إلى المحتويات

La eŭropeco de esperanto

من Jorn644, 16 مايو، 2014

المشاركات: 27

لغة: Esperanto

Iippa (عرض الملف الشخصي) 29 مايو، 2014 5:27:13 م

En europo ciuj lingvoj estas indoeuropaj escepte la basko, la finna, la estna, la hungara kaj kelkaj aliaj finno-ugraj?

sergejm (عرض الملف الشخصي) 29 مايو، 2014 5:35:16 م

krom la menciitaj lingvoj, estas la albana kaj la turka. En Rusio estas la tatara, la baŝkira, la kalmika ktp. En la nordo estas la saama, la neneca ktp.

Kirilo81 (عرض الملف الشخصي) 29 مايو، 2014 7:27:14 م

La albana estas hindeŭropa lingvo.

efilzeo (عرض الملف الشخصي) 29 مايو، 2014 8:55:44 م

la vortaro estas klare eŭropa, tamen la gramatiko similas pli al azianaj lingvoj, do ĝi estas vere internacia.

robbkvasnak (عرض الملف الشخصي) 29 مايو، 2014 9:07:16 م

Ĉar la denaskularo vere ne "stiras" Esperanton kiel estas la kazo por etnaj lingvoj, la iu-kontinent-eco vere dependas je la uzantoj. Samkiel Zamenhof estis bialistokano sed la hodiaŭa Esperanto apenaŭ dependas je la bialistokanoj, la Esperantistaro vere gvidas la lingvajn kutimojn de Esperanto. Se la denaskaj parolantoj de slavaj lingvoj plejmultus en Esperanto, certe post iom da tempo ties influoj formigus la lingvajn kutimojn (kaj plej verŝajne ankaŭ la kulturajn morojn). Do se vi vere volas ke slavlingvanoj influu Esperantion disvastigu ĝin en slavlingvaj landoj! Certe estus dezirinde same kie tio okazus. Ke Esperanto floru en ĉiuj landoj - tiam ĝi estos la plej internacia lingvo en nia mondo. ridulo.gif
Ah, jes, kaj prenu prunon pluke! Mi interŝanĝos ĝin kun vi por oranĝo! (La prunoj ne kreskas en Florido). Haha! Ne ni kvereletu pro tajperaroj, amikoj! tiu diableto vivas en la fingropintoj....

nornen (عرض الملف الشخصي) 29 مايو، 2014 9:57:10 م

efilzeo:la vortaro estas klare eŭropa, tamen la gramatiko similas pli al azianaj lingvoj, do ĝi estas vere internacia.
Kiamaniere similas la Esperanta gramatiko la gramatikojn de aziaj lingvoj (kaj kiuj aziaj lingvoj)?

El la aziaj lingvoj mi havas nur tra bazajn sciojn pri la Ĉina kaj pli malpli mezajn sciojn pri la Japana. Kaj mi ne sukcesas vidi similecaĵojn?

Ekzemple la ofte uzataj participoj al mi ŝajnas tre, tre indeŭropaj.
Akuzativo por tempa daŭro kaj loka direkto.
Vortordo, ekzistado de relativaj pronomoj, "gapping", derivaj morfemoj.

Oni povas preskaŭ traduki Esperantan propozicion -vorto po vorto- al la Hispana aŭ al la Angla... sed ne -vorto po vorto- al la Japana.

Aŭ kion diras niaj aziaj amikoj?

efilzeo (عرض الملف الشخصي) 29 مايو، 2014 10:15:34 م

nornen:

jes la akuzativo estas klare eŭropa kaj ankaŭ la participoj sed la formado de vortoj plisimilas al la azianaj lingvoj, vidu ĉi tion post la minuto 1: https://www.youtube.com/watch?v=ykw_9y2dFO4

nornen (عرض الملف الشخصي) 29 مايو، 2014 11:20:32 م

efilzeo:

Dankon por konigi al mi tiun filmeton.

Kvankam, la ekzemplo de "外国人" funkcias ekzakte same en la Germana "Aus-länd-er" (kun "ablaut" en la dua radiko) = "Ekster-land-ulo". Aŭ "bus-halt-ejo" = "Bus-halte-stelle".

Iippa (عرض الملف الشخصي) 6 يوليو، 2014 2:45:36 ص

osoittaa
adresi, destini, asigni, taski; evidentigi, atesti
näyttää
montri, elmontri, vidigi

Johan_Derks (عرض الملف الشخصي) 24 يوليو، 2014 7:00:54 ص

Clarence666:> Hodiaŭ mi estis pensanta pri la eŭropeco de nia lingvo kaj mi
> miris pri kial eŭropaj lingvoj (ĉefe la latinidaj kaj germanaj)
> estas konsideraj pli "internaciaj" ol la slavaj, aziaj kaj afrikaj lingvoj

Mi ne sxatas la euxropocentrismon, "sxangxi" apenaux eblas, sed oni povus, por anstatauxigi la plej fusxajn vortojn ( precipe "patr" ) uzi ekstereuxropajn fontojn ( precipe ID kaj malnovaj Amerikaj lingvoj, kiuj estis plene aux preskaux mortigitaj per la koloniismo ) .
<- fivorto
Shajne neniu el vi bone studis la Fundamenton nek konas la programon "Kiel internacia estas mia vorto?" (www.esp-evoluo.org)
Tiu programo prenas la 15an regulon de la Fundamenta Gramatiko serioze kaj povas multe helpi por malkovri kiuj vortoj estas nur europe internaciaj kaj kiuj estas vere tutmondece internaciaj.
Se vi volas kontribui al tutmondeco de Esperanto, vi ankau povas membrighi en tutmondeca-Esperanto@yahoogroups.com.
Jam ekzistras centoj da vortoj, kies grado de internacieco estas kalkulita pere de tiu programo.

عودة للاعلى