目次へ

nek dika nek maldika

Francestral,2013年3月26日の

メッセージ: 12

言語: Esperanto

Francestral (プロフィールを表示) 2013年3月26日 0:25:11

Ĉu ekzistas A-vorto, kiu signifas "nek dika nek maldika"?
Ĉu mezdika estas korekta?

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2013年3月26日 7:37:32

svelta

antoniomoya (プロフィールを表示) 2013年3月26日 9:06:53

Francestral:Ĉu ekzistas A-vorto, kiu signifas "nek dika nek maldika"?
Ĉu mezdika estas korekta?
Laŭ mi, perfekte korekta, same kiel "nedika", "iom dika" aŭ "diketa".

Amike.

Francestral (プロフィールを表示) 2013年3月26日 10:14:11

Laŭ PIV:
dika = Granda laŭ la tria direkto, kiu estas nek larĝo nek longo
maldika = Havanta malgrandan dimension, en direkto alia ol larĝo k longo
svelta = Harmonie aŭ elegante maldika
diketa = iom dika

Ĉu ekzistas A-vorto, kiu signifas "Havanta dimension nek grandan nek malgrandan, en direkto alia ol larĝo k longo"?
Mi supozas, ke mezdika estas korekta.

Same, ĉu mezgranda signifas "nek granda nek malgranda"?

dombola (プロフィールを表示) 2013年3月26日 10:43:26

Francestral:Ĉu ekzistas A-vorto, kiu signifas "nek dika nek maldika"?
Ĉu mezdika estas korekta?
Mezdika estas korekta, sed prefere oni ne uzu ĝin, por eviti konfuzon, ĉar teorie mezdika signifas tion: "inter diketa kaj dikega".

Prefere oni uzu la formulon de F.E.§33

Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko.

efilzeo (プロフィールを表示) 2013年3月26日 21:57:57

Ankaŭ normdika povus funkcii.

robbkvasnak (プロフィールを表示) 2013年3月26日 22:03:48

Ekzistas du grupoj da adjektivoj: relativ-adjektivoj kaj absolut-adjektivoj. Se mi estas en ĉambro kun bebo, mi estas granda kaj la bebo malgranda. Se envenas nun giganto, li/ŝi estas granda kaj mi mezgranda. Se la bebo foriras, mi nun estas malgranda kaj la giganto granda. SED oni estas aŭ morta aŭ viva. Virinoj estas aŭ negravedaj aŭ gravedaj.

sudanglo (プロフィールを表示) 2013年3月27日 13:00:05

Francestral:Ĉu ekzistas A-vorto, kiu signifas "nek dika nek maldika"?
Averaĝa

Urho (プロフィールを表示) 2013年3月28日 10:43:39

sudanglo:
Francestral:Ĉu ekzistas A-vorto, kiu signifas "nek dika nek maldika"?
Averaĝa
Por cerbumi: dika – nedika – maldika (bv. kompari kun: plena – neplena – malplena).

Rugxdoma (プロフィールを表示) 2013年3月29日 20:13:33

Francestral:Ĉu ekzistas A-vorto, kiu signifas "nek dika nek maldika"?
Ĉu mezdika estas korekta?
Mezdikeca?

先頭にもどる