Al la enhavo

ino - malino

de toni692, 2007-novembro-19

Mesaĝoj: 82

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2009-majo-15 15:35:47

Vilinilo:Ankaŭ mi. Persone, por altrudi seksan simetrion, mi evitas, ekzemple, la vortojn, “patro”-n, “frato”-n, ktp. Mi nur diras “virpatro”-n, “patrino”-n kaj “gepatroj”-n.
Estas ja granda feblo de Esperanto, ke multege el ties uzantoj opinias, dank' al la Esperanta malofteco en socioj, ke ili povas memdecidi pri ŝanĝoj al difinoj de vortoj tiel bazaj kiel "patro", pro maltaŭgaj ideoj pri seksismo kaj simetrio. senkulpa.gif

Ve! Eble Esperanto iras nenien...

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-15 20:08:36

Filu:
Estas ja granda feblo de Esperanto, ke multege el ties uzantoj opinias, dank' al la Esperanta malofteco en socioj, ke ili povas memdecidi pri ŝanĝoj al difinoj de vortoj tiel bazaj kiel "patro", pro maltaŭgaj ideoj pri seksismo kaj simetrio. senkulpa.gif
Ve! Eble Esperanto iras nenien...
Mi esperas, ke tio nur estas problemo de la komencantoj. Ili konas Esperanton nur kiel planlingvon kaj pensas, ke ĉio estas laŭplaĉe ŝanĝebla. Ili ne scias, ke Esperanto ja estas planita lingvo, sed ne plu planata, ke la planado jam delonge estas finita.
Eble ĉiu Esperanta lernolibro bezonas novan unuan ĉapitron, en kiu oni klarigas, ke Esperanto ne estas lingva propono aŭ eksperimento, sed lingvo samkiel la aliaj naciaj lingvoj.
Neniu lernanto de ekzemple la angla lingvo pensas pri ŝanĝi la lernatan lingvon, do la lernantoj de Esperanto ankaŭ ne faru tion.

Filu (Montri la profilon) 2009-majo-15 20:37:08

Mi samopinias: Esperanto ja ankoraŭ evoluas kaj evoluos, sed oni (espereble) ne plu ŝanĝos la bazon de la lingvo, speciale kiam proponitaj ŝanĝoj estus aperigontaj konfuzon pri kutimaj vortoj ĉiutage uzataj de ĉiuj.

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-majo-15 21:40:53

Diru tion al sekretario de homaj rajtoj de UN, kiam ĝi rifuzi Esperanton kiel IAL pro seksismo. lango.gif

Filu (Montri la profilon) 2009-majo-15 22:17:02

Vilinilo:Diru tion al sekretario de homaj rajtoj de UN, kiam ĝi rifuzi Esperanton kiel IAL pro seksismo. lango.gif
Tiu sekretario ne indas alparoliĝi. Esperanto jam havas literaturo ampleksa uzanta tiun "seksistan" sistemon, kaj revizii ĉiun tiun literaturon reirigus Esperanton al nenio. Ĉu tion vi deziras? Se jes, faru kiel multaj jam faris: kabeu kaj kreu mem vian novan planlingvon aŭ aliĝu al Ido aŭ alia lingvoprojekto, kiu, parenteze, ankoraŭ ne pli sukcese ol Esperanto akceptiĝis de UN.

Lingvoj ne estas seksistaj, homoj estas.

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-16 09:50:12

Vilinilo:Diru tion al sekretario de homaj rajtoj de UN, kiam ĝi rifuzi Esperanton kiel IAL pro seksismo. lango.gif
Pri kio vi parolas? Mi ne komprenas vian frazon. Kiun tempon vi celis? Ĉu vi volas diri, ke tio jam okazis aŭ ke tio povus okazi estonte?
Ĉu entute UN havas sekretarion pri homaj rajtoj?
Ĉu iam ajn iu ajn kompetentulo (pardonu min) montris, ke Esperanto rompas la homajn rajton?

Filu (Montri la profilon) 2009-majo-16 13:27:15

Ege estimata Horsto,
Mi kredas, ke vi pravas. Tiu verŝajne estis nur vakua diraĵo pri okazaĵo kiu neniam ekzistis en UN.

Se estus la kazo, ankaŭ la francan estus deklarinda estis "kontraŭ la homaj rajtoj", ĉar en homgrupo de ekzemple 30, la lingvo devigas la uzon de la vira formo de "ili" por priparoli pri tiu ularo, se en ĝi estus trovebla eĉ nur unu viro kaj dudek naŭ virinoj.

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-16 16:05:10

Dankon kara Filu, pro via konsento.

Mi nun timas, ke la UN ankaŭ rifuzos la germanan lingvon, ĉar ĝi ankaŭ havas la sufikson -in- kaj do ne estas sekse simetria. okulumo.gif

Filu (Montri la profilon) 2009-majo-16 16:16:31

horsto:Mi nun timas, ke la UN ankaŭ rifuzos la germanan lingvon, ĉar ĝi ankaŭ havas la sufikson -in- kaj do ne estas sekse simetria. okulumo.gif
Ne surprize ni du, germanlingvano kaj franclingvano, devenante de tiel seksistaj lingvofonoj, ne komprenas kial Esperanto estas abomeninde seksista. Ni lasu la parolon al plikompetentuloj, kreskiĝintaj uzante sengenrajn aŭ genre simetriajn lingvojn. En ĉi debato ni ne serioze povas partopreni.

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-16 22:15:12

Nu, estas la historio de peto al la UN. Iam, mi kredas en la 60'oj aŭ la 70'oj, peto al la UN oferiĝis, kun miliono da subskriboj. La oficistoj akceptis la peton, sed neniu respondo venis. Post demandado, montriĝis ke la subskriboj (jes, miliono) perdiĝis. Tio montras ke
a) (verŝajne) la UN estas regata de landoj kiuj nur pensas pri si mem kaj ne pri la mondo tuta.
b) la UN estas tiel nekabla ke ni neniam timu ke ĝi iĝos nedemokratia mondregistaro.

Reen al la supro