訊息: 120
語言: Esperanto
Fenris_kcf (顯示個人資料) 2014年5月1日下午12:00:48
Por vere ŝanĝi ion ajn, granda parto de la parolantaro mem devas ellabori proponon. Sed tiukaze estas tre verŝajna, ke la parolantaro disiĝos kiel en la kazo de Ido. Mi dubas ke la AdE iam ajn proponas grandan ŝanĝon, sed se ĝi faras tion verŝajne neniu obeos.
Clarence666 (顯示個人資料) 2014年5月1日下午12:07:58
Fenris_kcf:Ĉu vi estus akceptonta ion (iun?) ajn ŝanĝ-proponon de mi?Jes, kompreneble, se ĝi estos sufiĉe bona
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Urho (顯示個人資料) 2014年5月1日下午2:01:06
vicentesales (顯示個人資料) 2014年6月18日下午10:28:11
Uridium:Jam ekzistas unu projekto ke eliminis tiuj malfacilaj literoj por pronunci: tio nomiĝas IDO.Mi ne sukcesis trovi la regulojn de IDO nek la Fundamento de Esperanto, en portugala lingvo.
Sed mi pensas ke Esperanto estas preskaŭ perfekta lingvo, la IDO ne plibonigas nenion.
Fenris_kcf (顯示個人資料) 2014年6月19日上午7:16:00
vicentesales:Sed mi pensas ke Esperanto estas preskaŭ perfekta lingvo, la IDO ne plibonigas nenion.Mi certas, ke kaj en Esperanto kaj en Ido duobla neigo produktas pozitivan eldiron.
Lakiro (顯示個人資料) 2014年6月19日上午9:29:09
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Nias kamarados prezentir novan lingvon Esperantidon sen finaĵos "j". Iomete nekutime ĝi sonar, sed ni rapide alkutimiĝor kaj ekparolor.
Via opinio?!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Fenris_kcf (顯示個人資料) 2014年6月19日下午12:55:44
Lakiro:Mi elpensis novan dialekton de Esperanto.Mi vidis pli malbonajn proponojn. Ŝajnas al mi ke ĝi pli-Hispanigas la lingvon.![]()
![]()
![]()
Nias kamarados prezentir novan lingvon Esperantidon sen finaĵos "j". Iomete nekutime ĝi sonar, sed ni rapide alkutimiĝor kaj ekparolor.
Via opinio?!
Lakiro (顯示個人資料) 2014年6月19日下午4:08:10
Fenris_kcf:Nu, jes, iomete similas.Lakiro:Mi elpensis novan dialekton de Esperanto.Mi vidis pli malbonajn proponojn. Ŝajnas al mi ke ĝi pli-Hispanigas la lingvon.![]()
![]()
![]()
Nias kamarados prezentir novan lingvon Esperantidon sen finaĵos "j". Iomete nekutime ĝi sonar, sed ni rapide alkutimiĝor kaj ekparolor.
Via opinio?!
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
sergejm (顯示個人資料) 2014年6月19日下午5:11:05
Lakiro:Nu, jes, iomete similas.Kaj kiel vi ŝanĝos "-ojn"? "-osn" estas pli malfacile elparolebla.Ne plaĉas al mi "-oj".
Ĉiuj similaj ŝanĝoj malgraŭ unuavida plibonigo fakte post kelka tempo aperiĝas kiel plimalbonigo.
Ĉar "La Tuta Esperanto" jam permesas pronoci "bs" kiel [ps]: "absoluta" [apsolb]u[/b]ta], "kz" kiel [gz]: "ekzemple" [egzb]e[/b]mple], do pli bone estus permesi prononci finaĵan "-j" kiel nesilaba "-ĭ" sen ajna ŝanĝo en skribo: "katoj" [kb]a[/b]toĭ], "katojn" [kb]a[/b]toĭn]
Por vere pribonigi Esperanton esploru parolon de denaskuloj (infanoj, kiuj de nasko uzas Esperanton), precipe en paroloj inter ili mem. Ja ĉiuj nuntempaj artefaritaj lingvoj estas kreitaj fare de adoleskuloj precipe por adoleskuloj (kiuj antaŭe eksciis en lernejo gramatikon de propra lingvo).
Fenris_kcf (顯示個人資料) 2014年6月19日下午5:43:48
sergejm:Kaj kiel vi ŝanĝos "-ojn"? "-osn" estas pli malfacile elparolebla.Eble per interŝanĝi la rangon de la finaĵoj, do: "-ons" anstataŭ "-osn".