Til innholdet

Kiel vi esperantiĝus vian nomon?

fra Jorn644,2014 5 12

Meldinger: 30

Språk: Esperanto

Jorn644 (Å vise profilen) 2014 5 12 19:42:41

Saluton,

Ĉu vi esperantiĝus vian nomon? Se jes, kiel? Mem mi provis esperantigi mian nomon jene:
Joreno l'Vriso
Mia persona nomo estas "Jorn". Ĝi estas elparolata per la esperanta J-sono kaj "orn" (kiel la anga "born" ). Unue mi pripensis "Jorno", sed sonas malplaĉe al mi. Ĉar oni ofte elparolas mian nomon kiel "jor-n", kio sonigas mian nomon kiel "joren" (laŭ la esperanta elparolo), mi do elpensis la esperantan nomon "Joreno".

Mia familia nomo estas konstruita el du partoj: "de" kaj "Vries". La unua parto "de" estas artikolo samkiel "la". La signifon de la dua parto "Vries" mi ne konas. Mi do tradukis "de" al "la" kaj "Vries" al "Vriso". Unue mi tradukis mian familian nomon al "la Vriso", sed tio malplaĉas al mi. Mi do ŝanĝis ĝin al "l'Vriso".

Kaj jen mia esperanta nomo: Joreno l'Vriso

Ĉu bone?

Rejsi (Å vise profilen) 2014 5 13 02:44:07

Tre interese. Sed mi ne precize komprenas, kial vi ŝanĝis la "orn" al "oren." Nu, estas via elekto ĉiaokaze!

---------

Jes, mi ankaŭ Esperantigis mian nomon. Por mia persona nomo, mi nur skribas la anglan prononcon kun Esperantaj literoj. Sed mi ŝatas uzi mian kromnomon anstataŭ ol mi tuta persona nomo. Dum mia infaneco, homoj nomis min "Racie" (mia kromnomo en la angla). Hodiaŭ, ĉiuj uzas mian efektivan personan nomon, sed mi ŝatas uzi mian kromnomon en el interreto. Oni elparolas "Racie" kiel "Rejsi" Esperante.

Por mia familia nomo, mi decidis traduki la signifon anstataŭ ol skribi la elparolon. La unua parto de la nomo signifas "polo" Esperante. La dua parto estas vira diminutivo, do mi decidis traduki ĝin al "-ĉjo" anstataŭ ol "-et," ĉar la unua sonas simile al mia efektiva familia nomo. Do oni farus la nomojn "Poĉjo" aŭ "Polĉjo." Mi decidis uzi la nomon "Polĉjo."

Do en Esperanto, mia nomo estas "Rejsi Polĉjo." ridulo.gif

efilzeo (Å vise profilen) 2014 5 13 09:06:03

andrea -> andreo

andresfeliper3 (Å vise profilen) 2014 5 13 12:39:03

Mi ofte diras ke mia nomo en esperanto estas: Andrezo Felipo. Hehe xD

Kirilo81 (Å vise profilen) 2014 5 13 12:58:48

Propraj nomoj alie ol kutimaj substantivoj ne havas signifon, sed estas nur etikedoj sendantaj al la koncernaj personoj. Kvankam nomoj baziĝas ofte sur lingva materialo havanta signifon (ofte tamen nur etimologie komprenebla), estas do iom strange "traduki" nomojn.
Pro tio mi esperantigas mian nomon Cyril laŭ la elparolo al Kirilo, kaj uzas ekz. Buenos-Ajreso anstataŭ Bonaero (mi neniam aŭdis, ke iu uzas *Ĉevalinĝardeno anstataŭ Stutgarto por la sudgermana urbo Stuttgart).

P.S.: Jorn, via propra nomo apartenas al vi, vi ne devas demandi aliajn, ĉu al ili plaĉas via E-igo.

kaŝperanto (Å vise profilen) 2014 5 13 13:47:19

Interesa diskuto. Mia nomo tre simple Esperantigeblas kiel Tomaso (aŭ Tomĉjo) Ŭolfo. Mi normale nomiĝas "Tom", sed mi ne multe ŝatas "Tomo". Mia familia nomo ankaŭ povas esti Lupo, do mi eble nomus min "Tomaso Lupo".

erinja (Å vise profilen) 2014 5 13 14:06:38

Estas sufiĉe malofte esperantigi familian nomon. Plejparte oni esperantigas nur la personan nomon, kaj oni lasas la familian nomon, kia ĝi estas (eventuale kun latinaj literoj).

Tamen kiel oni jam diris, estas via nomo, do vi rajtas elekti vian nomon laŭ via plaĉo! Oni nomos vin kiel vi volas nomiĝi, en Esperantujo.

Lakiro (Å vise profilen) 2014 5 13 18:05:21

Eŭgeno - Eugenios, Evgenios (greke), Jevgenij (ruse), Juĝin (angle), Eĵen (france), Ojgen (germane), Euĥenio (hispane), Euĵeniu (portugale), Euĝenio (itale), Euĝen (rumane), Jaŭgen (beloruse), Eugeniuŝ (pole), Evĝen (ĉeĥe), Evgenije (serbe) ktp. ridulo.gif

bluephoenix (Å vise profilen) 2014 5 13 20:12:26

Jorn644:Ĉu vi esperantiĝus vian nomon? Se jes, kiel?
Mia nomo estas Timothy Boronczyk, do mi nomiĝas esperante Timoteo BORONCZYK. Mi ne esperantigis mian familian nomon, prononcita Bor-on-ĉek, simple ĉar mi ne ŝatas la aspekton. Fakte via nomo estas la via propra kaj vi rajtas elekti iun ajn. Vi prezentas vin kiel Jorn, Jorno, Joreno, eĉ Samuelo aŭ Roberto, tiel mi vokas vin. Ĝi fariĝas parto de via identeco.

Tio dirite, la Esperanto-Societo de Ĉikago publikigis ĉi informon: esperanto-chicago.org/nomoj.htm, kaj la Akademio de Esperanto publikigis numeron traktinte al nom-esperantigado: sezonoj.ru/2013/10/akademio-2/

erinja (Å vise profilen) 2014 5 13 20:34:32

bluephoenix: Fakte via nomo estas la via propra kaj vi rajtas elekti iun ajn. Vi prezentas vin kiel Jorn, Jorno, Joreno, eĉ Samuelo aŭ Roberto, tiel mi vokas vin. Ĝi fariĝas parto de via identeco
+1

Jes. Tiu parto pri "Samuelo aŭ Roberto" tute ne estas ŝerco! Kelkaj Esperantistoj vere uzas tute alian nomon en Esperantujo, ol en la normala vivo, pro plej diversaj kialoj. Povus esti ke ties ĉiutaga nomo ne facile esperantiĝas, do oni uzas mezan nomon aŭ kromnomon; povus esti ke oni ial preferas nomon de alia kulturo; povus esti ke oni preferus uzi tradukon de la signifo de la nomo (tiel oni trovas nomojn kiel "Brila" aŭ "Ĉielo" ). Oni nomos vin laŭ via preferita nomo, kaj vi ne devas klarigi vian decidon al iu ajn.

Tibake til toppen