前往目錄

La mirindeco de esperanto

貼文者: haydn, 2014年7月6日

訊息: 11

語言: Esperanto

nornen (顯示個人資料) 2014年7月18日上午1:51:14

haydn:Hodiaŭ mi lernis novan vorton (angl., ger. kaj ned.: byte; fin: tavu) bitoko. De kelkaj komputikaj lecionoj mi scias, ke "byte" konsistas el ok "bit"-oj. Sed esperanto vere agnoskas tiun fakton: bito -> bitoko. Logikege!
Ĉe kelkaj komputsistemoj, "byte" konsistas el ok bitoj. Ĉe aliaj sistemoj, el alia nombro da bitoj. Ne ĉiu "byte" havas ok bitoj.

Tial traduki "bitoko" kiel "byte" al la angla estas malpreciza. Ankaŭ en la angla ekzistas la vorto "octet" aŭ en la germana "Oktett". Ekzemple en la RFC oni ĝenerale trovas la vorton "octet" kaj ne "byte".

Sume, "bitoko" estas la traduko de "octet" kaj ne de "byte".

回到上端