Kiel vi esperantiĝus vian nomon?
door Jorn644, 12 mei 2014
Berichten: 30
Taal: Esperanto
Jorn644 (Profiel tonen) 12 mei 2014 19:42:41
Ĉu vi esperantiĝus vian nomon? Se jes, kiel? Mem mi provis esperantigi mian nomon jene:
Joreno l'VrisoMia persona nomo estas "Jorn". Ĝi estas elparolata per la esperanta J-sono kaj "orn" (kiel la anga "born" ). Unue mi pripensis "Jorno", sed sonas malplaĉe al mi. Ĉar oni ofte elparolas mian nomon kiel "jor-n", kio sonigas mian nomon kiel "joren" (laŭ la esperanta elparolo), mi do elpensis la esperantan nomon "Joreno".
Mia familia nomo estas konstruita el du partoj: "de" kaj "Vries". La unua parto "de" estas artikolo samkiel "la". La signifon de la dua parto "Vries" mi ne konas. Mi do tradukis "de" al "la" kaj "Vries" al "Vriso". Unue mi tradukis mian familian nomon al "la Vriso", sed tio malplaĉas al mi. Mi do ŝanĝis ĝin al "l'Vriso".
Kaj jen mia esperanta nomo: Joreno l'Vriso
Ĉu bone?
Rejsi (Profiel tonen) 13 mei 2014 02:44:07
---------
Jes, mi ankaŭ Esperantigis mian nomon. Por mia persona nomo, mi nur skribas la anglan prononcon kun Esperantaj literoj. Sed mi ŝatas uzi mian kromnomon anstataŭ ol mi tuta persona nomo. Dum mia infaneco, homoj nomis min "Racie" (mia kromnomo en la angla). Hodiaŭ, ĉiuj uzas mian efektivan personan nomon, sed mi ŝatas uzi mian kromnomon en el interreto. Oni elparolas "Racie" kiel "Rejsi" Esperante.
Por mia familia nomo, mi decidis traduki la signifon anstataŭ ol skribi la elparolon. La unua parto de la nomo signifas "polo" Esperante. La dua parto estas vira diminutivo, do mi decidis traduki ĝin al "-ĉjo" anstataŭ ol "-et," ĉar la unua sonas simile al mia efektiva familia nomo. Do oni farus la nomojn "Poĉjo" aŭ "Polĉjo." Mi decidis uzi la nomon "Polĉjo."
Do en Esperanto, mia nomo estas "Rejsi Polĉjo."
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
efilzeo (Profiel tonen) 13 mei 2014 09:06:03
andresfeliper3 (Profiel tonen) 13 mei 2014 12:39:03
Kirilo81 (Profiel tonen) 13 mei 2014 12:58:48
Pro tio mi esperantigas mian nomon Cyril laŭ la elparolo al Kirilo, kaj uzas ekz. Buenos-Ajreso anstataŭ Bonaero (mi neniam aŭdis, ke iu uzas *Ĉevalinĝardeno anstataŭ Stutgarto por la sudgermana urbo Stuttgart).
P.S.: Jorn, via propra nomo apartenas al vi, vi ne devas demandi aliajn, ĉu al ili plaĉas via E-igo.
kaŝperanto (Profiel tonen) 13 mei 2014 13:47:19
erinja (Profiel tonen) 13 mei 2014 14:06:38
Tamen kiel oni jam diris, estas via nomo, do vi rajtas elekti vian nomon laŭ via plaĉo! Oni nomos vin kiel vi volas nomiĝi, en Esperantujo.
Lakiro (Profiel tonen) 13 mei 2014 18:05:21
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
bluephoenix (Profiel tonen) 13 mei 2014 20:12:26
Jorn644:Ĉu vi esperantiĝus vian nomon? Se jes, kiel?Mia nomo estas Timothy Boronczyk, do mi nomiĝas esperante Timoteo BORONCZYK. Mi ne esperantigis mian familian nomon, prononcita Bor-on-ĉek, simple ĉar mi ne ŝatas la aspekton. Fakte via nomo estas la via propra kaj vi rajtas elekti iun ajn. Vi prezentas vin kiel Jorn, Jorno, Joreno, eĉ Samuelo aŭ Roberto, tiel mi vokas vin. Ĝi fariĝas parto de via identeco.
Tio dirite, la Esperanto-Societo de Ĉikago publikigis ĉi informon: esperanto-chicago.org/nomoj.htm, kaj la Akademio de Esperanto publikigis numeron traktinte al nom-esperantigado: sezonoj.ru/2013/10/akademio-2/
erinja (Profiel tonen) 13 mei 2014 20:34:32
bluephoenix: Fakte via nomo estas la via propra kaj vi rajtas elekti iun ajn. Vi prezentas vin kiel Jorn, Jorno, Joreno, eĉ Samuelo aŭ Roberto, tiel mi vokas vin. Ĝi fariĝas parto de via identeco+1
Jes. Tiu parto pri "Samuelo aŭ Roberto" tute ne estas ŝerco! Kelkaj Esperantistoj vere uzas tute alian nomon en Esperantujo, ol en la normala vivo, pro plej diversaj kialoj. Povus esti ke ties ĉiutaga nomo ne facile esperantiĝas, do oni uzas mezan nomon aŭ kromnomon; povus esti ke oni ial preferas nomon de alia kulturo; povus esti ke oni preferus uzi tradukon de la signifo de la nomo (tiel oni trovas nomojn kiel "Brila" aŭ "Ĉielo" ). Oni nomos vin laŭ via preferita nomo, kaj vi ne devas klarigi vian decidon al iu ajn.