K vsebini

kio povas savi nin?

od codesito, 01. marec 2013

Sporočila: 185

Jezik: Esperanto

mihxil (Prikaži profil) 08. marec 2013 14:36:00

hebda999:"Kion nin detruos?"
Tio gramatike ne estus komprenebla.

mihxil (Prikaži profil) 08. marec 2013 17:36:03

Prof. Filipe:En religioj kie dio ne estas nek viro nek ino, ni parolu pri dio kiel ĝi. Simile, se ni parolu pri Jesuo kiel dio, tiel ni uzu pronomon "ĝi"
Estas kompreneble al mi fekegale ĉu oni diras 'li', 'ŝi' 'ĝi', 'ŝli' 'ri', 'i' aŭ ion eĉ alian al la imagitulo, sed mi volas tamen rimarki ke Zamĉjo almenaŭ ne malofte tradukis la hebrean biblion per 'Li'.

codesito (Prikaži profil) 08. marec 2013 18:29:08

Malsamaj religiaj libroj montras malsamajn spiritajn ideojn, defendi la dion de la biblio aŭ la korano en nuna tempo estas ridinda, infana, ne saĝa... Hebda ne povas defendi kio estas ne defendebla. Ke la biblia dio estas falsa ne signifas ke la tuta afero pri dio necese estas falsa ankaŭ, eble estas iom da vero alie.

mihxil (Prikaži profil) 08. marec 2013 18:41:33

vidas vandenis: Se vi batalas kontraŭ iu malamiko, tiu ĉi okaze, kontraŭ Dio
Mi ne batalas kontraŭ Dio, ĉar tiu ne ekzistas. Mi batalis kontraŭ misinformiĝo kaj mispensado. Sed ĉi-kaze mi nur skribis pri gramatika detalo, kaj volis sugesti ke estas tute defendeble, ĉar tradicie, skribi 'Li' kiam temas pri la Dio de la kristanoj kaj judoj.

hebda999 (Prikaži profil) 08. marec 2013 23:00:04

mihxil:
vidas vandenis: Se vi batalas kontraŭ iu malamiko, tiu ĉi okaze, kontraŭ Dio
Mi ne batalas kontraŭ Dio, ĉar tiu ne ekzistas. Mi batalis kontraŭ misinformiĝo kaj mispensado. Sed ĉi-kaze mi nur skribis pri gramatika detalo, kaj volis sugesti ke estas tute defendeble, ĉar tradicie, skribi 'Li' kiam temas pri la Dio de la kristanoj kaj judoj.
Do, skribante "Li", vi asertas, ke la Dio havas penison. Tute ridinde. Do kiu havas vaginon, por ke tiu peniso povu esti uzata? Stultaĵo kaj limigita homa pensado pri la Dio.

mihxil (Prikaži profil) 08. marec 2013 23:37:25

hebda999:Do, skribante "Li", vi asertas, ke la Dio havas penison. Tute ridinde. Do kiu havas vaginon, por ke tiu peniso povu esti uzata? Stultaĵo kaj limigita homa pensado pri la Dio.
Ŝajnas al mi absurde diskuti pri la imagata peniso de imagata Dio. Mi nur konstatis ke tradicie oni uzas 'Li' por dio. Ankaŭ estas tiel ke 'li' uzeblas por aferoj kies sekso estas nesciata aŭ negrava.

Jen, vidu signifon du en Revo.

Insisti ke lioj havu penison simple estas malkohere kun reala uzo de la vorto. Sed nu, mi jam antaŭe konstatis ke via konekto kun realo estas mankema.

codesito (Prikaži profil) 09. marec 2013 11:51:57

hebda999:La demando ĉifadene iom fuŝas. Pli ĝuste estus demandi:

"Kio nin detruos?"
Tio estas pesimisma, fatisma demando, kiu povus ŝajnigi ke ni estas simplaj viktimoj de estonta katastrofo.

lobo_xx (Prikaži profil) 09. marec 2013 12:20:27

hebda999:Do, skribante "Li", vi asertas, ke la Dio havas penison. Tute ridinde. Do kiu havas vaginon, por ke tiu peniso povu esti uzata? Stultaĵo kaj limigita homa pensado pri la Dio.
Mi ja ĉiam estas ege amuzata kiel spektanto de viaj sangaj, malamegaj kaj reciproke ŝirantaj batadoj. Tiu certe estas la nova superega pinto! Mi nun returnos sub la tablon baraktante pro ekstaza ridado...

...kaj koregegegan dankon - vi savis tiun tagon...

Lobo

hebda999 (Prikaži profil) 09. marec 2013 14:29:37

mihxil: Sed nu, mi jam antaŭe konstatis ke via konekto kun realo estas mankema.
Do laŭ vi eĉ virinon oni povas nomi per li. Tre interesa pensado. Ĉu vi povas klarigi tion ĉi plue? Ĉu en Nederlando estas virinoj?

hebda999 (Prikaži profil) 09. marec 2013 14:34:36

mihxil:Ŝajnas al mi absurde diskuti pri la imagata peniso de imagata Dio...
Do kial vi diskutas plue? Kial vi povas esti tiel facile provokata al la diskuto, kiu estas por vi absurda? Min tre ĝojigas viaj respondoj kiuj montras vian arogantecon. Ĉu vi sentas vin pli saĝa ol mi? En kiu kampo?

Nazaj na začetek