본문으로

Tio estas "accusative case" aux ne estas?

글쓴이: tarshoduze, 2013년 8월 30일

글: 28

언어: Esperanto

Ondo (프로필 보기) 2013년 8월 30일 오후 1:13:08

Bonvolu ne ripetadi la strangajn kondamnojn, ke estas malĝuste aŭ malpli bone diri "danki por". Oni certe povas diri tiel, kaj ankaŭ "danki pro" kaj eĉ "danki pri". Eble estas propraj nuancetoj en ĉiu el la formoj, sed eraraj ili ne estas. Estas ege bedaŭrinde, ke ĉi tie oni remaĉadas tian rubon eĉ al komencantoj.

Fenris_kcf (프로필 보기) 2013년 8월 30일 오후 1:30:26

@tarshoduze
La verbo "esti" ne estas transitiva en Esperanto. Do "mi estas anon" malĝustas.
Por eltrovi kiuj verboj estas transitiva, vi povas uzi na [url=reta-vortaro.de]ReVo[/url].

Urho (프로필 보기) 2013년 8월 30일 오후 1:47:19

Fenris_kcf:Por eltrovi kiuj verboj estas transitiva, vi povas uzi na [url=reta-vortaro.de]ReVo[/url].
Jes, ReVo (adreso: [url= http://purl.org/net/voko/revo/]http://purl.org/net/voko/revo/[/url] ) estas tre utila. – Se vi uzas modernan poŝtelefon (aŭ tabulkomputilon), bonvolu uzi jenan adreson:Ankaŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) estas uzebla en reto. Bv. ensaluti ekz. per via lernu!-uzantnomo.

Ĝisdatigita: 2013-09-01

sudanglo (프로필 보기) 2013년 8월 31일 오전 10:38:08

kaj kiam mi vidas "danki por ...", mi tuj sentas ian antaŭdankon.
Jes same mi sentas tiun nuancon.

Kiel Kirilo diris, la uzo de pro antaŭ infinitivo (ekz. 'pro danki' ) ne estas plene akceptita de multaj Esperantistoj, kvankam oportuna.

Alternative vi povas diri:

Mi dankas pro via korekto de miaj eraroj
Mi dankas, ke vi korektis miajn erarojn.


Kaj:

Mi antaŭdankas por korekto de miaj eraroj.

Chainy (프로필 보기) 2013년 9월 1일 오전 9:54:23

sudanglo:
Mi dankas pro via korekto de miaj eraroj
Mi dankas, ke vi korektis miajn erarojn.


Kaj:

Mi antaŭdankas por korekto de miaj eraroj.
Jes, tiuj formoj ŝajnas la plej bonaj. Gravas, ĉu la korektado estas jam farita, aŭ ĉu oni atendas aŭ esperas je korektado.

Chainy (프로필 보기) 2013년 9월 1일 오전 9:58:01

Dakila_Sidhi:"dankon pro korekti miajn erarojn"
Laŭ mi, tiu formo estas evitinda, ĉar la gramatiko ŝajnas iom dubinda kaj ne estas tre klare, ĉu oni parolas pri la pasinteco aŭ pri la estonteco.

Francestral (프로필 보기) 2013년 9월 1일 오후 2:23:54

Terurĉjo:kaj kiam mi vidas "danki por ...", mi tuj sentas ian antaŭdankon.
Kial?

Chainy:ne estas tre klare, ĉu oni parolas pri la pasinteco aŭ pri la estonteco.
Kial vi pensas ke tiu dusenceco ĉeestas nur en "dankon pro via korektado de miaj eraroj" kaj ne en "dankon por korekti miajn erarojn"?

Chainy (프로필 보기) 2013년 9월 1일 오후 3:15:47

Francestral:
Chainy:ne estas tre klare, ĉu oni parolas pri la pasinteco aŭ pri la estonteco.
Kial vi pensas ke tiu dusenceco ĉeestas nur en "dankon pro via korektado de miaj eraroj" kaj ne en "dankon por korekti miajn erarojn"?
Mi tion ne diris.

Urho (프로필 보기) 2013년 9월 2일 오전 10:19:57

Fenris_kcf: […] vi povas uzi na Revo.
Bv. legi pri la neoficiala prepozicio ”na" ĉe

Ondo (프로필 보기) 2013년 9월 2일 오후 2:22:16

Urho:
Fenris_kcf: […] vi povas uzi na Revo.
Bv. legi pri la neoficiala prepozicio ”na" ĉe
Ĉu vi ŝercas rekomendante ion tian?

La afero ja eĉ ne rilatas al la temo de ĉiu tiu diskuto, kie komencanto faras bazan demandon pri -n. Cetere, la artikolo en ReVo estas verkita de iu diletanto, kiu eĉ ne regas Esperanton. Krome, estas hontinde, ke la ReVo-teksto referencas al PMEG, kvazaŭ tie estus la fonto de ĝia deliraĵo. Feliĉe PMEG, kiu estas fidinda gramatiko kaj serioze traktas la vorton, diras, ke "na" estas "reformpropono evitinda".

Bedaŭrinde oni povis lastatempe pli kaj pli konstati, ke ReVo komencas fali al la nivelo de Vikipedio. Feliĉe, multo en ReVo ankoraŭ estas fidinda.

다시 위로