kio povas savi nin?
codesito,2013年3月1日の
メッセージ: 185
言語: Esperanto
hebda999 (プロフィールを表示) 2013年3月2日 11:13:09
mihxil:Mi jam pensas ke ne vere indas paroli kun simplulo kies sola respondo al ĉio ajn estas sama.Majstro! Ne forlasu nin simplulojn! Via senlima sagxo estas necesa al ni, por ke ni povu plue vivi.
mihxil (プロフィールを表示) 2013年3月2日 11:44:34
hebda999:Majstro! Ne forlasu nin simplulojn! Via senlima sagxo estas necesa al ni, por ke ni povu plue vivi.Pardonu min, sed vi mislegis. Mi ne skribis 'simplulojn', sed 'simplulon'.
AlfRoland (プロフィールを表示) 2013年3月2日 11:58:14
hebda999:La Dio nin savos!Malgranda anekdoto: Religia instruistino demandis al la infanetoj - "Kio estas tio, ĝi havas longan brunan voston kaj saltas inter la arbobranĉoj?"
(nun mi atendas mian amikon Miĥilon ke li plu disvolvu la deklaron aliflanke).
Malgranda Karlo respondis - Ŝajnas ke estas sciuro, sed ĉar estas instruistino kiu demandas, probable estas Jesuo!
hebda999 (プロフィールを表示) 2013年3月2日 13:58:00
mihxil:Do vi min insultas pro mia religio? Aĉe, Miĥil, tre aĉe. Hontu. Eble, anstataŭ insulti la ilon (nome min), diskutu kun la Majstro mem (nome la Dio).hebda999:Majstro! Ne forlasu nin simplulojn! Via senlima sagxo estas necesa al ni, por ke ni povu plue vivi.Pardonu min, sed vi mislegis. Mi ne skribis 'simplulojn', sed 'simplulon'.
Kaj klerigu la simplulon, kial la Dio nin ne savos?
hebda999 (プロフィールを表示) 2013年3月2日 13:59:52
AlfRoland:...Ŝajnas ke estas sciuro, sed ĉar estas instruistino kiu demandas, probable estas Jesuo!Tute malridinda kaj sensensa.
mihxil (プロフィールを表示) 2013年3月2日 14:52:42
hebda999:Do vi min insultas pro mia religio?Mi tute ne parolis pri insulto. Mi nur diris ke vi estas simplulo kiu ĉion respondas per 'Dio'
hebda999:diskutu kun la Majstro mem (nome la Dio).Kaj tion vi denove montradas.
Kaj klerigu la simplulon, kial la Dio nin ne savos?
Dio evidente ne savos nin, ĉar li ne ekzistas... Fakte, diri ke 'dio savos nin' estas danĝere, ĉar se iu 'savos' nin, tiam estos homoj mem, sed tio kompreneble ne eblas se ĉiu eksidas je sia pugo atendante ĝis dio solvos ĉion.
AlfRoland (プロフィールを表示) 2013年3月2日 16:25:23
mihxil:Mi tute ne parolis pri insulto. Mi nur diris ke vi estas simplulo kiu ĉion respondas per 'Dio'Simile al "mia" anekdota instruistino!!! La infanoj alkutimiĝis ke la respondo de ĉiuj ŝiaj demandoj estas "Jesuo".
hebda999 (プロフィールを表示) 2013年3月2日 16:49:05
AlfRoland:Simile al "mia" anekdota instruistino!!! La infanoj alkutimiĝis ke la respondo de ĉiuj ŝiaj demandoj estas "Jesuo".Mi ĉesis vin kompreni. Estas aferoj, pri kiuj oni ne ŝercas. Nur aĉuloj faras tion pri la religio de aliaj homoj. Por kompreni tion, oni devas plialtigi la kompaton kaj komprenon pri aliaj homoj, la ecoj, kiuj mankas al vi kaj Miĥil.
hebda999 (プロフィールを表示) 2013年3月2日 16:59:39
mihxil:Dio evidente ne savos nin, ĉar li ne ekzistas...Tion vi ankoraŭ ne pruvis. Ĝis tia momento, ne skribu, ke la Dio ne ekzistas, ĉar Ĝi ekzistas. Se Ĝi ne ekzistus, oni tute senpene povus tion pruvi. Neniu el la tuta mondo pruvis la neekzistadon de la Dio. Ĉar ne eblas pruvi Ĝian malekziston, oni devas aserti, ke Ĝi ekzistas. Ĉar ekzisto estas pli forta ol malekzisto.
Kaj la Dio certe ne estas "li", nek "ŝi". Tiu ĉi Estaĵo ne konformas al homaj seksoj. Tial mi nomas la Dion per "Ĝi", kiu estas senseksa.
mihxil (プロフィールを表示) 2013年3月2日 17:10:16
hebda999: Tion vi ankoraŭ ne pruvis.Kiel mi diris, mi ne plu parolos pri tio al vi. Vi estas simplulo kiu ne aŭskultas, respondas neniun ajn demandon, kaj kiun mankas ŝajne ĉiu kompreno.