Ku rupapuro rw'ibirimwo

Yugawe
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

ca, kivuye

Ubutumwa 1667

ururimi: Esperanto

nakymatonmies (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruheshi 2015 09:25:23

ustra:Bush "estris" (politikistoj estas nur marionetoj) Usonon jam dum 12 jaroj. Do ili ja povas tre facile reveni al la oficejo, ĉu ne?
Bush -- Clinton -- Bush -- Bush -- SISTEMA_ERARO: OBAMA -- Clinton--...

vincas (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruheshi 2015 20:29:22

FHTAGN:Sed la minaco estas nur en gazetaro kaj rezonoj de baltaj kaj eŭropaj politikistoj, dum la tankoj (oops) vagadas tra balt-landoj. Sed kiu kulpas? Putin.
Jes, Rusio kulpas! Ĉar Rusio okupis kaj aneksis Krimeon. Jes, Rusio kulpas! Ĉar Rusio alsendas soldatojn kaj liveras armilojn en orientan Ukrainion. Ja ne povas kulpi iu alia por ĉi tiuj fiaj rusiaj agoj. Ĉu vi komprenas tion?

vincas (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruheshi 2015 20:50:23

Lakiro:Robby, kiam mi legas viajn mesaĝojn, min vizitas sento, ke vi ŝatas kolekti informomerdon. Pardonu!
Kara Lakiro, vi ŝajnas estas prudenta kaj edukita homo, sed vi kredas kremlan propagandon. Kial?

Lakiro:Rusio havas propran vidpunkton je normo de evoluado.
Do, tio estas diktatorio. Sed kial diktatorio?

vincas (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruheshi 2015 21:17:55

Lakiro:Unu lando, situanta trans la oceano, havas sian armeon ĉe rusa ŝtatlimo por rakonti pri la paco. Sed stultaj rusoj neniel povas kompreni pacajn intencojn de tiu lando.
Mi ne povas kompreni, kial vi pri tio zorgas?

Sian armeon ĉe rusa ŝtatlimo havas ne nur Usono, sed ankaŭ Germanio, Britio, Francio, Norvegio, Italio.... Vi evidente tro timegas Usonon.

robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruheshi 2015 21:25:01

ustra ne informiĝis pri la vorto "buŝ" - estis du diversaj personoj kun tute malsamaj ideoj. Mi ŝatis nek unu nek la alian.
Kiam RasPutin donacos al vi nuptan egalecon, mi revidos mian opinion. Mi vidis filmon pri la tururo de la rusoj kontraŭ sia popolo, tio estas la gejaj rusoj. Multaj el ili jam vivas eksterlande pro la abomeno en Rusio, inter ili ĵurnalistoj kaj artistoj. Ili rakontis pri la murdoj kaj la pasiva polico en tiuj murdoj, do akcepto. Oni intervjuis la viraĉon de Sankta Petersburgo (Vitaly Milonov) kiu enkondukis la kontraŭgejan leĝaron kaj parolaĉas pri judoj kaj aliaj minoritatoj. Kia kanajlo li estas! Tiom da malamo li elkraĉis - mem sciante ke li parolis kun elmigrinto el Rusio al aŭskultantaro eksterlanda. Mi vere, vere ne ŝatus estis sub lia rego. Li ne nur havas la viazĝon de porko, li ankaŭ parolas porke pri aliaj homoj, kvazaŭ ni estus insektoj. Restu kun li. Ke li restu en Rusio. Se iu ajn geja el Rusio volas elmigri, mi volonte helpus tiun personon ĉar mi estas kontraŭ tia teruro.
Grava rusa "ĵurnalisto" Dimitri Kisselev diris publike ke ni (gejuloj) ne taŭgas por vivi. RasPutin silentis.
Interdum, NIA PREZIDENTO Barack Obama salutis la ŝanĝon de leĝoj en Usono kiel "paŝo al pli perfekta unuo". Kaj la usona enmigranta oficejo nun diras ke teruro kontraŭ gejuloj estos kialo por doni ekzilstatuson al gehomoj el landoj kie iliaj vivoj estas minacataj pro la fakto ke ili estas gejaj.
Jen Youtube filmo pri la temo: https://www.youtube.com/watch?v=K-dDd4dtOFM
Jen artikolo de Moscow Times: http://www.themoscowtimes.com/news/article/4-russi...
Prenu vian ŝtatestron kaj viajn kontraŭgejajn leĝojn kaj banu kun ili en la koto de via porkejo. Homoj kiuj tiel pensas pri aliaj homoj certe kapablas ataki siajn najbarojn, invadi alies teron, forpafi aviadilon .... kaj ili NE rajtas paroli pri faŝismo alie kiam ili mem estas tiom faŝismaj.

Lakiro (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruheshi 2015 21:42:13

vincas:
Kara Lakiro, vi ŝajnas estas prudenta kaj edukita homo
Estimata vincas, dankon por la komplimento!

Ni kun vi povas juĝi pri la propagando diletante. Via prezidento Grybauskaite krias pri baldaŭa rusa invado. Ĉu tio ĉi estas la vero aŭ propagando? Respondu. Ĉu krimea rus-ukrainia milito estas la vero au propagando? Kies propagando?
Pri kiu kremla propagando vi diras? Kion vi aludas?
Rusio neniun kulpigas, ne enkondukis unua sankciojn, ne instruas aliajn landojn kiel necesas vivi. Kia propagando? Mi nenion aŭdis de Putin pri minacoj de Eŭropo.

En Donbass militas multaj volontuloj: rusoj, okcidentaj ukrainoj (eĉ inter separatistoj ukrainiaj generaloj kaj oficiroj), usonanoj, italoj, hispanoj, brazilanoj, germanoj kaj t.p.
En tiun ĉi regionon oni debitas NATOajn kaj rusiajn armilojn. Tio ne estas iu sekreto. Ukraina armeo uzas britan, usonan kaj polan teknikon. Usonaj taĉmentoj ĉeestas en Ukrainio.
Sed ĝis nun neniu vidis en Donbass rusajn regimentojn, batalionojn kaj diviziojn. Neniu vidis!
Ĉu temas pri volontuloj? Jes tie ĉeestas kaj litovaj volontuloj. Tio veras! Reprezentantoj de multaj landoj partoprenas en ukrainia civitana milito. Nek mi, nek Putin povas ŝanĝi la cituacion. Kaj neniu povas fermi buŝon de iuj histeriuloj.

Lakiro (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruheshi 2015 21:48:36

vincas:
Lakiro:Unu lando, situanta trans la oceano, havas sian armeon ĉe rusa ŝtatlimo por rakonti pri la paco. Sed stultaj rusoj neniel povas kompreni pacajn intencojn de tiu lando.
Mi ne povas kompreni, kial vi pri tio zorgas?

Sian armeon ĉe rusa ŝtatlimo havas ne nur Usono, sed ankaŭ Germanio, Britio, Francio, Norvegio, Italio.... Vi evidente tro timegas Usonon.
Mi ne zorgas. Mi konstatas, ke iu lando diktas sian kondiĉon kaj volon al Rusio. Sed mi jam diris: ne ŝovu vian nazon en ion. ridulo.gif
Kaj mi nenion timegas. Mi miras ke vi timegas Rusion.

Lakiro (Kwerekana umwidondoro) 27 Ruheshi 2015 22:20:43

Interalie, pasis la tempo kiam ni respondadis la demandon.
Plimulto da forumanoj opiniis, ke ukrainoj batalis kontraŭ malbona estro. Pasis la tempo. Kion ricevis Ukrainio? Ĉu bonan prezidenton, kiu ŝtelas ŝtatan monon? Kiom da ukrainoj estas kontentaj pri sia nuna registaro?
En Ukrainio jam neniu krias pri koloradoj kaj moskaloj. Kio okazis? Ĉu revenis la vidado? Ukrainaj soldatoj trairas al separatista flanko kaj militas kontraŭ banderarmeo.

nakymatonmies (Kwerekana umwidondoro) 28 Ruheshi 2015 04:32:56

robbkvasnak:Kiam RasPutin donacos al vi nuptan egalecon, mi revidos mian opinion.
Robb Kvasnak, estas pli baza homrajto ol gejaj nuptoj - rajto vivi. Usono ne respektas tiun bazan homrajton kaj havas mortpunon anstataŭ (dum Rusio ĝin ne havas).
Ĉu ne estas ridinde rezoni pri gejaj liberoj sur tiu fono?

nakymatonmies (Kwerekana umwidondoro) 28 Ruheshi 2015 04:35:59

vincas:Jes, Rusio kulpas! Ĉar Rusio okupis kaj aneksis Krimeon. Jes, Rusio kulpas! Ĉar Rusio alsendas soldatojn kaj liveras armilojn en orientan Ukrainion. Ja ne povas kulpi iu alia por ĉi tiuj fiaj rusiaj agoj.
Usono kulpas, ĉar ĝi subtenis la kontraŭleĝan ŝtatrenverson en Kievo. Nun ĝi provas fari la samon en Armenio!

Usono ne aneksas landojn. Ĝi ilin rekte detruas - ekz. Libio, Irako, Sirio, Jugoslavio...

Subira ku ntango