Aportes: 82
Idioma: Esperanto
Filu (Mostrar perfil) 15 de mayo de 2009 15:35:47
Vilinilo:Ankaŭ mi. Persone, por altrudi seksan simetrion, mi evitas, ekzemple, la vortojn, “patro”-n, “frato”-n, ktp. Mi nur diras “virpatro”-n, “patrino”-n kaj “gepatroj”-n.Estas ja granda feblo de Esperanto, ke multege el ties uzantoj opinias, dank' al la Esperanta malofteco en socioj, ke ili povas memdecidi pri ŝanĝoj al difinoj de vortoj tiel bazaj kiel "patro", pro maltaŭgaj ideoj pri seksismo kaj simetrio.
Ve! Eble Esperanto iras nenien...
horsto (Mostrar perfil) 15 de mayo de 2009 20:08:36
Filu:Mi esperas, ke tio nur estas problemo de la komencantoj. Ili konas Esperanton nur kiel planlingvon kaj pensas, ke ĉio estas laŭplaĉe ŝanĝebla. Ili ne scias, ke Esperanto ja estas planita lingvo, sed ne plu planata, ke la planado jam delonge estas finita.
Estas ja granda feblo de Esperanto, ke multege el ties uzantoj opinias, dank' al la Esperanta malofteco en socioj, ke ili povas memdecidi pri ŝanĝoj al difinoj de vortoj tiel bazaj kiel "patro", pro maltaŭgaj ideoj pri seksismo kaj simetrio.
Ve! Eble Esperanto iras nenien...
Eble ĉiu Esperanta lernolibro bezonas novan unuan ĉapitron, en kiu oni klarigas, ke Esperanto ne estas lingva propono aŭ eksperimento, sed lingvo samkiel la aliaj naciaj lingvoj.
Neniu lernanto de ekzemple la angla lingvo pensas pri ŝanĝi la lernatan lingvon, do la lernantoj de Esperanto ankaŭ ne faru tion.
Filu (Mostrar perfil) 15 de mayo de 2009 20:37:08
Vilinilo (Mostrar perfil) 15 de mayo de 2009 21:40:53
Filu (Mostrar perfil) 15 de mayo de 2009 22:17:02
Vilinilo:Diru tion al sekretario de homaj rajtoj de UN, kiam ĝi rifuzi Esperanton kiel IAL pro seksismo.Tiu sekretario ne indas alparoliĝi. Esperanto jam havas literaturo ampleksa uzanta tiun "seksistan" sistemon, kaj revizii ĉiun tiun literaturon reirigus Esperanton al nenio. Ĉu tion vi deziras? Se jes, faru kiel multaj jam faris: kabeu kaj kreu mem vian novan planlingvon aŭ aliĝu al Ido aŭ alia lingvoprojekto, kiu, parenteze, ankoraŭ ne pli sukcese ol Esperanto akceptiĝis de UN.
Lingvoj ne estas seksistaj, homoj estas.
horsto (Mostrar perfil) 16 de mayo de 2009 09:50:12
Vilinilo:Diru tion al sekretario de homaj rajtoj de UN, kiam ĝi rifuzi Esperanton kiel IAL pro seksismo.Pri kio vi parolas? Mi ne komprenas vian frazon. Kiun tempon vi celis? Ĉu vi volas diri, ke tio jam okazis aŭ ke tio povus okazi estonte?
Ĉu entute UN havas sekretarion pri homaj rajtoj?
Ĉu iam ajn iu ajn kompetentulo (pardonu min) montris, ke Esperanto rompas la homajn rajton?
Filu (Mostrar perfil) 16 de mayo de 2009 13:27:15
Mi kredas, ke vi pravas. Tiu verŝajne estis nur vakua diraĵo pri okazaĵo kiu neniam ekzistis en UN.
Se estus la kazo, ankaŭ la francan estus deklarinda estis "kontraŭ la homaj rajtoj", ĉar en homgrupo de ekzemple 30, la lingvo devigas la uzon de la vira formo de "ili" por priparoli pri tiu ularo, se en ĝi estus trovebla eĉ nur unu viro kaj dudek naŭ virinoj.
horsto (Mostrar perfil) 16 de mayo de 2009 16:05:10
Mi nun timas, ke la UN ankaŭ rifuzos la germanan lingvon, ĉar ĝi ankaŭ havas la sufikson -in- kaj do ne estas sekse simetria.
Filu (Mostrar perfil) 16 de mayo de 2009 16:16:31
horsto:Mi nun timas, ke la UN ankaŭ rifuzos la germanan lingvon, ĉar ĝi ankaŭ havas la sufikson -in- kaj do ne estas sekse simetria.Ne surprize ni du, germanlingvano kaj franclingvano, devenante de tiel seksistaj lingvofonoj, ne komprenas kial Esperanto estas abomeninde seksista. Ni lasu la parolon al plikompetentuloj, kreskiĝintaj uzante sengenrajn aŭ genre simetriajn lingvojn. En ĉi debato ni ne serioze povas partopreni.
Rogir (Mostrar perfil) 16 de mayo de 2009 22:15:12
a) (verŝajne) la UN estas regata de landoj kiuj nur pensas pri si mem kaj ne pri la mondo tuta.
b) la UN estas tiel nekabla ke ni neniam timu ke ĝi iĝos nedemokratia mondregistaro.