?"

Malgranda Karlo respondis - Ŝajnas ke estas sciuro, sed ĉar estas instruistino kiu demandas, probable estas Jesuo!

hebda999 (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2013, 13:58:00

mihxil:
hebda999:Majstro! Ne forlasu nin simplulojn! Via senlima sagxo estas necesa al ni, por ke ni povu plue vivi.
Pardonu min, sed vi mislegis. Mi ne skribis 'simplulojn', sed 'simplulon'.
Do vi min insultas pro mia religio? Aĉe, Miĥil, tre aĉe. Hontu. Eble, anstataŭ insulti la ilon (nome min), diskutu kun la Majstro mem (nome la Dio).
Kaj klerigu la simplulon, kial la Dio nin ne savos?

hebda999 (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2013, 13:59:52

AlfRoland:...Ŝajnas ke estas sciuro, sed ĉar estas instruistino kiu demandas, probable estas Jesuo!
Tute malridinda kaj sensensa.

mihxil (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2013, 14:52:42

hebda999:Do vi min insultas pro mia religio?
Mi tute ne parolis pri insulto. Mi nur diris ke vi estas simplulo kiu ĉion respondas per 'Dio'

hebda999:diskutu kun la Majstro mem (nome la Dio).
Kaj klerigu la simplulon, kial la Dio nin ne savos?
Kaj tion vi denove montradas.

Dio evidente ne savos nin, ĉar li ne ekzistas... Fakte, diri ke 'dio savos nin' estas danĝere, ĉar se iu 'savos' nin, tiam estos homoj mem, sed tio kompreneble ne eblas se ĉiu eksidas je sia pugo atendante ĝis dio solvos ĉion.

AlfRoland (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2013, 16:25:23

mihxil:Mi tute ne parolis pri insulto. Mi nur diris ke vi estas simplulo kiu ĉion respondas per 'Dio'
Simile al "mia" anekdota instruistino!!! La infanoj alkutimiĝis ke la respondo de ĉiuj ŝiaj demandoj estas "Jesuo".

hebda999 (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2013, 16:49:05

AlfRoland:Simile al "mia" anekdota instruistino!!! La infanoj alkutimiĝis ke la respondo de ĉiuj ŝiaj demandoj estas "Jesuo".
Mi ĉesis vin kompreni. Estas aferoj, pri kiuj oni ne ŝercas. Nur aĉuloj faras tion pri la religio de aliaj homoj. Por kompreni tion, oni devas plialtigi la kompaton kaj komprenon pri aliaj homoj, la ecoj, kiuj mankas al vi kaj Miĥil.

hebda999 (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2013, 16:59:39

mihxil:Dio evidente ne savos nin, ĉar li ne ekzistas...
Tion vi ankoraŭ ne pruvis. Ĝis tia momento, ne skribu, ke la Dio ne ekzistas, ĉar Ĝi ekzistas. Se Ĝi ne ekzistus, oni tute senpene povus tion pruvi. Neniu el la tuta mondo pruvis la neekzistadon de la Dio. Ĉar ne eblas pruvi Ĝian malekziston, oni devas aserti, ke Ĝi ekzistas. Ĉar ekzisto estas pli forta ol malekzisto.

Kaj la Dio certe ne estas "li", nek "ŝi". Tiu ĉi Estaĵo ne konformas al homaj seksoj. Tial mi nomas la Dion per "Ĝi", kiu estas senseksa.

mihxil (הצגת פרופיל) 2 במרץ 2013, 17:10:16

hebda999: Tion vi ankoraŭ ne pruvis.
Kiel mi diris, mi ne plu parolos pri tio al vi. Vi estas simplulo kiu ne aŭskultas, respondas neniun ajn demandon, kaj kiun mankas ŝajne ĉiu kompreno.

לראש הדף