訊息: 12
語言: Esperanto
La_Kato (顯示個人資料) 2013年10月5日下午7:56:20
Paŭzis (de "La programo paŭzis" )
Paŭzita (de "La paŭzita programo" )
Paŭzata (de "La paŭzata programo" )
Francestral (顯示個人資料) 2013年10月5日下午8:16:43
La_Kato:"La paŭzata butono"Tio signifus, ke oni paŭzus la butonon. Tio estas sensenca, ĉar la verbo "paŭzi" estas netransitiva.
Fakte, la butono paŭzigas (la programon).
Mi proponas "Paŭzo" aŭ "Paŭza" (de "La paŭza butono" ).
RiotNrrd (顯示個人資料) 2013年10月5日下午8:33:40
Urho (顯示個人資料) 2013年10月5日下午8:53:32
RiotNrrd:Mi pensas tiel:Bonvolu noti, ke vortoj paŭzita, paŭzata, paŭzota ktp. ne estas eblaj, ĉar la verbo paŭzi estas netransitiva, kiel Francestral klarigis.
Vi kaŭzis la programon esti paŭzita, kaj la programo nun estas paŭzata.
RiotNrrd (顯示個人資料) 2013年10月5日下午8:57:56
Urho:Bonvolu noti, ke vortoj paŭzita, paŭzata, paŭzota ktp. ne estas eblaj, ĉar la verbo paŭzi estas netransitiva, kiel Francestral klarigis.Gaah. Vi pravas. Transitiveco estas la plej malfacila parto de Esperanto por mi, eĉ post ok jaroj. Mi forigos la afiŝon.
Nile (顯示個人資料) 2013年10月5日下午10:12:14
La_Kato (顯示個人資料) 2013年10月5日下午11:03:28
ĉar mi ne serĉas nomon por la butono, sed por la stato de la programo.
raffadalbo (顯示個人資料) 2013年10月6日上午5:53:43
La_Kato:Sed "Paŭzigita" estas eblo, ĉu ne?Jes, sed ankaŭ "paŭzinta" eblas.
ĉar mi ne serĉas nomon por la butono, sed por la stato de la programo.
Laŭ mi, paŭzigita vidigas ke iu decidis haltigi provizore la agadon de la komputilo; paŭzinta nur vidigas ke tiu agado provizore haltis, sen indiko pri la kaŭzo.
sudanglo (顯示個人資料) 2013年10月7日下午12:06:52
Mi tute ne kontraŭus 'paŭzita' por indiki la staton de programo provizore stopita.
Notinde estas ke estas neniuj trafoj en la Tekstaro por 'paŭzig' kaj kaŝita en la ideo de paŭzo estas ĉiam la interrompo de io.
Halti estas alia afero, ĉar tio facile priskribas aferojn kiuj ne estas haltigitaj.
Aliflanke, oni povas diro la pluvo ĉesis kaj li ĉesis fumi