본문으로

Literoj de Esperanto kiuj ne bezonus ekzisti

글쓴이: vicentesales, 2014년 1월 6일

글: 120

언어: Esperanto

Fenris_kcf (프로필 보기) 2014년 5월 1일 오후 12:00:48

Damne, ĉesu kredi, ke vi estas referenco por starigi ion ajn ŝanĝon! Ĉu vi estus akceptonta ion ajn ŝanĝ-proponon de mi? Se jes: Ĉu vi kredas ke sufiĉe da parolantoj ankaŭ estus? Se ne: Kial vi kredas, ke iu ajn estus akceptonta vian proponon?

Por vere ŝanĝi ion ajn, granda parto de la parolantaro mem devas ellabori proponon. Sed tiukaze estas tre verŝajna, ke la parolantaro disiĝos kiel en la kazo de Ido. Mi dubas ke la AdE iam ajn proponas grandan ŝanĝon, sed se ĝi faras tion verŝajne neniu obeos.

Clarence666 (프로필 보기) 2014년 5월 1일 오후 12:07:58

Fenris_kcf:Ĉu vi estus akceptonta ion (iun?) ajn ŝanĝ-proponon de mi?
Jes, kompreneble, se ĝi estos sufiĉe bona ridulo.gif

Urho (프로필 보기) 2014년 5월 1일 오후 2:01:06

Miaopinie, la nuna ortografio de Esperanto kun la ĉapeligitaj literoj ĉ, ĥ, ĝ, ĵ, ŝ kaj ŭ estas tre bona kaj taŭga. Ankaŭ la diftongoj aj, ej, ij, oj, uj, , kaj estas en ordo. – Ni ŝanĝu nenion!

vicentesales (프로필 보기) 2014년 6월 18일 오후 10:28:11

Uridium:Jam ekzistas unu projekto ke eliminis tiuj malfacilaj literoj por pronunci: tio nomiĝas IDO.
Mi ne sukcesis trovi la regulojn de IDO nek la Fundamento de Esperanto, en portugala lingvo.
Sed mi pensas ke Esperanto estas preskaŭ perfekta lingvo, la IDO ne plibonigas nenion.

Fenris_kcf (프로필 보기) 2014년 6월 19일 오전 7:16:00

vicentesales:Sed mi pensas ke Esperanto estas preskaŭ perfekta lingvo, la IDO ne plibonigas nenion.
Mi certas, ke kaj en Esperanto kaj en Ido duobla neigo produktas pozitivan eldiron.

Lakiro (프로필 보기) 2014년 6월 19일 오전 9:29:09

Mi elpensis novan dialekton de Esperanto. ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif

Nias kamarados prezentir novan lingvon Esperantidon sen finaĵos "j". Iomete nekutime ĝi sonar, sed ni rapide alkutimiĝor kaj ekparolor.

Via opinio?! ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif Tio estas neserioza mesaĝo. ridulo.gif

Fenris_kcf (프로필 보기) 2014년 6월 19일 오후 12:55:44

Lakiro:Mi elpensis novan dialekton de Esperanto. ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif

Nias kamarados prezentir novan lingvon Esperantidon sen finaĵos "j". Iomete nekutime ĝi sonar, sed ni rapide alkutimiĝor kaj ekparolor.

Via opinio?!
Mi vidis pli malbonajn proponojn. Ŝajnas al mi ke ĝi pli-Hispanigas la lingvon.

Lakiro (프로필 보기) 2014년 6월 19일 오후 4:08:10

Fenris_kcf:
Lakiro:Mi elpensis novan dialekton de Esperanto. ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif

Nias kamarados prezentir novan lingvon Esperantidon sen finaĵos "j". Iomete nekutime ĝi sonar, sed ni rapide alkutimiĝor kaj ekparolor.

Via opinio?!
Mi vidis pli malbonajn proponojn. Ŝajnas al mi ke ĝi pli-Hispanigas la lingvon.
Nu, jes, iomete similas. ridulo.gif Ne plaĉas al mi "-oj".

sergejm (프로필 보기) 2014년 6월 19일 오후 5:11:05

Lakiro:Nu, jes, iomete similas. ridulo.gif Ne plaĉas al mi "-oj".
Kaj kiel vi ŝanĝos "-ojn"? "-osn" estas pli malfacile elparolebla.
Ĉiuj similaj ŝanĝoj malgraŭ unuavida plibonigo fakte post kelka tempo aperiĝas kiel plimalbonigo.

Ĉar "La Tuta Esperanto" jam permesas pronoci "bs" kiel [ps]: "absoluta" [apsolb]u[/b]ta], "kz" kiel [gz]: "ekzemple" [egzb]e[/b]mple], do pli bone estus permesi prononci finaĵan "-j" kiel nesilaba "-ĭ" sen ajna ŝanĝo en skribo: "katoj" [kb]a[/b]toĭ], "katojn" [kb]a[/b]toĭn]

Por vere pribonigi Esperanton esploru parolon de denaskuloj (infanoj, kiuj de nasko uzas Esperanton), precipe en paroloj inter ili mem. Ja ĉiuj nuntempaj artefaritaj lingvoj estas kreitaj fare de adoleskuloj precipe por adoleskuloj (kiuj antaŭe eksciis en lernejo gramatikon de propra lingvo).

Fenris_kcf (프로필 보기) 2014년 6월 19일 오후 5:43:48

sergejm:Kaj kiel vi ŝanĝos "-ojn"? "-osn" estas pli malfacile elparolebla.
Eble per interŝanĝi la rangon de la finaĵoj, do: "-ons" anstataŭ "-osn".

다시 위로