nek dika nek maldika
af Francestral, 26. mar. 2013
Meddelelser: 12
Sprog: Esperanto
Francestral (Vise profilen) 26. mar. 2013 00.25.11
Ĉu mezdika estas korekta?
Kirilo81 (Vise profilen) 26. mar. 2013 07.37.32
antoniomoya (Vise profilen) 26. mar. 2013 09.06.53
Francestral:Ĉu ekzistas A-vorto, kiu signifas "nek dika nek maldika"?Laŭ mi, perfekte korekta, same kiel "nedika", "iom dika" aŭ "diketa".
Ĉu mezdika estas korekta?
Amike.
Francestral (Vise profilen) 26. mar. 2013 10.14.11
dika = Granda laŭ la tria direkto, kiu estas nek larĝo nek longo
maldika = Havanta malgrandan dimension, en direkto alia ol larĝo k longo
svelta = Harmonie aŭ elegante maldika
diketa = iom dika
Ĉu ekzistas A-vorto, kiu signifas "Havanta dimension nek grandan nek malgrandan, en direkto alia ol larĝo k longo"?
Mi supozas, ke mezdika estas korekta.
Same, ĉu mezgranda signifas "nek granda nek malgranda"?
dombola (Vise profilen) 26. mar. 2013 10.43.26
Francestral:Ĉu ekzistas A-vorto, kiu signifas "nek dika nek maldika"?Mezdika estas korekta, sed prefere oni ne uzu ĝin, por eviti konfuzon, ĉar teorie mezdika signifas tion: "inter diketa kaj dikega".
Ĉu mezdika estas korekta?
Prefere oni uzu la formulon de F.E.§33
Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko.
efilzeo (Vise profilen) 26. mar. 2013 21.57.57
robbkvasnak (Vise profilen) 26. mar. 2013 22.03.48
sudanglo (Vise profilen) 27. mar. 2013 13.00.05
Francestral:Ĉu ekzistas A-vorto, kiu signifas "nek dika nek maldika"?Averaĝa
Urho (Vise profilen) 28. mar. 2013 10.43.39
sudanglo:Por cerbumi: dika – nedika – maldika (bv. kompari kun: plena – neplena – malplena).Francestral:Ĉu ekzistas A-vorto, kiu signifas "nek dika nek maldika"?Averaĝa
Rugxdoma (Vise profilen) 29. mar. 2013 20.13.33
Francestral:Ĉu ekzistas A-vorto, kiu signifas "nek dika nek maldika"?Mezdikeca?
Ĉu mezdika estas korekta?