Tin nhắn: 28
Nội dung: Esperanto
Ondo (Xem thông tin cá nhân) 13:13:08 Ngày 30 tháng 8 năm 2013
Fenris_kcf (Xem thông tin cá nhân) 13:30:26 Ngày 30 tháng 8 năm 2013
La verbo "esti" ne estas transitiva en Esperanto. Do "mi estas anon" malĝustas.
Por eltrovi kiuj verboj estas transitiva, vi povas uzi na [url=reta-vortaro.de]ReVo[/url].
Urho (Xem thông tin cá nhân) 13:47:19 Ngày 30 tháng 8 năm 2013
Fenris_kcf:Por eltrovi kiuj verboj estas transitiva, vi povas uzi na [url=reta-vortaro.de]ReVo[/url].Jes, ReVo (adreso: [url= http://purl.org/net/voko/revo/]http://purl.org/net/voko/revo/[/url] ) estas tre utila. – Se vi uzas modernan poŝtelefon (aŭ tabulkomputilon), bonvolu uzi jenan adreson:
- [url= http://purl.org/net/voko/revo/eta/]http://purl.org/net/voko/revo/eta/[/url]
- [url=http://purl.org/net/voko/revo/inx/_plena.html ]http://purl.org/net/voko/revo/inx/_plena.html[/url] (tabulkomputiloj)
Ĝisdatigita: 2013-09-01
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 10:38:08 Ngày 31 tháng 8 năm 2013
kaj kiam mi vidas "danki por ...", mi tuj sentas ian antaŭdankon.Jes same mi sentas tiun nuancon.
Kiel Kirilo diris, la uzo de pro antaŭ infinitivo (ekz. 'pro danki' ) ne estas plene akceptita de multaj Esperantistoj, kvankam oportuna.
Alternative vi povas diri:
Mi dankas pro via korekto de miaj eraroj
Mi dankas, ke vi korektis miajn erarojn.
Kaj:
Mi antaŭdankas por korekto de miaj eraroj.
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 09:54:23 Ngày 01 tháng 9 năm 2013
sudanglo:Jes, tiuj formoj ŝajnas la plej bonaj. Gravas, ĉu la korektado estas jam farita, aŭ ĉu oni atendas aŭ esperas je korektado.
Mi dankas pro via korekto de miaj eraroj
Mi dankas, ke vi korektis miajn erarojn.
Kaj:
Mi antaŭdankas por korekto de miaj eraroj.
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 09:58:01 Ngày 01 tháng 9 năm 2013
Dakila_Sidhi:"dankon pro korekti miajn erarojn"Laŭ mi, tiu formo estas evitinda, ĉar la gramatiko ŝajnas iom dubinda kaj ne estas tre klare, ĉu oni parolas pri la pasinteco aŭ pri la estonteco.
Francestral (Xem thông tin cá nhân) 14:23:54 Ngày 01 tháng 9 năm 2013
Terurĉjo:kaj kiam mi vidas "danki por ...", mi tuj sentas ian antaŭdankon.Kial?
Chainy:ne estas tre klare, ĉu oni parolas pri la pasinteco aŭ pri la estonteco.Kial vi pensas ke tiu dusenceco ĉeestas nur en "dankon pro via korektado de miaj eraroj" kaj ne en "dankon por korekti miajn erarojn"?
Chainy (Xem thông tin cá nhân) 15:15:47 Ngày 01 tháng 9 năm 2013
Francestral:Mi tion ne diris.Chainy:ne estas tre klare, ĉu oni parolas pri la pasinteco aŭ pri la estonteco.Kial vi pensas ke tiu dusenceco ĉeestas nur en "dankon pro via korektado de miaj eraroj" kaj ne en "dankon por korekti miajn erarojn"?
Urho (Xem thông tin cá nhân) 10:19:57 Ngày 02 tháng 9 năm 2013
Fenris_kcf: […] vi povas uzi na Revo.Bv. legi pri la neoficiala prepozicio ”na" ĉe
- ReVo (na)
- PMEG (Neoficialaj vortetoj).
Ondo (Xem thông tin cá nhân) 14:22:16 Ngày 02 tháng 9 năm 2013
Urho:Ĉu vi ŝercas rekomendante ion tian?Fenris_kcf: […] vi povas uzi na Revo.Bv. legi pri la neoficiala prepozicio ”na" ĉe
- ReVo (na)
- PMEG (Neoficialaj vortetoj).
La afero ja eĉ ne rilatas al la temo de ĉiu tiu diskuto, kie komencanto faras bazan demandon pri -n. Cetere, la artikolo en ReVo estas verkita de iu diletanto, kiu eĉ ne regas Esperanton. Krome, estas hontinde, ke la ReVo-teksto referencas al PMEG, kvazaŭ tie estus la fonto de ĝia deliraĵo. Feliĉe PMEG, kiu estas fidinda gramatiko kaj serioze traktas la vorton, diras, ke "na" estas "reformpropono evitinda".
Bedaŭrinde oni povis lastatempe pli kaj pli konstati, ke ReVo komencas fali al la nivelo de Vikipedio. Feliĉe, multo en ReVo ankoraŭ estas fidinda.