去目錄頁

ino - malino

toni692, 2007年11月19日

讯息: 82

语言: Esperanto

gyrus (显示个人资料) 2009年10月22日上午10:47:36

darkweasel:Kion vi ĉiuj pensas pri la uzo de ge- singulare ĉe viraj aŭ inaj radikoj? Ekzemple "gepatro" ...
Mi trovas tion tute bone, eble oni eĉ povas diri "geviro" lango.gif

Oŝo-Jabe (显示个人资料) 2009年10月22日下午3:06:22

gyrus:
darkweasel:Kion vi ĉiuj pensas pri la uzo de ge- singulare ĉe viraj aŭ inaj radikoj? Ekzemple "gepatro" ...
Mi trovas tion tute bone, eble oni eĉ povas diri "geviro" lango.gif
Tia uzo de ge- ofte kontraŭas la kutiman uzon. Ekzemple, "gepatra decido" (decido de la gepatroj) iĝus "decido de aŭ la patro aŭ la patrino."

Kaj "geviro" ne estas bezonita. Ni havas la vorton homo. Same al, ekzemple, knabo - infano.

gyrus (显示个人资料) 2009年10月22日下午3:28:17

Oŝo-Jabe:

Kaj ni havas la vorton "damo" sed Esperantistoj ankoraŭ uzas "virino". Kaj miaopinie "decido de aŭ la patro aŭ la patrino." estas tro longa, kaj "gepatra decido" estas perfekte komprenebla, do, kial ne uzu ĝin?

Oŝo-Jabe (显示个人资料) 2009年10月22日下午6:20:59

gyrus:Kaj ni havas la vorton "damo" sed Esperantistoj ankoraŭ uzas "virino". Kaj miaopinie "decido de aŭ la patro aŭ la patrino." estas tro longa, kaj "gepatra decido" estas perfekte komprenebla, do, kial ne uzu ĝin?
La problemo estas ke "damoj" estas en la Fundamento, kiel damludo. Laŭ mi, damo estus sinjorino, ne virino. Por "virino", jam ekzistas la vorto "ino" (aŭ eventuale "plenkreska ino.")

Por "decido de aŭ la patro aŭ la patrino," sufiĉas simple "patra aŭ patrina decido." Nur tri pli silaboj ol "gepatra decido", kaj multe pli malkonfuza. Eble "gepatrana decido" ankaŭ taŭgas.

gyrus (显示个人资料) 2009年10月22日下午7:11:08

Kial "gepatra decido" estas konfuza?

darkweasel (显示个人资料) 2009年10月22日下午7:48:18

Oŝo-Jabe:
gyrus:
darkweasel:Kion vi ĉiuj pensas pri la uzo de ge- singulare ĉe viraj aŭ inaj radikoj? Ekzemple "gepatro" ...
Mi trovas tion tute bone, eble oni eĉ povas diri "geviro" lango.gif
Tia uzo de ge- ofte kontraŭas la kutiman uzon. Ekzemple, "gepatra decido" (decido (fare) de la gepatroj) iĝus "decido (fare) de aŭ la patro aŭ la patrino."
Ankaŭ en ekzemple "estra decido", ni ne scias, ĉu temas pri unu estro aŭ pri pluraj estroj. Nur la kunteksto povas klarigi tion, kaj se ne, oni devas esprimi sin per pluraj vortoj: decido de la estroj same kiel decido de la gepatroj
Kaj "geviro" ne estas bezonita. Ni havas la vorton homo. Same al, ekzemple, knabo - infano.
Eble, sed ne por ĉiuj radikoj. "Geonklo" ekzemple tute logikus.

Aliaj eblaj sinonimoj por gepatro estas gepatrarano kaj malido. Tian ge-...-arano oni povas verŝajne uzi ĉe ĉiuj virseksaj kaj inseksaj radikoj.

Oŝo-Jabe (显示个人资料) 2009年10月22日下午11:17:48

gyrus:Kial "gepatra decido" estas konfuza?
darkweasel:
Tia uzo de ge- ofte kontraŭas la kutiman uzon. Ekzemple, "gepatra decido" (decido (fare) de la gepatroj) iĝus "decido (fare) de aŭ la patro aŭ la patrino."
Ankaŭ en ekzemple "estra decido", ni ne scias, ĉu temas pri unu estro aŭ pri pluraj estroj. Nur la kunteksto povas klarigi tion, kaj se ne, oni devas esprimi sin per pluraj vortoj: decido de la estroj same kiel decido de la gepatroj
"Ge-" normale donas pluralan (kvazaŭ paran) signifon al vortoj. (PMEG diras: GE-vorto kun alia finaĵo ol O montras nepre pli ol unu,) Do, "gepatra" estas tute klara, krom se vi uzas la vorton "gepatro" singulare, kontraŭ la kutima uzo.

darkweasel:Aliaj eblaj sinonimoj por gepatro estas gepatrarano kaj malido. Tian ge-...-arano oni povas verŝajne uzi ĉe ĉiuj virseksaj kaj inseksaj radikoj.
Kiel mi jam skribis, "ge-" normale donas pluralan signifon al vorto, do simple "gepatrano" sufiĉas. Unu (duon)sinonimo, kiun vi ne skribis, estas generinto. Se precizeco ne gravas, "parenco" estas uzebla. Kaj plejfoje, simple "_o kaj/aŭ _ino" estas uzebla.

Eddycgn (显示个人资料) 2009年10月30日下午5:09:13

Ĉiuj tiuj formoj ne estas necesaj kaj igas la lingvon pli komplikan.
La celo de Esperanto konsistas esti simpla kaj facila.
Eble ĝi estas tempo por reformi kaj simpligi tian belan lingvon, por ke ĝi estus pli akceptita en la tuta mondo.
Ekzemple mi abolus la superflua akuzativon –n.

darkweasel (显示个人资料) 2009年10月30日下午7:55:14

Ne, oni ne reformu Esperanton. Fakte oni ne eĉ povus, ĉar Esperanto estas vivanta lingvo, kaj vivantan lingvon oni ne povas laŭvole ŝanĝi.

KoLonJaNo (显示个人资料) 2009年10月30日下午8:17:39

Saluton!

Eddycgn:Ĉiuj tiuj formoj ne estas necesaj kaj igas la lingvon pli komplikan.
Pri tio mi ankoraŭ povus konsenti.
La celo de Esperanto konsistcelas esti simpla kaj facila.
Simpleco kaj facileco estas du tute malsamaj aferoj.

Se Esperanto vere estus simpla, estus tre malfacile verki plej multajn kontribuaĵojn al la lernu-forumoj. rideto.gif

Ekzistas simplaj planlingvoj, kiuj ne nepre estas facilaj: Kiom da homoj sukcesas flue paroli Tokiponon? okulumo.gif
Eble ĝi estas tempo por reformi kaj simpligi tian belan lingvon, por ke ĝi estus pli akceptita en la tuta mondo.
Multaj homoj pensis simile inter 1887 kaj 2009.

Kelkaj eĉ kreis reformitajn kaj "simpligitajn" Esperantidojn.

La plej fama el ili estas Ido mem, kiu antaŭ nelonge fariĝis centjara kaj kies anaro ja superegas tiun de Esperanto -- tamen ne en nia universo. okulumo.gif

Neniu scias, kiom da Esperantistoj ekzistas sur tiu ĉi planedo.

Nek oni scias, kiom el ili kapablas uzi la lingvon je nivelo komparebla al tiu de gepatra aŭ unua "fremd"lingvo.

Sed eĉ se la nombro estas malalta, ĝi verŝajne superas tiun de samnivelaj parolantoj de iu ajn alia planlingvo aperinta dum la pasintaj 122 jaroj.

Vi nomas Esperanton tia bela lingvo. Kial do malbeligi ĝin? rideto.gif
Ekzemple mi abolus la superfluan akuzativoan –n.
Kaj tion diras germanlingvano! lango.gif

Ne forgesu pri la strangaj literoj kun supersigno, la senbezona agordo de adjektivoj, la malkonvenaj personaj pronomoj ktp.

Ĉiujn tiujn evidentajn malavantaĝojn de Esperanto ja malhavas Ido.

Krom Ido ankaŭ allogas Interlingvao, kiu tamen estas tute alia speco de planlingvo.

Kaj jen ankoraŭ amara vero: Ekzistas homoj, kiuj simple ne sukcesas lerni kaj uzi iun ajn kroman lingvon, ĉu etnan, ĉu planitan.

Bedaŭrinde ili ofte ne konscias pri tio, ke ne kulpas la lingvo, sed ili mem.

Se tiuj estus honestaj al si mem, ili ne malŝparus tempon pledante por reformoj kaj plibonigoj|simpligoj de Esperanto.

Kiom el tiuj fervoraj reformemuloj proponus simpligojn|faciligojn|plibonigojn ... pri sia propra|gepatra|unua lingvo?

Fine: Ju pli longe Esperanto ekzistas, des pli verŝajne estas, ke onia geniula propono ŝanĝi apartan eron, jam aperis antaŭe -- kaj ne akceptiĝis de tiu obstine konservativa (do stulta!) Esperantistaro.

La plej ĝena afero estas, se iu ekuzas sian propran reformitan version kaj asertas, ke ĝi ankoraŭ estas Esperanto.

Bonŝance la mondo ekster Esperantujo kutime tute ne ekscias pri tiaj aferoj kaj eĉ se: Verŝajne ne kreskus la emo lerni tian lingvon, se fundamentaj ŝanĝoj povas facile enkondukiĝi.

Kolonjano

回到上端