Eŭropa kulturo kaj detruo de la mondo
dari baibaibibi, 31 Mei 2014
Pesan: 43
Bahasa: Esperanto
baibaibibi (Tunjukkan profil) 31 Mei 2014 14.28.21
Sed la eŭropa kulturo ŝajnas for de la naturo, por eŭropanoj, forte influataj de judkristanaj ideoj kaj eble ankaŭ de aliaj ideoj, la naturo estas nur je la servo de la homo kaj ni devas multobliĝi, progresi materie kaj ekspluati senlime la naturajn resursojn. Eŭropanoj devas kredi je nevidebla dio, sed malŝati la videblan naturon. Eĉ se nuntempe la plej multaj europanoj jam ne estas praktikantaj kristanoj, tamen, ĉiuj el ili estas influataj de la judkristanaj kaj eble aliaj ideoj pri malŝato al la naturo.
efilzeo (Tunjukkan profil) 31 Mei 2014 15.48.04
ĉiuj la organizoj por la savo de la medio estas eŭropaj kaj amerikaj, aliaj popoloj tute ne zorgas pri ĝi.
Sunjo (Tunjukkan profil) 31 Mei 2014 16.56.54
efilzeo:en kiu mondo vi vivas? eŭropanoj estas kun la amerikanoj tiuj kiuj pli ĝojas la naturon kaj sendube tiuj kiuj pli respektas ĝin. aliaj mondlokoj provas imiti la eŭropanojn sed ankoraŭ ili ne bone sukcesis en tio.Ĉu via aserto restas vera, se oni enkalkulas ĉiujn krimojn kontraŭ la naturo kiuj okazas por produkti varojn por la eŭropanoj kaj usonanoj? Mi kredas ke ne. Kaj laŭ mia scio ankaŭ la promesoj pri protektado de la naturo nur estas varmega aero sen serioza agado kaj des pli sen mezureblaj bonaj rezultoj.
ĉiuj la organizoj por la savo de la medio estas eŭropaj kaj amerikaj, aliaj popoloj tute ne zorgas pri ĝi.
Kio al mi ne plaĉas estas la troigadado kaj ĝeneraligado de baibaibibi. Ambaŭ tute ne helpas al pli bona interkompreniĝo de diversaj kulturoj kaj popoloj.
Sed iom da memkritiko ĉiam utilas. Al ĉiuj.
baibaibibi (Tunjukkan profil) 1 Juni 2014 12.31.40
Efilzeo, estas multaj ekologistoj en eŭropo, ili patre kompatas la naturon, sed plej ofte ili sentas ke en unu flanko estas la homo kaj dio, kaj aliflanke la kompatinda naturo pri kiu oni devas zorgi kiel pri infano. Veraj ekologistoj ne scias ke ili estas ekologistoj, ili nur sentiĝas parto de la naturo.
efilzeo (Tunjukkan profil) 1 Juni 2014 13.00.22
Sunjo:produkti varojn por la eŭropanoj kaj usonanoj ne estas kulpo de la eŭropanoj kaj de la usonanoj. tiuj varoj estas produktataj el aliuloj, kaj estis tiuj uloj kiuj agis kontraŭ la naturo por savi monon, se ili ne agus tiamaniere ili ne estus konkuraj. ilia elekto, iliaj agoj.
Ĉu via aserto restas vera, se oni enkalkulas ĉiujn krimojn kontraŭ la naturo kiuj okazas por produkti varojn por la eŭropanoj kaj usonanoj? Mi kredas ke ne. Kaj laŭ mia scio ankaŭ la promesoj pri protektado de la naturo nur estas varmega aero sen serioza agado kaj des pli sen mezureblaj bonaj rezultoj.
Kio al mi ne plaĉas estas la troigadado kaj ĝeneraligado de baibaibibi. Ambaŭ tute ne helpas al pli bona interkompreniĝo de diversaj kulturoj kaj popoloj.
Sed iom da memkritiko ĉiam utilas. Al ĉiuj.
baibaibibi:Mi nur esprimas teorion ĉu la detruemo de la eŭropaj socioj estas kaŭzata de kulturaj eviteblaj pensmanieroj, eble mi eraras kaj mi ŝatus debati tion.honeste mi ne komprenas vian mesaĝon.
Efilzeo, estas multaj ekologistoj en eŭropo, ili patre kompatas la naturon, sed plej ofte ili sentas ke en unu flanko estas la homo kaj dio, kaj aliflanke la kompatinda naturo pri kiu oni devas zorgi kiel pri infano. Veraj ekologistoj ne scias ke ili estas ekologistoj.
Oijos (Tunjukkan profil) 1 Juni 2014 13.56.36
Vi rimarkos, ke "evolulandoj" (kiel ekzemple Kataro (la plej riĉa lando en la mondo) Sauda Arabio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Sud-Koreio...) tute skribis la tekstojn al ilia profito. La devigaj traktatoj nenion postulas el granda plejmulto de la ŝtatoj. Ili nur ricevas aldonan senpenan monon.
Denove, ĉiuj legu la Annex 2 en UNFCCC. Tiuj estas la landoj, kiuj devas ĉiujare pagi al ĉiuj ceteraj landoj 100 miliardoj (109) da usonaj dolaroj. Sed la "evolulandoj" provas ĉantaĝi eĉ multe pli. Plejmulto da "evolulandoj" nur interesiĝas pri senpena mono en klimatkunvenoj, kaj tute ne zorgas pri medio.
Estas malsamo ankaŭ ene de Annex 2. Usono neniam subskribis ekzemple Protokolon de Kioto. Kanado fortiriĝis el ĝi, ankaŭ Rusio kaj Japanio. Nur Eŭropa Unio (EU ial subskribis ĉiujn meditraktatojn kiel unu lando!!), Islando kaj Norvegio restas en Kioto 2 (korektu, se ekzemple Svislando restas. Tempomankas nun al mi).
Cetere, Usono neniam pagas sian justan parton, do rezulte EU ĉiam pagos pli ol proporcie estus justa. La klimatdebato (se ĝi eĉ ekzistas en Usono) en Usono estas el alia planedo kompare kun Svedio kaj Finnlando ekzemple.
Ĉi tiu anglalingva teksto rakontas pri gravaj problemoj en UNFCCC.
Kaj vidu kreskon de popolnombro! Ĝi estas la plej grava afero por medio. Eŭropanoj ankaŭ plej bonas en ĝi! Do, resume, mi ne akceptas la aserton, ke eŭropanoj detruas la mondon. Ĉiuj aliaj devus imiti ilin, havi nur 1,4 infanon.
Sunjo (Tunjukkan profil) 1 Juni 2014 14.15.18
efilzeo:Ne. Ĉiu kiu aĉetas varojn kiuj estis produktitaj sub kondiĉoj kiuj trouzas kaj ekspluatas naturon kaj homojn ankaŭ estas responsa pri tiu ekspluato kaj trouzo. Mi kredas ke ekzistas preskaŭ neniu eŭropano aŭ usonano kiu povus sincere aserti ke li neniel kulpas pri ekologiaj kaj sociaj problemoj en aliaj landoj. Eŭropanoj kaj usonanoj kutime aĉetas tiajn varojn ĉar ili kostas malpli. Aŭ ili kostas same, pro manko de pli etika konkurenco, sed la profiton tamen nur havas la eŭropaj kaj usonaj entrepenoj kiuj produkas en landoj kiuj pro malriĉeco ne povas permesi al si pli severajn leĝojn por protekti la naturon kaj la laboristojn. Do la persona ekonomia avantaĝo pli gravas ol etiko kaj moralo. Pri tio ne kulpas tiu kiu havas la elekton inter malmorala laboro kaj malsatmorto, sed tiu kiu havas la decidon inter deca vivo kaj luksa vivo.
produkti varojn por la eŭropanoj kaj usonanoj ne estas kulpo de la eŭropanoj kaj de la usonanoj. tiuj varoj estas produktataj el aliuloj, kaj estis tiuj uloj kiuj agis kontraŭ la naturo por savi monon, se ili ne agus tiamaniere ili ne estus konkuraj. ilia elekto, iliaj agoj.
Kvankam mi ne volas ekskludi ke pri tio ankaŭ kulpas religio kaj/aŭ kulturo mi opinias ke ne havas sencon se oni diskutas tion nekonkrete.
Do ekzemple iu kiu kredas/esperas ke Dio zorgas pri ĉio se oni nur sufiĉe preĝas eble maltrafas la ŝancon mem zorgi pri iu plibonigebla afero. Kaj al iu kiu kredas/esperas ke ekzistas alia vivo post la morto (ekzemple en paradizo) verŝajne malpli gravas kio okazas en nia nuna mondo.
Aliflanke almenaŭ laŭ la kristana kredo estas pli verŝajne ke kamelo povas trairi kudrilotruon ol ke riĉulo eniras paradizon. Tial sinceraj kristanoj ekspluatus naturon kaj personojn almenaŭ ne pro profitceloj. Kiom da tiaj sinceraj kristanoj ekzistas en politiko kaj ekonomio mi ne scias. Mi supozas ke oni devus serĉi ilin kaj ne trovus multajn.
Kaj mi kredas ke neniu religio kiu preferas obeemajn, kredemajn homojn povas esti utila al plibonigado de nia socio.
Baibaibibi, bonvolu doni ekzemplojn pri kulturaj eviteblaj pensmanieroj kiuj kaŭzas la detruemon de la eŭropaj socioj.
Sunjo (Tunjukkan profil) 1 Juni 2014 14.24.36
Oijos:Mi samopinias ke la kresko de la popolnombro estas tutmonde unu de la plej gravaj aferoj por la medio.
Kaj vidu kreskon de popolnombro! Ĝi estas la plej grava afero por medio. Eŭropanoj ankaŭ plej bonas en ĝi! Do, resume, mi ne akceptas la aserton, ke eŭropanoj detruas la mondon. Ĉiuj aliaj devus imiti ilin, havi nur 1,4 infanon.
Tamen riĉa (averaĝa) europano aŭ usonano kiu kiel unu persono uzas la samajn rimedojn aŭ eĉ pli ol 100 malriĉuloj de alia lando ne havas la rajton kulpigi la malriĉulojn pri la trouzo de rimedoj, eĉ se ili havas pli da infanoj kiuj ankaŭ ĉiuj nur bezonas centonon aŭ malpli de la rimedoj kiujn bezonas la riĉulo.
efilzeo (Tunjukkan profil) 1 Juni 2014 15.54.23
Sunjo:la kondicoj de la laboristoj de tiuj landoj estas zorgo de la registraroj de tiuj landoj, ne de eŭropanoj aŭ usonanoj. se tiuj registraroj konsentas al la detruado de ilian naturon por esti konkuraj estas ilia problemo. la konsumuloj de tiaj produktoj estas nur nerekta rezulto de iliaj elektoj, kaj la plejparto de fojoj oni nek povas elekti inter "etikajn" aŭ "maletikajn" produktojn, ĉar tiuj estas la nur eblo kaj kvazaŭ neniu volas malvenki propan tempon por tiuj aferoj.
Ne. Ĉiu kiu aĉetas varojn kiuj estis produktitaj sub kondiĉoj kiuj trouzas kaj ekspluatas naturon kaj homojn ankaŭ estas responsa pri tiu ekspluato kaj trouzo. Mi kredas ke ekzistas preskaŭ neniu eŭropano aŭ usonano kiu povus sincere aserti ke li neniel kulpas pri ekologiaj kaj sociaj problemoj en aliaj landoj. Eŭropanoj kaj usonanoj kutime aĉetas tiajn varojn ĉar ili kostas malpli. Aŭ ili kostas same, pro manko de pli etika konkurenco, sed la profiton tamen nur havas la eŭropaj kaj usonaj entrepenoj kiuj produkas en landoj kiuj pro malriĉeco ne povas permesi al si pli severajn leĝojn por protekti la naturon kaj la laboristojn. Do la persona ekonomia avantaĝo pli gravas ol etiko kaj moralo. Pri tio ne kulpas tiu kiu havas la elekton inter malmorala laboro kaj malsatmorto, sed tiu kiu havas la decidon inter deca vivo kaj luksa vivo.
se ĉinuloj ne zorgas pri iliaj laboraj kondicoj mi ne vidas kial mi devus zorgi por ili. eŭropaj kaj usona socioj estas la plej efikaj kaj bonaj por vivi el longa tempo, kaj tio estas merito de la eŭropanoj kaj de la usonanoj. se aliaj popoloj ne tiom bone fartas ili devus trovi la kulpulon nur en ili mem kaj halti de akuzi eŭropon kaj usonon por ĉiu malgrandaĵo, kiel se ili estus beboj de la "malbonaj riĉuloj", ĉar ili estas fakte la malbono de ili mem.
efilzeo (Tunjukkan profil) 1 Juni 2014 15.59.56
Oijos:tio neniam okazos. ili estas tro stultaj por kompreni tion. ili generas grandan kvanton da filoj, kondamnas tiujn filojn al teruraj vivoj, kaj post plendas kaj ploras kontraŭ la malbonaj eŭropanoj kiuj ekspluatis ilin.
Kaj vidu kreskon de popolnombro! Ĝi estas la plej grava afero por medio. Eŭropanoj ankaŭ plej bonas en ĝi! Do, resume, mi ne akceptas la aserton, ke eŭropanoj detruas la mondon. Ĉiuj aliaj devus imiti ilin, havi nur 1,4 infanon.
la nura kulpo de la eŭropanoj estas ke ili estas tro bonaj lasttempe, kaj estas tro politikaj korektaj por memori al si mem ke ili vivas plibone ĉar ili estas plibonaj. elspezantaj monon por tiuj kiuj malamas eŭropon kaj volas detrui ĝin.