Al la enhavo

Kiel vi esperantiĝus vian nomon?

de Jorn644, 2014-majo-12

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

m_v (Montri la profilon) 2014-majo-27 19:22:37

Michael -> Miĥaelo

yugary (Montri la profilon) 2014-majo-28 02:39:03

Ĉu vi esperantiĝus vian nomon? Se jes, kiel? Mem mi provis esperantigi mian nomon jene:
esperantiĝus --> esperantigus (ĉar ĝi devas esti transitiva)

Mi tradukus ĝin. Mia nomo (en la angla) estas Gary Clay Rector; mi do esperantigus ĝin jene: Lanco Argilo Rektoro.

Ŝejno (Montri la profilon) 2014-majo-28 02:42:00

Shane -> Ŝejno

ne Sejno kiel la rivero en Francujo, sed Ŝejno kiel mi!

Ĝi funkcias, mi pensas.

Notxor (Montri la profilon) 2014-majo-28 17:15:07

Mi ne esperantiĝas mian nomon. Mi nomas Fernando en la hispana kaj ĝi estas Fernando en Esperanto, kvankam mi vidis skribita "Ferdinando" aŭ (ankaŭ) "Nandoro".

leporinjo (Montri la profilon) 2014-majo-29 12:17:31

Versio de mia plumnomo troveblas en PIV:

Katerin/o [Z]. Virina nomo, i.a. de reĝinoj ks: Katerino de Mediĉoj; Katerino la Granda (rusa imperiestrino).

Dakila_Sidhi (Montri la profilon) 2014-majo-30 12:15:17

Renzoe Avellana - Renzo Aveljana
Vi povas vidi mian nomon en mia profilo, jen mia vera kromnomo (unua persona) kaj mia esperanta nomo (kromnomo plus familia nomo).

Avizon, kiel sinjoro yugari jam eksplikis, la ĝusta sufikso estas -ig-, ne -iĝ-. "Kiel vi esperantigus vian nomon?"

Mia nomo estas Renzoe, prononcita kiel "renzoŭ". Mia filipina kromnomo prononciĝas sen la 'e' kiel "renzo" por pli komforta prononco. Kaj do por Esperanto, mi simple elprenis la literon 'e', kaj tiel ankaŭ tuj kontentigis la regulon de 'o' por substantivoj en Esperanto.

Mia familia nomo estas Avellana. Mi ne ŝanĝis la finaĵo al 'o' ĉar Esperanto jam agnoskas 'a' kiel finaĵo por nomoj. Nu persone por mi, mi kontentas al nomo kiel esperanta se oni povas bone aldoni la finaĵon 'n'. Mi almenaŭ transliterumis mian familian nomon kaj farigis ĝin "Aveljana". Mi scias ke ĝi havas signifon, avelo; sed mi ne tradukis ĝin ĉar mi pensis ke ĝi ne estas rekta vorto en mia lingvo kaj do meritas ne tradukiĝi kiel vorto hehe.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2014-junio-05 02:49:43

Mia nomo estas Scott, sed "Skoto" ne plaĉas al mi. "Skato" estas pli proksima al la vera prononco, sed mi ankaŭ ne ŝatas tion. Post iom da penso, mi decidis ke "Skatĉjo" estas bona; plejparte ĉar mi ŝatas la aspekton de la literkombinaĵo. Do, kiam mi uzas esperantonomon, mi uzas tion.

Mi ne ofte uzas esperantonomon, tamen.

WeekzGod (Montri la profilon) 2014-junio-09 16:25:08

Matthew --> Matteo

matlal (Montri la profilon) 2014-junio-13 20:30:22

Kevin = Kevo

Reen al la supro